Al la enhavo

Jorge Luis Borges

de Hyperboreus, 2012-septembro-04

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-04 20:42:51

Forigite

russ (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:12:36

Hyperboreus:Jen mia klopodo traduki J.L. Borges Esperanten.

Mi kore akceptos ĉiajn komentojn kaj korektadojn. Bonvolu esti severaj kun mi por ke mi lernu.
Saluton! Gratulon pro la traduko. Mi tralegis la tuton kun intereso, ĉar mi memoras legi tiun novelon antaŭ longa tempo. Jen miaj notoj skribitaj dum la legado:

Ĝeneralaj komentoj:

Mi rimarkis malmultajn verajn erarojn por tia malsimpla teksto.

Mi ĝenerale ĝuis la legadon, sed ĝi ŝajnis iom pli peza ol necesa plurloke, pro du kialoj:

1. Vi neniam ŝajnas meti komon antaŭ "ke" kaj "kiu", kaj mi sentis la mankon... Longaj frazoj, ofte plurliniaj, sen komoj malhelpas la leganton, laŭ mi.

2. Tre ofte vi uzas nekutiman vortordon (rektan objekton unue) - tute valide, sed iom malhelpe al la lego-fluo, almenaŭ por mi.

Eble kelkloke vi tro laŭvorte tradukus la originalan strukturon, anstataŭ profiti la eblojn de Esperanto, sed tio ankaŭ estas afero de gusto kaj personaj tradukaj celoj.

---

Specifaj komentoj/korektoj:

fango = obskura PIVa vorto, eble simple "koto"?

"ĉiuj sciis ke la silentema viro venis de la sudo kaj ke lia patrujo estis unu el sennombraj vilaĝoj kiuj estas kontraŭflue"
estas iom longa sen komoj por helpi la leganton. Teorie povus esti:
"ĉiuj sciis, ke la silentema viro venis de la sudo kaj ke lia patrujo estis unu el sennombraj vilaĝoj, kiuj estas kontraŭflue" iom longa sen komoj por

la lingvo zend (zend = stranga lingva nomo?)

poacojn = ??? Mi eĉ ne trovas en PIV2002.

"de la fajro kaj nun la de la cindro."
estu "nun de la cindro"
aŭ prefere sen la entute: "de fajro kaj nun de cindro", ĉu ne?

Tiu areno estas templo
"estis" eble? Mi ne scias, ĉu la original uzas prezencon.

"decideco de la volo"
Hm, ŝajnas ke vi celas "decidemo"...?

tiu templo estis la loko
Iel tiu "la" ĝenas min. Mi atendus "estis loko" aŭ eble "estis tia loko", aŭ eble "ĝuste la loko"?

la senĉesaj arboj ne sukcesis strangoli, laŭflue, la ruinojn
Mi ne komprenas, kion vi celis per "laŭflue" en tiu frazo. Ĉu "iom post iom" aŭ simile?

"ankaŭe" estu "ankaŭ"

la kaduka vando
Mi atendus "muro". "Vando" ŝajnas pli maldika parto de pli moderna arĥitekto ol mi imagas en tiu pratemplo. ridulo.gif

ĝi estis minimumo da videbla mondo
Tio ne sonas bone aŭ klare al mi. Mi atendus "tie estis minimumo de la videbla mondo" eble aŭ simile.

tiuj ĉi zorgis pri subteni
"pri" + infinitivo ĝenas/distras.

ili estis de dialektika natura
Eraro? Ĉu "naturo"? (Ankaŭ eblus simple "ili estis dialektikaj" aŭ "ili estis dialektitikecaj"...)

Nuboj da silentemaj lernantoj
Nuboj DE ...

"precisaj" estu "precizaj"

Li serĉis animon kiu indus partopreni en la universo.
Ŝajnas al mi, ke tia uzo de "indus" subtile malĝustas, ĉar verbo+indi = indas fari la verbon al la afero, ne ke la afero meritas fari la verbon. Do mi uzus "meritus".

indaj de amo kaj bona afekcio
Malklare. Ĉu "afekcio" estas fals-amika eraro por "ŝato" aŭ "amo" (simila al angla "affection") aŭ simile?

nun ankaŭ la versperoj tributis al la sonĝo
Mi ne komprenas. Supozeble "versperoj" estu "vesperoj", tamen restas malklare, kiel vespero "tributus" al sonĝo...?

unu nura lernanto
"nur unu lernanto" (mi supozas, ke vi celas tion)

Ne konfuzis lin multon tempon
Gramatika eraro (estu "multan", verŝajne), kaj mi atendus "longan" ĉiuokaze.

povis mirigi la majstron.
Strange. Kial ne "mirigis" simple? Aŭ ĉu devas esti "povus", ĉar ili fakte ne mirigis?

Malgraŭe, la katastrofo alvenis.
Eble "Male" aŭ "Sed"?

elmerĝiĝis
Eraro en la radiko (estu "mergi", ne "merĝi").
Sed mi ne certas, ĉu "elmergi" sencas. PIV mencias "malmergi".

li ne estis sonĝinta
Konfuze: ĉu li ne sonĝis? Sed li malmergiĝis el la sonĝo. ĉu vi celas "ne estis sonĝANTa? (en tiu momento post vekiĝo, tamen antaŭ li ja sonĝis? Aŭ li fakte ne vekiĝis ĉar li ne dormis, kaj nur kredis, ke li dormis?)

kelkajn strekojn da malforta dormo
STREKOJ da dormo? Tion mi ne komprenas. (Kaj mi atendus "de".)

apenaŭ li artikulaciis kelkajn mallongajn vortojn de admono, tiu senformiĝis,
La gramatiko ŝajnas stranga, eble ne tute valida, do mi devis relegi sed poste komprenis la celon. Mi atendus ion kiel "kiam li apenaŭ ...., ĝi senformiĝis" aŭ simile. (Mi uzus "ĝi" por aludi la kolegion (mi supozas, ke tio estis la celo) ĉar "tiu" ŝajnis aludi la admonon.)

kiun povas klopodi viro
ĉu "viro" aŭ "homo"?

aŭ ol stampi la aeron
sen "ol": aŭ stampi la aeron

stampi la aeron sen vizaĝo
Ambigue konfuzas; ĉu vi celas "la senvizaĝan aeron"? "stampi la aeron sen vizaĝo" pensigas min, ke iu sen vizaĝo stampas la aeron, aŭ stampas la aeron, tiel ke la aero ne havu vizaĝon, sed mi supozas, ke vi celas senvizaĝan aeron....?

halucinacion
aŭ simple "halucinon"

alian metodon labori. Antaŭ ol ekzerci ĝin
"ekzerci" metodon sonas iel stranga al mi. Eble "uzi" aŭ "provi" aŭ "apliki" ĝin?

de la fortojn
estu "fortoj" (sen akuzativo)

russ (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:14:54

Kaj jen la 2a parto ĉar foruma mesaĝoj ne rajtas esti tre longaj, mi trovis... :/

moderan strekon de la tago.
Denove tiu uzo de "streko" por ia tempodaŭra mistrafas por mi. Ĉu tio estas nacilingvismo, aŭ ĉu estas tia uzo en la esperanta literaturo, kaj mi simple ne rekonas/memoras ĝin?

li atendis ke la disko de la luno estus perfekta
atendis ĝis

prononcis la rajtajn silabojn
??? ĉu "ritajn"? ĉu "rajtigajn"?

silabojn de potenca nombro
Mi ne certas, ĉu mi komprenas. silaboj de la nomo de iu specifa potenca nombro? aŭ potenca nombro de silaboj? Konfuze malklare por mi.

Preskaŭ tuje
Mi dirus "tuj" ne "tuje"

sen vizaĝo nek sekso
Estu: sen vizaĝo kaj sekso
"Ne uzu nek por ligi du aferojn post sen. Uzu kaj"
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/neado.html

li perceptis ĝin pli evidente
Mi dirus "pli klare"

vivadis ĝin
Mi ne komprenas. Ĉu "vivigis"?

indikfingro
Mi kutimas vidi "montrofingro" por tiu fingro, kaj tiel estas en PIV.

eksterne estu "ekstere"

Volonte, li ne sonĝis dum unu nokto
Tio sonas stranga. Mi dirus "Li intence ne sonĝis..."

Antaŭ ol pasus unu jaro, li alvenis
Estu "Antaŭ ol pasIS unu jaro", ĉu ne?

La sennombra hararo
Pli sencus "La sennombraj haroj"

tiu ne levadis sin, nek paroladis, nek povadis malfermi la okulojn.
Mi forigus tiujn "ad"ojn:
tiu ne levis sin, nek parolis, nek povis malfermi la okulojn.

demiurgoj amasas ruĝan Adamon
amasigas

kiu no sukcesas
ne

tiom mallerta kaj kruda kaj elementa kiel tiu polva Adamo estis la sonĝa Adamo kiun la noktoj de la magiisto fabrikis.
Mi perdas la fadenon en tio; mi devis relegi kelkfoje. Ŝanĝi al paralela "tiel/kiel" helpus, kaj komoj:
tiel mallerta kaj kruda kaj elementa, kiel tiu polva Adamo, estis la sonĝa Adamo, kiun la noktoj de la magiisto fabrikis.
Plua eble helpa simpligo:
tiel mallerta kaj kruda kaj elementa, kiel tiu polva Adamo, estis la sonĝa Adamo fabrikita de la noktoj de la magiisto.
(Sed ĉu vi vere celas, ke la noktoj mem fabrikis la sonĝulon?)

la viro preskaŭ detruus sian tutan verkon
detruis

(Pli valorus detrui ĝin.)
Mi ne komprenas kial tio pli valorus.

Elĉerpitaj la votoj
ŝajne mankas "pro" aŭ "de": Elĉerpitaj pro la votoj...

kaj plorpetis sian malkonatan helpon
Hm? Li petis sian propran helpon? aŭ ĉu "sian" estu "ĝian", mi supozas?

semtempe estu "samtempe"

oni pagadis al li oferaĵojn kaj kulton
eble "donadis" aŭ "tributadis"? "pagi" dion sonas strange.

Li ordonis al li sendi lin, kiam li estus instruita pri la ritoj
Konfuze tro multaj "li"oj... eble:
Li ordonis al li sendi TIUN, kiam TIU estOS instruita

persistas laŭflue
hmm, denove tiu "laŭflue" malklaras al mi

sonĝitulo
aŭ simple "sonĝito" (same kiel ni diras "konato" kaj ne "konatulo")

Li konsekris daŭron
??? Eble "Li konsekris longe (fine du jarojn)" aŭ simile

ne ekzistos krom se mi iras tien
"irOS"

li ordonis al li flagi malproksiman pinton
"flagi"? ĉu "meti flagon"?

Koplodis aliajn analogajn eksperimentojn
Manko de subjekto kaj misliterumo (klopodis), sed "provis" ŝajnas pli taŭga:
Li provis aliajn similajn eksperimentojn

—kaj eble malpacienca—.
Mi forigus la finan strekon sen postaj vortoj:
—kaj eble malpacienca.

blankadis laŭflue,
denove tiu ĝena "laŭflue" ridulo.gif

malantaŭ multaj mejloj de nemalmikseblaj praarbaro kaj marĉo
eble "preter" anstataŭ "malantaŭ"?
"namalmikseblaj" stumbligis min. eble "intermiksitaj"?

li infuzis al li la totalan forgeson
Ŝajnas misuzo (nacilingvismo?) de "infuzi"
Eble "enmetis", "enigis", "enkapigis"?

pri liajn jarojn estu "pri liaj jaroj" kompreneble

en aliaj cirklaj ruinoj, laŭflue
laŭflue denove... !

aŭ sonĝis kiel ĝin faras ĉiuj homoj.
Tio stumbligis min. Eble simple pli klare/rekte:
aŭ sonĝis kiel ĉiuj homoj.

aŭ sonĝis kiel ĉiuj homoj sonĝas.

nutris sin de tiuj plimalgrandadoj de lia animo
?! plimalgrandiĝadoj, verŝajne? Sed iom stranga/peza vorto. Eble "ŝrumpado"?
krome, "de" estu "per".

kopmuti
?! kio?!

la fajro estis la nura
Mi dirus: la fajro estis la sola

Tiu memoro, paciganta komence
Mi dirus "trankviliga", ne "paciganta"

sian nure ŝajna staton
estu "ŝajnan"

la magiisto temis pri la estonto de tiu filo
"temis pri"? Ĉu ne "zorgis pri" aŭ "scivolis pri"?
kaj mi dirus "estonteco", ne "estonto" kvankam multaj ja diras "estonto", supozeble erare gramatike.

La fino de lia pensegado estis bruska
eble "abrupta" pli taŭgas

sed ĝin promesis aliaj indikiloj
hmm, ne tute klare. Eble "indikaĵoj" pli bonas.
"promesis" konfuzis min. Eble "aŭguris"?

okazinto estu "okazintaĵo" aŭ simple "okazaĵo"

ŝvebi kontraŭ la vandojn la cirklan burligon
Mi atendus: ŝvebi kontraŭ la muroj
(muro anstataŭ vando, kaj nominativo, ĉar ne ŝajnas temi pri movado al la muroj sed proksimeco al la muroj.) Krome "la akuzativon la akuzativon" de la originala stumbligas.

Li marŝis kontraŭ la ĉifonojn de fajro.
ĉu vere "ĉifonojn"? ĉu ne "flamojn" aŭ "restaĵojn"?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:23:08

Forigite

russ (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:28:41

Hyperboreus:Dankegon, koran dankon, russ.
Mi dankas vin por legi mian klopodon kaj vidigi al mi la evidentajn erarojn (dialektika natura anstataŭ naturo), tajperarojn (verspero), malklarecojn kaj viajn ĝeneralajn proponojn.
Mi relegos vian respondon tre diligente kaj pripensos ĉiun el viaj komentoj.

Vi sendube helpis min ege.
Mi ĝojas, ke miaj komentoj helpis. ridulo.gif

PS: Se vi ne scias jam, antaŭ kelkaj jaroj aperis tre bona kolekto de Borges-noveloj en Esperanto fare de diversaj tradukistoj, titole "La Sekreta Miraklo". Mi rekomendas ĝin al Borges-ŝatantoj!
Vidu: http://esperanto.org/Ondo/Borges.htm

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-13 21:36:33

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-septembro-14 11:16:15

Mi dirus, ke ne HB. Por indiki lokojn situantajn pli proksime al la fonto, aŭ pli al-marajn ol la koncerna punkto, oni devas serĉi elturniĝon.

russ (Montri la profilon) 2012-septembro-14 11:38:13

Hyperboreus:Unue, eble mi povas klarigi la tre ĝenajn "kontraŭflua" kaj "laŭflua".

La hispanlingva teksto diras "río arriba" kaj "río abajo".
"Río arriba" volas diri "pli proksima al la fonto ol la nuna ejo."
"Río abajo" volas diri "malpli proksima al la fonto ol la nuna ejo."
Aha.

La unua mencio (kontraŭflue) ŝajnas aperi en la teksto antaŭ ol ni eĉ legas ke estas ia rivero, do eble tial ĝi konfuzis min.
Kaj mi trovis en la reta PIV (vortaro.net) la subajn lemojn:

vortare.net:laŭflue. Laŭ la direkto de la fluo.
vortare.net:kontraŭflue. En direkto kontraŭa al tiu de la fluo.
Sed mi ne certas (kaj evidente mi eraras) ĉu oni povas uzi tiujn ĉi adverbojn por indiki ejojn.

Kiel vi dirus "río arriba" kaj "río abajo"?
Mi ja nun vidas tiujn en PIV. Eble temas pri tio, ke mi ne memoras renkonti tiujn vortojn "en reala vivo" antaŭe, do mi ne havis ilin en mia mensa vortstoko...

Kaj la specifaj uzoj estas sufiĉe ambigue (eĉ ne parolante pri la distingo inter direkto kaj loko, mi ne scias KION pensi pri la ideo ke vilaĝo estas "kontraŭflue" (fakte, tio iomete eĉ pensigis min, ke la vilaĝo sintenas kontraŭ laŭ ortodokso aŭ ĉefa kulturo, (do "kontraŭ la fluo de socio", ekzemple...)

Pli ambigue/konfuze estas en "la senĉesaj arboj ne sukcesis strangoli, laŭflue, la ruinojn" sintakse ŝajnis priskribi la manerion, laŭ kiu la arboj strangolus ruinon (ekzemple "strangoli malrapide" aŭ "strangoli komplete" aŭ "strangoli kruele", ktp).

Do esence la 2 vortoj "kontraŭflue" kaj "laŭflue" estas tiaj, ke "normala gramatika analizo" iom misgvidas leganton, kiu ne jam bone konas ilin, verŝajne. ridulo.gif
Eble pli klara/helpa vortordo estus:
"la senĉesaj arboj laŭflue ne sukcesis strangoli la ruinojn"
"la senĉesaj arboj ne sukcesis strangoli la ruinojn laŭflue"
ĉar tiel multe pli klaras, ke "laŭflue" priskribas la arbojn (aŭ la ruinojn - mi fakte eĉ ne komprenas, kiuj estas pli proksime al la maro!) (do supozeble ilian lokon, ĉar estas e-vorto) kaj ne priskribas la verbon. T.e. metu la vorton senambigue ĉe la aĵon, kies lokon ĝi priskribas, kaj NE ĉe la verbon, por eviti tiun konfuzon, ke ĝi priskribas la manieron de la verbo.

Hmm, malfacila problemo, precipe en esperanta traduko, ĉar ofte legantoj ne rekonas iujn vortojn, malkiel en tradukoj en ilia denaska lingvo... Ĉu tradukisto zorgu pri tio, aŭ simple supozu ke la leganto aŭ rekonos aŭ serĉos en PIV ĉiun vorton? ridulo.gif

Mi relegis postajn aperojn de "laŭflue" en via teksto, kaj (kun mia nova scio) ili ŝajnas sufiĉe klaraj nun... do pri tiuj postaj, eble vi sintenu, ke temas pri respondeco de la leganto... ridulo.gif

Aŭ eble "de supre" kaj "de malsupre" estus pli klaraj kaj sufiĉe similsencaj en iuj lokoj, tiel tute evitante la "problemajn vortojn"; mi ne scias.

PS: Interesa temo! Mi nun feliĉas, ke mi hazarde vidis vian mesaĝon kaj legis la tradukon, ĉar la rezulta lingva/traduka diskuto interesas. ridulo.gif

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-septembro-14 16:28:34

Forigite

whysea (Montri la profilon) 2012-septembro-14 16:32:33

Traduki Borges? Bonega ideo!

"laŭflue" ankaŭ konfuzis min.

Reen al la supro