Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-13 12:52:04

Silento signifas ekstrema saĝeco (malnova juda anekdoto)

En kupeo ĉeestas du rabenoj kaj ordinara judo.
Post kelke da horoj la judo diras:
- Mi esperis, ke mi aŭskultados interparolo de du eminentaj personoj, kaj jen silento!
Unu el rabenoj respondas kompate:
- Mi ĉion scias, li ĉion scias, do ni ne bezonas interparoli!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-15 10:08:50

Salcja preferas Lampon starantan… (malnova juda anekdoto)

Salcja alvenas al rebeno kaj parolas ke volas divorci.
– Kia kaŭzo, mia Salcja? – demandas la rabeno.
– Mia edzo havas malbela nomo.
– Kiel li nomiĝas?
– Lampo!
Salcja ricevis divorcon. Post kelke da semajnoj denove venas al la rabeno kaj diras ke volas edziniĝi. La rabeno prenis notlibro por registri geedziĝajn datenojn kaj petas pri nomo de la edzo.
– Lampo – diras Salcja.
– Salcja, mi ne komprenas tion – diras la rabeno – antaŭ nelonge vi divorciĝis kun Lampo pro malbela nomo kaj nun vi edziniĝas kun Lampo?
– Ĉar tiu Lampo estis pendanta kaj ĉi Lampo estas staranta – respondas sincere Salcja.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-15 10:11:19

Vira dankemeco… (malnova juda anekdoto)

Maljuna judo kuŝas sur la lito de morto.
– Salcja, mia edzino, vi estas ĉi tie?
– Jes, mi estas...
– Vi memoras, mia edzino, kiam forbrulis nia vendejo? Vi estis apud mi…
– Jes mi estis…
– Vi memoras, mia edzino, kiam pesto mortigis ĉiujn niaj bestoj? Vi estis apud mi…
– Jes mi estis…
– Vi memoras, mia edzino, kiam niaj filoj mortis dum la milito? Vi estis apud mi…
– Jes mi estis apud vi…
– Vi memoras, mia edzino, kiam oni ŝtelis ĉiajn niajn ŝparaĵojn? Vie estis apud mi…
– Jes mi estis apud vi…
– Kaj nun mi kuŝas mortige malsana kaj vi ankaŭ estas apud mi… Kaj mi pripensas tiel, Salcja, ĉu vi, hazarde, ne igas min misfortuna?

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-16 11:09:10

Kajo el aŭo... (malnova juda anekdoto)

Oni demandas fabrikanton:
– Via filo edziĝis pro amo ĉu por mono?
Fabrikanto pripensas momente kaj parolas:
– Pro amo por mono.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-16 11:11:00

Belega edzino estas bona komerco (malnova juda anekdoto)

Lejb Sobel edziĝis kaj ade laŭdas sian belegan edzinon.
Unu tagon li renkontas malkaŝeman amikon, kiu atentigas lin pri tio:
– Ĉesu laŭdi ŝin! Oni mokas vin! Vi ne scias ke via edzino havas kvar amatojn!?
Lejb, ridante, senzorge respondas:
– Mi preferas dudek elcentojn en bona komerco ol cent elcentojn en malbona!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-17 17:43:17

La diferenco inter tate kaj mame estas inter la gamboj… (malnova juda anekdoto)

Malgranda Icek alvenas al gepatroj kaj demandas:
– Kia estas diferenco inter tate kaj mame (jide: patro kaj patrino)?
La demando emabarasigas ilin, do ili turniĝas al rabeno. La rabeno demandas Icek:
– Vidas vi la pantoflon de mame?
– Vidas – respondas Icek.
– Vidas vi la pantoflon de tate?
– Vidas – respondas Icek.
– Pripensu, Icek – parolas rabeno – kia estas diferenco inter la pantoflo de mame kaj la pantoflo de tate?
Icek pensas momente kaj respondas:
– La pantoflo de tate estas pli granda ol la pantoflo de mame!
– Nu, vi vidas, la diferenco inter tate kaj mame estas inter la gamboj.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-17 17:46:14

La negacio de patreco povas esti kaŭzo de la divorco… (malnova juda anekdoto)

Rahela alvenas al rabeno kaj petas la divorcon.
– Timu antaŭ Javeo! – diras la rabeno – Ja vi havas tian bonegan edzon! Kion vi riproĉas al li?
– Rebe, mi suspektas ke la lasta infano, kiun ni havas, ne estas lia...
.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-17 18:19:50

Koncerne la supre diritan anekdoton:

Birdo loĝanta inter gamboj… (la vera aĵo, ne anekdoto)

En mia urbo loĝas homo kiu nomiĝas Birdeto. Liaj du najbaroj nomiĝas Gambo. En la pola la vorto "birdeto" estas ankaŭ karesforma sinonimo de la peniso. Kiam iu ajn petas lian nomon kaj la lokon de la loĝado, li respondas serioze: "Mi estas birdeto, mi loĝas inter gamboj".
Kiam demandinto rigardas lin malagrable pro la vulgareco, li klarigas la dusencaĵon. Ĉiuj ridegas!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-19 08:29:07

Oni igis min iri veturi sidi… (malnova juda anekdoto)

En la pola anstataŭ “restadi en malliberejo” oni diras ĵargone „sidi en karcero” aŭ breve „sidi”.
“Mi sidis du jaroj” signifas, ke mi restadis du jaroj en karcero.


Unu judon tribunalo kondamnis je dujara malliberigo pro ŝuldoj. Ĉar en tiu urbo ne estis malliberejo, la judo ricevis ordonon aperi en malliberejo aliaurba.
Li ekpakis sian sakon kaj direktiĝis al stacio. Survoje renkontis konaton.
– Kien vi iras? – demandas lin la konato.
– Mi iras veturi sidi.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-19 08:58:14

La ruza modesteco (malnova juda anekdoto)

En Lodz (tekstindustria urbo en Pollando) sur unu strato troviĝis kvar konkurencantaj kudristoj. Ili decidis ekreklami sian firmaon.
La unua elpendigis ŝildo: TIE ĈI KUDRAS LA PLEJ BONA KUDRISTO EN POLLANDO.
La dua decidis supperruzi la unuan kaj elpendigis ŝildo: TIE ĈI KUDRAS LA PLEJ BONA KUDRISTO EN EŬROPO.
La tria supperruzis ambaŭ: TIE ĈI KUDRAS LA PLEJ BONA KUDRISTO EN LA MONDO.
La kvara ekskribis modeste: TIE ĈI KUDRAS LA PLEJ BONA KUDRISTO SUR LA STRATO.

Reen al la supro