Съобщения: 38
Език: Esperanto
Kirilo81
- Съобщения: 1456
Kirilo81 (Покажи профила) 07 ноември 2011, 14:49:17
darkweasel:Jes, prave, kaj en nordaj dialektoj estas tendenco voĉigi ĉiun 's' antaŭ vokaloj, dum en la sudaj estas mala tendenco, tiel ke la du supraj ekzemploj parte estas ambaŭ elparolataj jen [rajzen], jen [rajsen].Kirilo81:Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).Ha jes, vi tute pravas. En mia antaŭa mesaĝo mi pensis pri vortoj kiel Sonne, kiuj en la nordo havas z-sonon, sed en la sudo havas s-sonon.
Laf (Покажи профила) 07 ноември 2011, 23:45:04
Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.Ĝuste! Dum unu internacia esp renkontiĝo LKK organizis anketon kun demando: el kiu lando esperantistoj plej klare prononcas vortojn? Ĉiuj sendube voĉdonis al poloj.
En la serba ekzistas ĉiuj esperantaj vortoj kaj ankoraŭ kvar aliaj. De esperantaj vortoj en la serba ne ekzistas nur ĥ kaj ŭ.
vidas vandenis (Покажи профила) 08 ноември 2011, 08:36:45
Laf:Verŝajne ne vortoj sed sonoj, literoj?Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.Ĝuste! Dum unu internacia esp renkontiĝo LKK organizis anketon kun demando: el kiu lando esperantistoj plej klare prononcas vortojn? Ĉiuj sendube voĉdonis al poloj.
En la serba ekzistas ĉiuj esperantaj vortoj kaj ankoraŭ kvar aliaj. De esperantaj vortoj en la serba ne ekzistas nur ĥ kaj ŭ.
En litova lingvo kaj en Esperanto ĉiuj sonoj estas samaj(almenaŭ mi tiel pensas).
Majstro nelonge, sed vivis en Litovio, kaj eble atentis ,ke sonoj en litova estas tre klaraj,facile prononceblaj.
Amike.
Hyperboreus
- Съобщения: 1304
Hyperboreus (Покажи профила) 08 ноември 2011, 19:23:16
Laf (Покажи профила) 08 ноември 2011, 22:59:57
Verŝajne ne vortoj sed sonoj, literoj?Ho...! Kia eraro?!

Heliogabalus (Покажи профила) 09 ноември 2011, 17:52:49
Hyperboreus:HispanaEtaj klarigoj:
C c (ne ekzistas en la hispana, sed hispanlingvanoj facile povas elparoli ĝin)
Ĝ ĝ (hispanlingvanoj havas problemojn elparoli ĉi tiun sonon)
H h (Verdire, en latinameriko ni havas preskaŭ la saman sonon. Nia “j”)
Ĥ ĥ (ĉi tiu sono ekzistas en la hispana de Eŭropo, sed en Ameriko oni ne ofte aŭskultas ĝin, anstataŭ ĝi, ni prononcas preskaŭ kiel “h”)
Ĵ ĵ Llanto (nur en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino, por la resto ne estas tiom facila sono)
O o Orgasmo

Ŝ ŝ (same kiel c, ne estas hispanaj vortoj (krom neologismoj) kun ĉi tiu sono, sed ni povas elpraoli ĝin)
V v (la ekzemplo ne validas, la vorton “Viento” ni elparolas preskaŭ kiel [bjento])
Z z (efektive, ni ne havas ĉi tiun sonon krom alofone).
Hyperboreus
- Съобщения: 1304
Hyperboreus (Покажи профила) 10 ноември 2011, 21:34:25
troyshadow (Покажи профила) 06 декември 2011, 21:19:18
jeckettre (Покажи профила) 13 декември 2011, 14:08:48
p-b
t-d
k-g
kaj se ili devas prononciĝi senvoĉe-voĉe, do b,d,g ne ekzistas...
tute ne ekzistas en mia gepatra la jenaj:
ĉ ĝ r ŝ v z ĥ ĵ
feliĉe mi ilin konadis ĉe la angla kaj la franca.
P.S. mia gepatra estas nur unu el la hanlingvoj kaj ne reprezentas la tutan.
Matthieu (Покажи профила) 13 декември 2011, 17:26:52
En la franca mankas h, r, ĥ kaj ŭ (nu, ĉi tiu lasta sono ekzistas en la franca, sed ĉiam komence de silabo, ne ĉe la fino). Eblas diri ankaŭ, ke la franca ne havas c, ĉ, ĝ, sed ni ja havas en kelkaj vortoj ts, tŝ, dĵ, kaj por mi apenaŭ ekzistas malsameco inter ekz. c kaj ts.