Al la enhavo

Slovio

de ora knabo, 2007-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-17 18:56:01

Ĉu vi iam legis pri Slovio, universala slava lingvo? Al mi aperas tre interesa ridulo.gif Eble mi lernos ĝin, se aliaj slavoj ankaŭ povas kompreni ĝin. Mi povas kompreni preskaŭ ĉion! Jen ligilo:
http://www.slovio.com/

sinjoro (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-17 23:08:04

Mi apenaŭ komprenas tekstojn kiuj estas ĉe ilia paĝaro. Tutslavaj vortoj estas facilaj, sed mi havas problemon rekoni multajn aliajn. Mi iam legis, ke ĝia gramatiko bazas sur la esperanta, do trarigardo de la gramatiko certe helpus. Slovio al mi aspektas kiel balkana lingvo, serba aŭ kroata. ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 04:16:25

Diference de estimata Sinjoro, mi komprenis ĉion. Estas bone konate, ke la rusa lingvo tre similas al sud-slavaj lingvoj, dum okcidentaj lingvoj, kiel la pola kaj la ĉeĥa, sufiĉe diferencas de la rusa.
Krome, mi pli facile komprenas tekstojn, skribitajn cirile, ol latine. Ne estas strange, ĉar mi kutimis al cirilaj literoj.
Sed laŭ mia opinio, al sukcesa uzado kaj disvastigado de la lingvo multe malhelpas problemoj ne lingvaj, sed politikaj kaj ekonomiaj.
Ideo de slava unio mortis antaŭ multaj jaroj. Preskaŭ ĉiuj slavaj landoj tiras sin ne al slava unio, sed al la eŭropa. Tial slavoj nun ne bezonas komunan lingvon.
Ĉiuj slavoj! Lernu la anglan, kiel pli utilan kaj necesan!
Rusoj, lernu la olbanan! okulumo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 10:00:20

sinjoro: Slovio al mi aspektas kiel balkana lingvo, serba aŭ kroata. ridulo.gif
kaj al mi ĝi aspektas tre ne kroata/serba rideto.gif
Eble makedona... sed mi pensas ke Makedonoj ankaŭ dirus ke ĝi ne similas al ilia lingvo.

Terurĉjo, tre bela foto. Kiu fotis vin? lango.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-18 19:03:18

ora knabo:Terurĉjo, tre bela foto. Kiu fotis vin? lango.gif
Ĉu vi scias George Lucas?

Estas li, kiu faris tion.

Pri Slovio.

Probable, mi ĉion komprenis en la teksto, ĉar preskaŭ ĉiuj vortradikoj de la teksto estas en la rusa lingvo. Ofte tiuj vortradikoj ne estas uzataj tiamaniere, kiel en la teksto, tamen ili ĉeestas.

Bonvolu kompari du tekstojn: la unuan en Slovio, la duan en la rusa. Rusigis mi. lango.gif
Mi tradukis po-linie por pli bona komprenado.

Новйу межународйу йазика! Што ес Словио?
Новый международный язык! Что (есть-такое) Словио?

Словио ес новйу межународйу йазика ктор
Словио (есть-это) новый международный язык, который

разумийут чтирсто милион лудис на целойу
(разумеют-понимают) четыреста миллионов (людей-человек) на (целой-всей)

земла. Словио можете употребит дла гворение
земле. Словио может употребляться для (говорения-общения)

со чтирсто милион славйу Лудис от Прага до
с четырьмястами миллионами славянских людей от Праги до

Владивосток; от Санкт Петербург через
Владивостока; от Санкт-Петербурга через

Варшава до Варна; от Средземйу Морие и от
Варшаву до Варны; от Средиземного моря и от

Северйу Морие до Тихйу Океан. Словио имайт
Северного моря до Тихого океана. Словио имеет

простйу, логикйу граматиа и Словио ес
простую, логичную грамматику и Словио есть

идеалйу йазика дла днесйу лудис.
идеальный язык для современных людей.

Учийте Словио тпер!
Учите Словио (теперь-сейчас)!

La fino de la traduko.

Rimarkoj:
1. En krampoj mi unue skribis vortojn, kiuj estas en la rusa, sed oni ne uzas ilin tiaspece, kaj due, post streko, vortojn, kiuj kutime estas uzataj en la rusa.
2. йа=я
3. йу=ю
4. Mi ne responsas pri ĝusteco de la slovia teksto.

Ekzemple, oni ne povas diri ruse: mi venkos. rideto.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 14:07:18

Mi komprenis preskaŭ nenion, sed mi ne estas slavo lango.gif

Aspektas interese. Ĉu vere 400 milionoj homoj povus kompreni min, se mi parolus Slovio-e al ili?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-23 18:20:02

Andybolg:Ĉu vere 400 milionoj homoj povus kompreni min, se mi parolus Slovio-e al ili?
Ekzistas la sama problemo: preskaŭ ĉiuj slavoj povas kompreni skribitan tekston, sed voĉan paroladon, LMMO, oni komprenus sufiĉe malfacile, malgraŭ komunaj radikoj de vortoj.
Estus interese kompari la tekston, tradukitan en kelkajn aliajn slavajn lingvojn.
Kiu provus?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 09:13:24

Terurĉjo:Kiu provus?
jen, mi provos traduki en kroatan:

Slovia teksto:
Novju mezxunarodju jazika!
S'xto es Slovio? Slovio es novju mezxunarodju jazika ktor razumijut c'xtirsto milion ludis na celoju zemla. Slovio mozxete upotrebit dla gvorenie so c'xtirsto milion slavju Ludis ot Praga do Vladivostok; ot Sankt Peterburg c'xerez Vars'xava do Varna; ot Sredzemju Morie i ot Severju Morie do Tihju Okean. Slovio imajt prostju, logikju gramatia i Slovio es idealju jazika dla dnesju ludis. Uc'xijte Slovio tper!

kroata teksto:
Novi međunarodni jezik!
Što je Slovio? Slovio je novi međunarodni jezik kojeg razumije četristo milijuna ljudi na cijeloj zemlji. Slovio možete upotrijebiti za govorenje sa četristo milijuna slavenskih ljudi od Praga do Vladivostoka; od Sankt Peterburga preko Varšave do Varna; od Sredozemnog Mora i od Sjevernog Mora do Tihog Oceana. Slovio ima jednostavnu (oni povas ankaŭ diri "prostu"), logičnu gramatiku i Slovio je idealan jezik za današnje ljude. Učite Slovio sada!

Matthieu (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 09:30:11

Mi komprenas preskaŭ nenion, sed tio ne estas miriga, ĉar mi konas neniun slavan lingvon.
Ora knabo, ŝajnas, ke ambaŭ tekstoj iom similas. Ĉu vi malfacile komprenas Slovion?

ora knabo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 12:44:45

Mutusen: Ĉu vi malfacile komprenas Slovion?
mi tre facile komprenas ĝin rideto.gif

Reen al la supro