Al la enhavo

Slovio

de ora knabo, 2007-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Lisica (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 11:05:51

Mi ne parolas Slovion, sed mi parolas Slovenon.
Mi loĝas en Aŭstrujo, mia gepatra lingvo estas Sloveno. Pro tio mi komprenas iom Slovion.

Mi havas peton: Diru kiam mi faris erarojn!
Mi komencis lerni Esperanton 28.10.

@Terurĉjo : "Novi mednarodni jezik!" - Slovene okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 11:36:12

Kara Lisica, mi vin dankas pro via traduko en la slovena.
Mi jam redaktis mian mesaĝon de la 29-a de aŭgusto. Vidu ĝin.
Jen la unua via eraro: via denaska lingvo nomiĝas ne sloveno, sed la slovena (lingvo). rido.gif
sal.gif
Ĉu vi fakte estas vulpino?

Lisica (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 12:04:38

Ne, mi ne estas vulpino^^ Mi ne sciis kiel mi povus nomi kaj mi skribis "Lisica"...

Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortoj kun granda aŭ malgranda prima literon?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-30 20:43:43

Lisica en sia unua mesaĝo:Mi havas peton: Diru kiam mi faris erarojn!
Mi jam skribis pri tio, ke Lernu! estas lerna kaj instrua paĝaro. Tial neniu ofendiĝu, ke oni korektas fremdajn erarojn aŭ konsilas pri pli ĝustaj vortoj aŭ esprimoj (frazoj). Ĉu konsentite?

Lisica en sia dua mesaĝo:Ne, mi ne estas vulpino^^ Mi ne sciis kiel mi povus nomi kaj mi skribis "Lisica"...
Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortoj kun granda aŭ malgranda prima literon?
Ne, mi ne estas vulpino^^. Mi ne sciis kiel mi povus nomiĝi (nomi min)
kaj mi skribis "Lisica"...
Slovena, Germana, Itala ... Ĉu oni skribas vortojn kun granda aŭ malgranda komenca literon?

Respondo: Oni skribas vorton kun granda komenca litero (majusklo), se la vorto estas propra nomo, ekzemple Esperanto, Linguna, Terurĉjo, Slovena respubliko, Lisica, Nigra maro, Luno. Krom tio, ĉiu propozicio komenciĝas per majusklo.
En ceteraj kazoj estas uzataj malgrandaj literoj - minuskloj. Kiam temas pri nomoj de lingvoj, tiaj nomoj estas: la slovena, la germana, la itala, la rusa, la angla kaj tiel plu.
Ekzemplo: Mi scias la rusan, la germanan, la italan kaj Esperanton. sal.gif

Lisica (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 09:44:03

Dankon! okulumo.gifsal.gif

Ladek (Montri la profilon) 2008-marto-11 12:16:08

Mi komprenas al la lingvo,sed malbone.Mi pensas,ke por neslavaj homoj estas ĝi tre komplikita.

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-16 10:10:54

Lastan tempon mi okupiĝis pri Slovianska Lingvo, aŭ "Slovianski jazik". Ĉi tiu lingvo estas multe pli malfacila kaj pli komplika ol Slovio. Slovianska ne estas por lerni dum 4 tagoj. Sed Slovianska estas artefarita lingvo la plej proksima al naturaj slavaj. Kvankam mi bone komprenas Slovion, ĝi ne plaĉas al mi, ĉar ĝi ŝajnas malbela al mi. Mia retpaĝo pri Slovianska: http://slovianski.narod.ru
Slovianski estas prilaborita de 2006 jaro de kelkaj personoj, kaj laboro ankoraŭ ne estas finita.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-16 12:16:30

Mi vidas, ke efektive la angla fariĝis jam la lingvo internacia, ĉar eĉ slavajn lingvojn oni komparas kaj priskribas, uzante la anglan - la plej belan, simplan kaj kompreneblan por la tuta mondo lingvon. Treege ridige!

Slavoj ne bezonas unuecan komunan lingvon. Tiu kreado estas senutila kaj vana.

Oni nur elspezas impostojn por tremigi aeron.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-16 13:37:52

Granda, longa kaj tre grava komento.

Se al slavoj estos bezonata komuna lingvo, ne indos ĝin konstrui, ĉar ĝi jam ekzistas, kaj ni ĉiuj bone konas ĝin.

Tiu mirinda lingvo estas la ukrainia!

Kial la ukrainia taŭgas por roli la komunan tutslavan?

Ĉar ĝi estas la plej malnova slava lingvo - ĝi kalkulas sian historion kiel dekkvin mil-jaran!!!

Imagu, sergejm, ke, dum niaj prauloj ankoraŭ sidis sur arboj en antikvaj arbaroj kun ŝtonaj marteloj, praŭloj de ukrainoj jam konstruis urbojn, plugis kampojn, plantis terpomojn kaj "malsovaĝigis" hundojn kaj porkojn.
Laŭ asertoj de ukrainiaj filologoj, la lingvo estas ne nur la plej malnova, ĝi devenas de Venuso kaj ĝin donacis al tutmonda homaro venusanoj por krei ĉiujn aliajn lingvojn, kiuj siavice originis de la ukrainia.

Efektive, la lingvo devas nomiĝi la rusa, sed, kiel bone konate, antaŭ tri cent jaroj, ni, rusoj, kovritaj per densa nokta mallumo, malamike ŝtelis la fieran nomon. De post tiu tempo la lingvo nomiĝas kiel la ukrainia.

Mi alvokas vin kaj ĉiujn progresemajn slavojn - lernu la ukrainian kiel la plej malnovan, la plej komunan kaj la plej taŭgan por ni ĉiuj, slavaro!

Espi (Montri la profilon) 2008-marto-16 16:30:49

Terurĉjo:Respondo: Oni skribas vorton kun granda komenca litero (majusklo), se la vorto estas propra nomo, ekzemple Esperanto, Linguna, Terurĉjo, Slovena respubliko, Lisica, Nigra maro, Luno. Krom tio, ĉiu propozicio komenciĝas per majusklo.
Saluton Terurĉjo,

rilate al propraj nomoj mi opinias, ke ĉiuj partoj de propra nomo oni skribas majuskle.
Ekz. "Slovena Respubliko", "Nigra Maro", k.t.p.
Ankaŭ "Respubliko" kaj "Maro" estas partoj de la propraj nomoj!

Amike kaj salutante vin
Klaus-Peter

Reen al la supro