Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Anekdotoj

af MikhailMarkeyev, 1. jul. 2009

Meddelelser: 846

Sprog: Esperanto

StefKo (Vise profilen) 20. jan. 2017 09.53.46

Kiel liberiĝi de afliktoj? (malnova juda anekdoto)

Moŝe ne povas dormi, baraktetas en lito… Vekita edzino demandas lin, kio okazis. Moŝe parolas ke prunteprenis mil zlotojn de Icek, suba najbaro, sed komercadoj malboniĝis kaj nun ne havas monojn por redoni al li. Reage, la edzino parolas:
– Malfermu fenestron kaj diru tion al Icek!
Moŝe plenumas la edzinan ordonon…
– Nun Icek ne povos dormi, kaj vi dormu trankvile!

StefKo (Vise profilen) 20. jan. 2017 10.17.19

Kiam logiko superas kuraĝon… (malnova juda anekdoto)

Judo Cigno ekkonas en balo sinjorinon Kon kaj faras al ŝi obscenan proponon. Sinjorino Kon ekindignas kaj plendas pri li al sia edzo…
Sinjoroj Cigno kaj Kon eliras el la balejo. Post dek minutoj revenas en amikeco…
– Salcja – diras Kon al sia edzino – ĉio en ordo, ĉi sinjoro pensis ke vi estas malĉastino!

StefKo (Vise profilen) 21. jan. 2017 13.24.01

Senkulpiĝo de pekanto… (malnova juda anekdoto)

La sabato. Icek staras antaŭ sia vendejo kaj vokas:
– Vendejen! Mi invitas vendejen! Pantalonoj ĉipe, nur duonpreze!
Trapasanta pia judo admonas lin:
– Aĥ, Icek, vi ne hontas fari gajnon en sabato!?
– Ĉi tiuj pantalonoj je duonprezo vi nomigas „fari gajnon”!? – indignas Icek.

StefKo (Vise profilen) 21. jan. 2017 13.25.06

La monoj plijunigas! (malnova juda anekdoto)

La bankisto Moŝe, volante edzinigi sian jam nejunan filinon, diras al ŝi:
– Rahela, kiam hodiaŭ vespere alvenos Aaron, sidu ĉe la monŝranko. Sur ĝia fono vi aspektas pli june.

StefKo (Vise profilen) 25. jan. 2017 07.04.13

Judo zorgas pri sia intereso eĉ sur mortlito… (malnova juda anekdoto)

Icek kuŝas sur mortlito. Momente regajnas konscion kaj demandas la edzinon:
– Salcja, vi estas ĉi tie?
– Mi estas, Icek.
– Kaj vi, mia filo, vi estas ĉi tie?
Jes, mi estas, tate.
– Kaj vi, mia bofrtato, vi estas ĉi tie?
– Mi estas, Icek.
– Do, damne, kiu zorgas pri nia vendejo!?

StefKo (Vise profilen) 25. jan. 2017 07.06.20

Kiun ŝuldanton estas necese pli zorge trakti? (malnova juda anekdoto)

Anver Bloch, la galicia aĉetisto, riproĉas sian vienan maldetaliston:
– Mia konkuranto Levi diris al mi, ke ĉiukaze kiam li vizitas vin, sinjoro, vi kondukas lin suben, tra ŝtuparo kun brulanta kandelo. Min vi ankoraŭ ne honorigis per tia kondukado, kaj mi ja pagas je varoj kontante, dum Levi aĉetas ĉion kredite…
– Pripensu, sinjoro – respondas maldetalisto – se vi glitfalos sur ŝtuparo, tio estos via problemo, sed se Levi rompos sian kolon, kiu elaĉetos lian kambion?

StefKo (Vise profilen) 26. jan. 2017 19.05.46

Oni povas lamenti pro neesto parenco de mortinto… (malnova juda anekdoto)

Funebro de maljuna Rotŝild… En la funebra sekventaro iras malriĉa judino, ploregas kaj lamentas. Iu demandas ŝin:
– La mortinto estis via parenco?
– Ne, li ne estis kaj pro tio mi ploras – respondas virino.

StefKo (Vise profilen) 26. jan. 2017 19.07.18

Kia estos venĝo de la edzino de la malgajninto? (malnova juda anekdoto)

Ebria Moŝe revenas matene al la hejmo kaj diras al sia edzino:
– Salcja, mi malgajnis kaj fordrinkis la tutan havon! Vi koleras?
– Ne, mi ne koleras, sed donu al mi la adreson de tiu gajninto!

StefKo (Vise profilen) 29. jan. 2017 20.42.37

Kies estis la mano? (malnova juda anekdoto)

Unu judo vizitis sian amikon kiu ĵus edziĝis. Li restis longtempe kaj lia lasta trajno forveturis.
Li devis resti ĉe amiko. Ĉar mankis la dua lito, ili dormis triope en unu lito.
Post la nokto, ila interrilatoj ne daŭris iom da tempo. Iufoje ili renkontis sin sur strato . Tiu edzigita, kontenta, demandas:
– Kio okazis? Vi tute ne kontaktis min?
– Sciu, mi estas ĝenita pro tiama nokto ĉar dum la dormado via edzino tutanokte tenis mian penison per sia mano.
– Ci stultulo! Estas mi kiu tenis ĝin por ke vi ne faru iun stultaĵon!

StefKo (Vise profilen) 30. jan. 2017 10.06.37

Je kio edzino estas inklina elspezi 200 zlotojn? (malnova juda anekdoto)

Al Icek finiĝis turno en kuracloko Baden-Baden. Li skribas al Salcja: „Salcja, vi sendu al mi 100 zlotojn (pola mono). Ili longigos al mi.”
Salcja respondas: „Icek, mi sendas al vi 200 zlotojn. Ili longigu kaj dikigu al vi”.

Tilbage til start