Al la enhavo

Reguloj por lernu!-forumoj

de Jasminka, 2007-novembro-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Jasminka (Montri la profilon) 2007-novembro-25 18:20:45

Mi nun verkas regulojn por la forumoj de lernu!, kiujn devos obei ĉiuj, kiuj skribas en la forumoj. Se vi havas ideojn, kiuj reguloj estu en la listo (krom ke oni ne rajtas fiparoli), bonvolu skribi ilin. Antaŭdankon!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-novembro-25 19:42:42

Se oni skribus en la naturlingvaj sekcioj de la forumo, oni povas uzi esperanton, sed devas ankaŭ ĉiam skribi tradukon en la natura lingvo de tiu sekcio. Tiel, la novuzantoj povas pli facile partopreni.

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-27 22:45:10

Jasminka:(krom ke oni ne rajtas fiparoli)
Aaaa... ploro.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-27 23:00:02

Jasminka:Mi nun verkas regulojn por la forumoj de lernu!
Estas mirige ke ĉio funkciis pli-malpli kontentige ĝis nun eĉ sen reguloj, ĉu?

Mi ne estas administranto, kaj vi certe posedas pli vastan vidkapablon ol mi, sed rigardante la nunan situacion, en kiu - ŝajnas al mi - apenaŭ, se ne eĉ iam, okazas emergencoj kiuj postulus klaran regularon, mi ne certas ĉu oni vere bezonas regulojn. Mia respektoplena sugesto do estas lasi la verkoprojekton ridulo.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-28 12:24:27

mnlg:Mi ne estas administranto, kaj vi certe posedas pli vastan vidkapablon ol mi, sed rigardante la nunan situacion, en kiu - ŝajnas al mi - apenaŭ, se ne eĉ iam, okazas emergencoj kiuj postulus klaran regularon, mi ne certas ĉu oni vere bezonas regulojn. Mia respektoplena sugesto do estas lasi la verkoprojekton ridulo.gif
La problemoj oftege okazas. rideto.gif Vi ne vidas ilin, ĉar ni rapide reagas al ili.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 13:29:32

Do vi helpas min pruvi mian punkton. La nuna situacio estas, ŝajne, tute taŭga por zorgi tion, kio okazas. Eĉ se estus reguloj, vi ĉiukaze devus kontroli kaj solvi solvindaĵojn. Do mi efektive ne trovas apartan kialon por ekzisto de reguloj. Mi perfekte konscias ke mia kono estas parta, sed oni petis opiniojn, kaj jen la mian mi donas.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-28 14:21:04

mnlg:Do mi efektive ne trovas apartan kialon por ekzisto de reguloj. Mi perfekte konscias ke mia kono estas parta, sed oni petis opiniojn, kaj jen la mian mi donas.
Jes, sed kelkfoje uzantoj, kies mesaĝaĉojn ni devis forigi/redakti, demandis, kial ni rajtas fari tion. Kaj tre ofte aperas grandaj diskutoj pri tio. Laŭ mi estus bone havi klarajn regulojn, al kiuj ni povus simple sendi tiujn uzantojn. Kutime ni kelkfoje avertas uzanton kaj nur poste se tio tute ne funkcias, ni povas bloki lin/ŝin. Do estus bone, se en la reguloj tio estus klare indikita. Kiam la forumoj ekhavos pli da prizorgantoj, tiuj reguloj povus tre helpi ilian laboron. Oni (kaj uzantoj kaj prizorgantoj) scios, kiam kaj kion oni rajtas/devas fari.

Sed ĉiukaze dankon pro via opinio.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 14:39:08

Bonege, nun ĉio pli klaras. Scio solvas multon, ĉu ne? ridulo.gif

Jes, regularo kiel rapida klarigilo estas bona ideo.

La afero estas, ke la origina mesaĝo petis regulsugestojn al ĉeestantoj de la forumo. Iusence vi estas petantaj al ni simplaj babilantoj la regulojn; tio ŝajnas signifi, ke ni memfare trovis bonajn regulojn. Sed se ni memfare trovis bonajn regulojn, mi komence ne komprenis kial pluaj bezoniĝas.

Mi persone preferas eviti fiksan regularon kiam ĝi ne aparte bezoniĝas.
kelkfoje uzantoj, kies mesaĝaĉojn ni devis forigi/redakti, demandis, kial ni rajtas fari tion
Mi sincere ne memoras, sed ĉu ne oni prezentiĝas per regularo je registriĝo, tiel ke oni akceptu konduti laŭ iu maniero kaj respekti la decidojn de la estraro? Ĉu tio ne sufiĉas por konsistigi tiun rajton kiun vi menciis? Mi sincere scivolas.

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-28 14:48:03

Kelkfoje la estado de regulojn povas esti oportuna. Tial oni ne kondamnu ĝin. Do, kiujn regulojn vi volas enpreni en la listo? Ekzemple:

[LISTO]
En e-lingve forumo skribu esperante
En patrinlingve forumoj vi rajtas skribi en vian patrinlingvon aŭ/ankaŭ en esperanton
Ne skribu pli ol 3000 simboloj[/list]Memkompreneblas ke vi ne rajtas fiparoli. Ĉiuj forumanoj tion scias.
Kiujn aliajn punktojn vi pripensas? La regularo pripensata ne povas esti multampleksa.

Reen al la supro