Ke daftar isi

Privasi

Selamat datang di lernu! dan terima kasih karena menggunakan situs kami! Bagi kami sangat penting melindungi data-data pribadi anda dan kami ingin informasikan pada anda mengenai koleksi, proses dan penggunaan data-data itu sehubungan penggunaanya di situs kami.

Viajn personajn datumojn ni traktas konfidence kun atento pri la validaj datumprotektaj reguloj de la federacia leĝo pri datumprotektado (Bundesdatenschutzgesetz, BDSG, Germanujo). Ni nek publikigas ilin, nek donas ilin al aliuloj.

Ni atentigas, ke ĉe la datumtrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) povas ekzisti truoj en la sekureco. Pro tio ne eblas garantii centprocentan protekton de la datumoj kontraŭ aliuloj.

La kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj kadre de la kolofona devo ne rajtas esti uzataj de aliuloj por sendi nepetitajn informmaterialojn aŭ propagandon. Kaze de nepetita sendo de propagando aŭ reklamo (SPAM), ni rezervas al ni la rajton je juraj paŝoj.

1. Iinformasi yang kami kumpulkan.

1.1. Data pribadi

Kelkajn el niaj servoj vi povas senprobleme uzi sen registriĝo ĉe la retpaĝo. Por povi uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo vi povas krei propran konton.

Por bona funkciado de niaj servoj ni devas ĉe via registriĝo kolekti kaj prilabori kelkajn personrilatajn informojn. Temas pri la sekvaj datumoj:

  • Nama pengguna
  • Alamat E-mail
  • Kata kunci

Via retpoŝta adreso kaj via pasvorto neniel kaj neniam estas videblaj al aliaj uzantoj. Ni nek malkaŝas tiujn datumojn al aliuloj, nek transdonas ilin al ili alimaniere.

La jenaj registriĝdatumoj de la uzantoj ĉiam estas plene videblaj al aliaj registritaj uzantoj:

  • Dato de la registriĝo ĉe la retpaĝo
  • Tanggal terakhir login
  • Lingvo de la uzanto

Eventuale povos esti konservitaj kromaj kelkaj informoj pri vi, ekz. se vi enmetos en vian personan profilon aldonajn datumojn, aŭ se vi komunikos kun administrantoj de la retpaĝaro. Indiko de tiuj datumoj kutime ne estas deviga.

La jenaj personaj datumoj estos videblaj al aliaj uzantoj, se vi enmetos tiujn al via persona profilo, aldone al la devige enmetendaj informoj:

  • Nama
  • Tanggal lahir
  • Jenis kelamin
  • Negara
  • Kota
  • Informasi tentang kami
  • Foto
  • Ligiloj al profiloj en sociaj retpaĝaroj
  • Parolataj lingvoj

Ĉe http://lernu.net/id/uzanto/agordoj vi povas iam ajn forigi tiujn ĉi kromajn datumojn.

La retpaĝaro enhavas diversajn lernomaterialojn: kursojn, ekzercojn, vortolistojn, ekzamenojn kaj aliajn. En la servilo de la retpaĝo ni kolektas kaj konservas informojn pri la lingva progreso de la registritaj uzantoj, ekz. pri la lernitaj lecionoj, vortoj, ekzamenoj ktp. La celo de la kolekto de tiuj informoj estas helpi la uzantojn lerni la lingvon, ekz. por povi montri la lernomaterialojn en taŭga sinsekvo, doni konsilojn kiel daŭrigi la lernadon aŭ montri la lingvan progreson de la uzantoj en la retpaĝo. Kelkaj el tiuj informoj ankaŭ estos videblaj al aliaj uzantoj, ekz. pere de la indiko de la kolektitaj poentoj.

Kiel registrita uzanto vi povas sendi mesaĝojn al aliaj uzantoj. La privataj mesaĝoj, kiuj estas konservataj en la servilo de la retpaĝo neniam estas videblaj al aliaj uzantoj. La mesaĝoj aŭtomate estas forigataj de la servilo se ĉiuj koncernaj uzantoj forigas ilin de siaj mesaĝejoj. Publikaj mesaĝoj en diskutforumoj estas konservataj por ĉiam, kaj se ilin ne forigas la koncernaj uzantoj, kiuj ilin enmetis, aŭ la administrantoj de la paĝaro, ili restas en la servilo. La mesaĝoj kaj rilataj informoj restas konservitaj en la servilo, eĉ se la koncernaj uzantoj malaliĝas de la retpaĝaro. Se vi partoprenas la diskutojn en la forumoj, aliaj uzantoj povas observi viajn aktivaĵojn.

Ni sendas al uzantoj retpoŝtajn mesaĝojn pro diversaj kialoj, ekz. ni sendas konfirmojn pri la registriĝo, informojn pri la novaj privataj mesaĝoj ktp. La mesaĝoj sendataj de la kunlaborantoj de la retpaĝaro estas konservataj. Retpoŝtaj mesaĝoj, kiuj povas esti traktataj kiel negoc-leteroj ne estas forigataj post la leĝe difinita tempo. Krome la sistemo de la paĝaro konservas ĉiujn retpoŝtajn adresojn, al kiuj la sendado estis malsukcesa, por povi peti la aktualigon de la koncernaj retpoŝtaj adresoj. La retpoŝtaj mesaĝoj povas enhavi grafikaĵojn, kiuj permesas kontroli, ĉu la uzanto malfermis la mesaĝon. Tio okazas tute anonime kaj sen ligo al iu uzanto aŭ persono. La samo validas, se oni en la retpoŝta mesaĝo de lernu.net alklakas ligilon. Niaj retpoŝtaj mesaĝoj povas enhavi informojn pri niaj novaj servoj (novaĵleteroj). Vian permeson por uzo de via retpoŝta adreso por dissendo de la novaĵleteroj vi povas en ajna momento nuligi ĉe http://lernu.net/id/uzanto/agordoj. Ĉiu novaĵletero enhavas klaran ligilon, pere de kiu vi povas malaboni la novaĵleteron.

1.2. Protokolinformoj

Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de aja dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj tempo de la vizito). Tiuj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

Nia servilo protokolas informojn pri ĉiu vizito kaj voko de aja dosiero (ekz. informojn pri la uzata retumilo, dato kaj tempo de la vizito). Tiuj informoj ne estas personrilataj. Tio signifas, ke ni ne havas la eblon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

1.3. Cookies

Kuketoj estas malgrandaj dosieroj en la komputilo de uzanto, kiujn instalas la retpaĝaro pere de la retumilo. Ili estas uzataj por disponigi la datumojn pri la uzanto al la servilo je pli posta momento.

Nia retpaĝaro uzas du diversajn specojn de kuketoj:

  • Provizoraj kuketoj: por faciligi la uzadon de la retpaĝaro estas uzataj tiel nomataj sesi-kuketoj. Tiuj kuketoj enhavas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan sesio-ID. La provizoraj kuketoj estas aŭtomate forigataj post la fino de ĉiu sesio.
  • Daŭraj kuketoj: pere de ili eblas konservi salutnomon kaj pasvorton en ĉifrita formo en via komputilo. Per la funkcio "Memoru min" dum la ensaluto vi povas konservi tiun kuketon por ebligi aŭtomatan ensalutadon. Tiu kuketo estas aŭtomate forigata post 30 tagoj, sed povas esti forigita ankaŭ pere de normala elsaluto.

Krome kaj pere de la provizoraj kuketoj kaj pere de la daŭraj kuketoj estas konservataj ankaŭ la agordoj de la uzanto, kiel ekz. informoj pri la lingvo ks. Tio okazas por faciligi la uzadon de la retpaĝo.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj aŭ por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helppaĝoj de la diversaj kroziloj. Ĉe malaktivigo de kuketoj vi tamen ne plu povas uzi kelkajn funkciojn, kiel ekz. la aŭtomatan ensalutadon ĉe la retpaĝo.

1.4. Google Analytics

Nia retpaĝo uzas "Google Analytics". Temas pri la servo de la entrepreno Google Inc (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; "Google") por analizo de la retpaĝaroj. "Google Analytics" uzas kuketojn, do dosierojn, kiuj estas konservataj en via komputilo por ebligi analizon de via uzado de la retpaĝaro.

La ricevitaj informoj pere de la kuketoj pri via uzo de la retpaĝaro kutime estas sendataj al la servilo de "Google" en Usono, kie ili konserviĝas. Ni aktivigis "IP-anonimigilon" en la sistemo, tio signifas, ke ĉiuj IP-adresoj ene de la landoj de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia-Regiono estas unue mallongigataj.

Nur en esceptaj okazoj oni sendas la kompletan IP-adreson al la servilo de Google en Usono kaj nur tie mallongigas ĝin. Laŭ nia peto Google uzos tiujn informojn por pritakso de via uzo de la retpaĝaro kaj por krei por ni raportojn pri la aktivaĵoj ĉe la retpaĝaro kaj pri aliaj rilataj servoj. Kadre de "Google Analytics" pere de via retumilo sendataj IP-adresoj ne estas ligataj al aliaj datumoj de Google.

Vi povas malpermesi la konservadon de kuketoj pere de agordoj de via retumilo; ni tamen avertas vin, ke en tiu kazo vi ne povos plene uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝaro. Krome vi povas eviti la kolekton, uzon kaj prilaboradon de viaj informoj (inkluzive de via IP-adreso) pere de kuketoj de Google, se vi ĉe la sekva ligilo http://tools.google.com/dlpage/gaoptout?hl=de elŝutas specialan programeton por via retumilo kaj instalas ĝin.

1.5. Google Adsense

La retpaĝaro uzas Google AdSense, la servon por publikigo de reklamanoncetoj de "Google Inc." (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; "Google"). Ankaŭ Google AdSense uzas kuketojn, kiujn ĝi konservas en via komputilo por ebligi analizon de uzantoj. Krome AdSense ankaŭ uzas nevideblajn grafikaĵojn, per kies helpo eblas registri pliajn informojn pri la vizitanttrafiko. Kaj la kuketoj kaj la grafikaĵoj estas konservataj en la serviloj de "Google" en Usono post posta analizo de la uzantkonduto. Krome ankaŭ kontraktpartneroj de Google povas transpreni la analizon kaj tiel ankaŭ viajn datumojn. Google tamen ne ligas vian IP-adreson al la ceteraj konservataj datenoj.

Pere de via retumilo vi povas eviti la konservadon de la kuketoj. Tamen tio povas malfunkciigi kelkajn funkciojn de la retpaĝaro. Uzante la retpaĝon vi deklaras vian permeson pri la prilaborado de viaj ricevitaj datumoj fare de Googel laŭ la priskribita maniero kaj por la priskribita celo.

2. Penggunaan jejaring sosial

2.1. Deklarasi privasi penggunaan Facebook

En la retpaĝaro estas uzataj kromprogramoj de la socia retejo Facebook (1601 South California Avenue, Palo Alto, CA 94304, USA), kiun vi rekonas en la retpaĝaro pere de la Facebook-logotipo aŭ la butono "Mi ŝatas" aŭ "Plaĉas al mi" ktp. Superrigardon pri ĉiuj Facebook-kromprogramoj vi trovas ĉe la sekva Facebook-paĝo: http://developers.facebook.com/docs/plugins/.

Dum la vizito de la retpaĝaro pere de la kromprogramo via retuilo estas rekte konektata kun la Facebook-servilo, per tio Facebook ricevas la informon, ke vi vizitis nian paĝaron pere de via IP-numero. Se en tiu momento vi estas ensalutinta ĉe Facebook kaj klakas al "Mi ŝatas" aŭ la "Dividi"-butonon de Facebook vi ligas la enhavon de nia paĝaro al via Facebook-profilo, tiamaniere Facebook povas ligi la viziton de nia paĝaro al via Facebook-konto. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de la transdonataj datumoj kaj ties uzon fare de Facebook. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Facebook: http://www.facebook.com/about/privacy/.

Se vi ne deziras, ke Facebook ligu la viziton de nia paĝaro al via Facebook-uzantkonto, bv. elsaluti antaŭe el via Facebook-konto.

2.2. Deklaro pri privateco por la uzantoj de Twitter

En tiu retpaĝo estas integritaj kromprogramoj de la servo Twitter, kiun ofertas Twitter Inc. (1355 Market St, Suite 900, San Francisco, CA 94103, USA). Per uzado de Twitter kaj speciale per ties funkcio "Re-Tweet" oni ligas la retpaĝaron kun sia Twitter-konto. Tiun ligon oni ankaŭ sciigas al aliaj uzantoj. Samtempe ankaŭ datumoj estas transdonataj al Twitter. Ni atentigas, ke ni ne konas la enhavon de la transdonataj datumoj kaj ties uzon fare de Twitter. Pliajn informojn pri tio vi trovas en la Deklaro pri privateco de Twitter https://twitter.com/privacy.

Ĉe Twitter vi povas ŝanĝi la privatecagordojn: http://twitter.com/account/settings.

2.3. Deklaro pri privateco pri uzado de Google+

Per uzado de la butono de Google +1, vi povas publikigi informojn al la tuta mondo. Pere de tiu butono vi kaj aliaj uzantoj ricevas personigitajn enhavojn de Google aŭ de partneroj de Google. Google konservas kaj la informojn, ke vi por iuj enhavoj klakis al +1, kaj la informojn pri la paĝaro, kiun vi rigardis dum la klako. Viaj klakoj de +1 povas esti montrataj kiel sugestoj kune kun via profilnomo kaj via foto en Google-servoj, kiel ekzemple en serĉrezultoj aŭ en via Google-profilo, aŭ en aliaj paĝaroj kaj anoncoj. Google konservas la informojn pri viaj +1-aktivaĵoj por povi plibonigi la Google-servojn por vi kaj por aliaj. Por uzi la +1-funkcion vi bezonas tutmonde videblan, publikan Google-profilon, kiu devas enhavi minimume la elektitan de vi profilnomon. Tiu nomo estas uzata en ĉiuj Google-servoj. En kelkaj kazoj tiu nomo ankaŭ povas anstataŭigi alian nomon, kiun vi uzis ĉe la divido de enhavoj pere de via Google-konto. La identeco de via Google-profilo povas esti montrata al la uzantoj, kiuj konas vian retpoŝtadreson aŭ kiuj havas aliajn identigajn informojn pri vi.

Apud la supre klarigitaj uzceloj la donitaj de vi informoj povas esti uzataj kongrue kun la validaj Google-kondiĉoj pri privateco. Google publikigas laŭeble resumitajn statistikojn pri la +1-aktivaĵoj de la uzantoj kaj pludonas ilin al uzantoj kaj partneroj, kiel ekzemple reklamistoj, publikigistoj kaj ligitaj retpaĝoj.

3. Neplenkreskuloj

3.1. La retpaĝaro celas ĉefe la personojn, kiuj jam fariĝis 18-jaraj. La uzo de la retpaĝaro fare de neplenkreskuloj eblas nur kun la permeso de la edukrajtaj personoj. Se ne ekzistas tia permeso ni rezervas al ni la rajton forigi ĉiujn informojn de neplenkreskaj uzantoj. Gepatroj aŭ zorgantoj estas respondecaj pri la protekto de la privateco de siaj infanoj.

4. Sciigo, redakto, baro aŭ forigo de datumoj

4.1. Sciigo pri la konservitaj datumoj

Kiel uzanto de la retpaĝo vi havas la rajton, senkoste peti informojn pri la personaj informoj, kiujn ni konservis pri vi. Laŭ bezono bv. sendi retpoŝtan mesaĝon al teamo@lernu.net. Por ke ni povu doni al vi tiun informon, ni bezonas la sekvajn informojn por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomon, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton.

4.2. Redakto de la datumoj.

Kiel uzanto de la retpaĝo, vi ĉiam havas la rajton korekti la malĝustajn informojn, kiujn ni konservis pri vi en la servilo. Sed la plej facila eblo por fari tion estas ŝanĝi la proprajn informojn memstare. La personajn informojn vi povas prilabori ĉe http://lernu.net/id/uzanto/agordoj.

4.3. Baro kaj forigo de la datumoj

Por forigi viajn uzantdatumojn, ni bezonas la sekvajn informojn de vi por povi identigi vin: salutnomon, antaŭ- kaj familian nomojn, eventuale naskiĝnomon, retpoŝtadreson kaj naskiĝdaton. Por tiu celo bv. sendi al ni retpoŝtmesaĝon al la sekva retpoŝtadreso: teamo@lernu.net. En la kazo, ke ni ne rajtas forigi la informojn pro leĝaj, kontraktaj, komercaj aŭ impostaj konservodevoj, ni baras ilin anstataŭ la forigo.

5. Ŝanĝoj

La deklaro pri privateco povas de tempo al tempo ŝanĝiĝi, tamen viaj rajtoj, kiuj estas garantiataj en tiu ĉi deklaro, ne estos limigataj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigas en nia paĝaro. Se okazas tre gravaj ŝanĝoj de la deklaro pri privateco, ni informas la uzantojn pri tio (ankaŭ pere de retpoŝto en speciale gravaj kazoj).

6. Prioritato de la germanlingva versio

Ni atentigas, ke kaze de duboj validas kaj havas prioritaton la germanlingva versio de la deklaro pri privateco.

7. Kontakto

Por ni ege gravas la fido de niaj uzantoj. Pro tio ni ĉiam respondas demandojn rilate al la prilaboro de iliaj personaj informoj. Se vi havas demandojn, al kiuj vi ne trovas respondojn en la deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj detaloj, bv. turni vin al la sekva kontaktadreso: teamo@lernu.net.

Laste aktualigita: 1 Mei 2016

Kembali ke atas