Al la enhavo

Studaj Problemoj

de Satellytes, 2024-aprilo-24

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Satellytes (Montri la profilon) 2024-aprilo-24 15:52:57

Bonan tagon,
Antaŭ kel' monatoj, mi kaj mia amiko konsentis, ke ni lernos Esperanton kunen. Sed hieraŭ, li diris al min, ke li ne volas lerni Esperanton. Mi ne tute komprenas kial, sed mi pensas, ke li trovis, ke ĝi estis malfacila.
Mia demandi estas, Kiel mi povas "rebruligi liajn fajreton"? Mi esperas, ke li povas retrovi la ĝojojn lerni Esperanton.
Dankegon!

KnitWitch76 (Montri la profilon) 2024-aprilo-26 16:29:08

Ĉu li diris tion, kion li opiniis malfacila?

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aprilo-27 19:53:08

Tio dependas de liaj emoj. Kion li ŝatas fari? Multaj aferoj eblas per Esperanto : vojaĝoj, renkontoj, legado de romanoj, verkado de poemoj, kanzonoj, reklamo por la lingvo aŭ tutsimple lingvistiko...

Imagu komunan projekton kun li, tio estos des pli alloga!

Reen al la supro