Al la enhavo

Lingvo en lingvo estas Esperento

de mastro Jano, 2007-septembro-17

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

mastro Jano (Montri la profilon) 2007-septembro-17 19:53:56

Lingvo Esperento uzas el inter vokaloj nur "e". Ĝi estas lingvo de kaproj.

Estas lingvo Esperanto,
simila al kaprolakto.
Bonaj ilin oni trovas,
se per ili vivi povas.
Eble sonas nekredeble,
kapro scias esperente.
Voku kapron per la lingvo
kaj emfazu tion svingo.
Povos sperti vi la scion,
svingu frondan robinion!
Eĉ! Ne estas superstiĉo,
scio pri neces’-sufiĉo.
Se eliri ĝi necesas,
en la stalo laŭte mekas.
Vortfaradon ĝi neglektas,
per la buŝo fojnon plektas.
Ja sufiĉas plende meki,
venas mastro, kapron melki.

Reen al la supro