Tästä sisältöön

La plej bona vojo aŭ metodo

marshallb :lta, 4. joulukuuta 2022

Viestejä: 6

Kieli: Esperanto

marshallb (Näytä profiilli) 4. joulukuuta 2022 20.07.39

Kiel oni devus lerni kun ĉi tiu kurso? Kio estas la plej bona vojo per kiu oni devus uzi ĝin?
Dankon,
marshallb

Altebrilas (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2022 9.19.44

Videble, vi jam bone esprimigxas esperante.

Ne ekzistas "bona" metodo gxenerale. Gxi dependas de via nivelo, de via pensmaniero : logikemuloj sxatas la tabelvortojn, aliaj ne sxatas gxin kaj preferas memorigi la vortojn.

Cxiukaze provu la diversajn ilojn, legu, parolu se vi havas okazon, skribi kaj ne timu fari erarojn: aliaj esperantistoj gxentile korektos vin. Tiel oni lernas lingvon.

Metsis (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2022 10.01.00

Bonvenon al Lernu!

Mi rekomendas, ke komence prenu la kurson "La teorio Nakamura" en lingvo, kiun vi parolas denaske aŭ alie flue. Ie post la duonon de la kurso provu ŝanĝi la klarigajn tekstojn al Esperanto. Notu, ke vi povas ĉiam ŝanĝi la lingvon de la kurso per alklaki la butonon en supra maldekstra parto de la paĝo.

La gramatika parto de Lernu havas plejparte bonajn ekzemplojn.

Jen kelkaj ĝeneralaj sugestoj:
  • Vi povas ĉiam refari iun ajn lecionon.
  • Ne timu erarojn, ĉiujn faras tiujn. Ne haltu ĉe eraroj tro longe, eble sekva leciono klarigas la aferon pli klare al vi.
  • Traduku ideojn, ne vortojn. Tio signifas, ke ne klopodu traduki ĉiun vorton, prefere traduku esprimojn, lernu manierojn esprimi.
Specife por la anglaparolantoj:
  • Ne traduku "be + -ing" per "esti…", la simpla verbformo kutime sufiĉas. Ekz. "I am doing my homework" = Mi faras miajn hejmtaskojn.
  • Preferu la aktivon, se vi scias la aganton. Vi povas uzi alian ol SVO-vortordon por emfazi. Ekz. "An old lady was hit by a taxi" = Maljunulinon frapis taksio.
  • Preferu la oni-pasivon anstataŭ la pli kompleksan esti-pasivon, se vi ne scias la aganton. Ekz. "The house got painted" = Oni farbis la domon.
  • Memoru, ke "ajn" estas tre emfaza, kaj ĉi tial vi ne bezonas traduki ĉiujn "any" per tio. Ekz. "Have you any money?" = Ĉu vi havas monon?
Se vi havas demandojn, serĉu ĉi tie en Lernu aŭ uzu la subforumon "Konsultejo". Bedaŭrinde Lernu malhavas serĉilon, do vi devas uzi Guglon, ekz. "site:lernu.net marshallb".

Altebrilas (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2022 10.57.57

Viesti on piilotettu.

Metsis (Näytä profiilli) 5. joulukuuta 2022 16.24.41

Altebrilas:Cxu tajperaro?
Ha, kompreneble. Dankon por observo.

m.luiza (Näytä profiilli) 2. toukokuuta 2023 21.13.00

Nia plej bona instruisto kuŝas sur la bretaro, nome la vortaro.

Takaisin ylös