Al la enhavo

Kalinka moja

de homojKunHomoj, 2007-septembro-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-septembro-24 17:38:07

Mi serĉas aŭdiodosieron de la rusa Popollido „Kalinka moja“. Mi jam provis uzante guglon. Sed neniom trafis. Tamen ekde mi aŭdis la lidon „Living on the frontline“ de germana Muzikgrupo U.D.O., kiun enhavas rokeldonon de „Калинка моя“ mi devas havi iun eldonon de tiu lido.
Dankon jam antaŭe.
hoKo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-10 03:09:45

Mi ne scias la vorton "lido", tamen mi opinias, ke vi bezonas mp3-version de la rusa popolkanto "Калинка моя".
Vi povas elŝuti la kanton, kantitan de Ensemblo de Rusia Armeo, tie ĉi.
La kanto estas kvina en la listo. Simple klaku "mp3", kaj vi akiros deziratan.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-oktobro-17 21:36:08

Bonan Dankon por ĉi tio.
Hmmm, Vi certe povas trovi la vorton „Lido“ en iu vortaron. Mi ĵus revidis en mia. Sed ŝajnas al mi, ke „kanto“ estas uzata pli ofte en la internacia lingvo.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 19:38:34

Mi tre ŝatas rusoj kantoj rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-25 23:00:57

Dozorca:Mi tre ŝatas rusoj kantoj rido.gif
Kiajn kantojn vi ŝatas? Ĉu popolajn aŭ modernajn?
Modernan kantaron mi preskaŭ ne komprenas pro sensencaj vortoj, la popolaj preskaŭ ĉiam estas tro malgajaj, sovetiaj muzikoj tedis al mi pro troa optimismo.
Mi ŝatas muzikojn de Kitaro.

Dozorca (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 19:59:43

Mi ankau plaĉas muziko de Kitaro.Se temas pri kantoj de Rusoj,mi ŝatas diversaj,modernaj,kaj sovetiaj sal.gif

dina georgieva (Montri la profilon) 2007-oktobro-26 21:49:52

Dozorca:Mi tre ŝatas rusoj kantoj rido.gif
Mi ankaŭ ŝatas rusajn kantojn!La bulgaroj scias kaj tre kantas ĝin!Ni kun rusoj estas kiel fratoj.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-novembro-04 12:45:39

Terurĉjo:Modernan kantaron mi preskaŭ ne komprenas pro sensencaj vortoj, la popolaj preskaŭ ĉiam estas tro malgajaj, sovetiaj muzikoj tedis al mi pro troa optimismo.
Kia interesa opinio pri Viaj kantoj. Kiel Dozorca rusajn kantojn plaĉas al mi. Sed mi ankaŭ amas kantojn de aliaj slavaj popoloj. Mi audas pank-muzion el Polio, „Neue slowenische Kunst“-muzikon el Slovenio, rok-muzikon el Ukrainio, popolkantoj el Rusio kaj tiel plu. Tial, se iu volas rekomendi bonan slavan muzikon al mi, kontaktu min okulumo.gif

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-06 16:33:34

@ HoKo kaj Terurĉjo:

Mi tre ŝatas la lidojn de Robert Ŝuman kaj precipe de Franc Ŝubert. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj artkantoj) kaj, laŭ Vikipedia, estas nomata la "reĝo de lido".

Kore,
Stefan

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-06 20:00:35

Laŭ Vikipedio en Esperanto Lido estas:

1. laŭ PIV germana popola lirikaĵo aŭ kanzono - aparte konatas la lidoj de la verkistoj Heinrich Heine kaj de Franz Schubert
2. la nacia valuto de la ŝtato Litovio - litova lido (en la litova lingvo unu Litas, du ĝis naŭ Litai, pli da Litų)
3. en la itala lingvo malvasta duoninsulo, kiu dividas lagunon de la maro - aparte konatas la Lido de Venecio (itale Lido di Venezia)
Elŝutita el "http://eo.wikipedia.org/wiki/Lido"

Tial mi opinias, ke rusaj popol-lidoj ne ekzistas. lango.gif

Reen al la supro