Al la enhavo

Mono, bono kaj malbono

de rosto, 2007-decembro-02

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-02 05:34:44

Mono - ĉu bono aŭ ĉu malbono?
En la forumo ekzistas la temo pri la celo de la vivo. Ekzistas multe da homoj, por kiuj la celo estas mono. Nu, esperantistoj videble ne estas tiaj.
Pro mono komencas militoj. Tio estas malbono. Sed ni ne povas vivi sen mono. Mono estas bono por ni ĉiuj. Ni ĉiuj deziras havi mono. Se ni havas multe da mono, ni ĝojas.
Ĉu mono estas bono aŭ malbono?

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-02 11:35:35

rosto:
Ĉu mono estas bono aŭ malbono?
Mono estas nek bono nek malbono. Oni diras ke en la venontaj tempoj, la militoj estos pro la akvo. Ĉu la akvo estas malbona? Kompreneble ne. Estas nur ion ke ni bezonas. La problemo kun la mono estas tiu, kiu multaj homoj volas pli monon ol kvanto necesa. Nur, ĉar ili volas havi ĝin. La problemo ne estas mono, la problemo estas la avaraj homoj. Se la mono ne ekzistus, vere la problemo estus pri alia aĵo valora.

Ĝis Novatago.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-02 12:48:21

Oni diras, ke mono malbonigas homon.
Originala esperanta literatura plej ofte rakontas pri malriĉuloj kaj priridas riĉuloj. Ĉu Esperanto estas lingvo de malriĉuloj?
Oni diras, ke homo povas esti spiritema nur se tiu ne havas multe da mono, kaj ke riĉulo pensas nur pri materiaĝoj, kaj ke tio estas malbone.
Kio pri tio?

awake (Montri la profilon) 2007-decembro-02 14:53:33

Kio estas Mono? Mono estas nur ilo por interŝangi varojn kaj servojn. Se mia laboro havas valoron al iu, mi povas interŝange ricevi monon por ĝi. Mono estas bonaĵo. Ĝi reprezentas tiun valoron, kiun ni produktas por aliaj homoj.

Tamen estas tiuj, kiuj ne lukras ilian monon. Ili ŝtelas ĝin. Se mi havas varon, kiun mi produktis, oni povus ŝteli ĝin. Tamen, se mi vendas mian varon por mono, vi ankaŭ povus ŝteli la monon. Nek la varo nek la mono estas mabona; la ŝtelado estas!

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-02 15:43:23

Jen, mono igas vin timi ŝtelistojn. Ĉu ne malbono? okulumo.gif
...
Ha!
Vidu, kion tokipona proverboj diras:
nasin mani li ike. - Kapitalismo estas malbona.
jo ijo li ike e jan. - Havado koruptas.

Trold (Montri la profilon) 2007-decembro-02 19:24:26

Mi ankaŭ pensas ke mono mem estas neŭtralaj. Mono estas bonege ilo por interŝanĝi diferecajn valorojn de homa laboro. Sed ofte mono kaŝas ke la interŝango ne estas egala, kiam ekzemple unu horo de laboro en unu parto de la mondo egalas laboro de cent horoj en alia parto de la mondo, aŭ kiam malmulta da homoj posedas valorojn de la tero ekzemple olivo aŭ akvo, tiu ne estas homa valoroj, nur la laboro por trovi kaj ekstrakti ĝin estas homa laboro. La valoro de la nia tero devas esti por ĉiuj kaj homa laboro devos esti egala. Ankaŭ ĉiuj homoj devos havi rajton por labori por havi manĝaĝo, domo kaj tiel plu.

donmiguel (Montri la profilon) 2007-decembro-02 19:42:25

Mi ne kredas ke mono malbonigas homon. Estas la deziro kaj la avareco kiuj povas regi la homon. Kaj la mono nur estas ilo. Se ni ne havus monon, tiuj karakteraj trajtoj celus alian ilon.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-03 16:34:10

Mono estas neŭtrala... Mono estas nur ilo...
Mi komprenas nun. En Eŭropo socialismo venkis, kaj en Rusio kapitalismo venkis. Pro tio oni diras, ke Rusia estas danĝera, ni ja fariĝis kapitalistoj.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-decembro-05 22:51:09

rosto:Mono estas neŭtrala... Mono estas nur ilo...
Mi komprenas nun. En Eŭropo socialismo venkis, kaj en Rusio kapitalismo venkis. Pro tio oni diras, ke Rusia estas danĝera, ni ja fariĝis kapitalistoj.
Laŭ mi, mono estas koncepto utila, de kiam ĝi donas valoron al la laboro, kiel diris Awake.
Sed, vi pravas, kapitalistaj landoj nuntempe plivaloras ion malsaman : la sen veran valoran monon, devenan de borsa 'ludo'.
Plej ofte, estas mono, kiu eĉ ne ekzistas konkrete !
Pro 'facila' ludo - nur por tiuj, kiuj jam havas monon !-, oni povas de fore aŭ detrui aŭ konstrui kaj laboron, kaj entreprenon.
Kia stranĝa povo, ĉu ne ?!
Sed, laboristoj en tiu ĉi ludo ne plu tenas gravan rolon : estas rolo, kion nur riĉuloj povas teni !
Kiam mono ne plu valoras homon ĝenerale, mi pensas ke ne estas jen progreso por homaro.
Do, konkrete : ni ne profitu de borso.
Ĉar pliriĉigi borse ne estas honesta.
Pliriĉigi intelekte kaj labore estas pli bona vojo por agrabla vivkonduto, laŭ mi.
amikeme
Manu

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-05 23:11:11

Mi vidas, ke denove la diskuto moviĝas al problemoj de kapitalismo kaj socialismo, al eternaj revoj de la homaro pri libero, egaleco kaj frateco.
Mono, bono, ĉu versoj?
Ĉar nun preskaŭ ĉiuj uzas ne realan, sed virtualan monon, la problemo de ŝtelado malaperas.
Socialismo jam pruvis siajn multajn avantaĝojn, sed ĝi falis ne pro internaj problemoj, sed pro komunistaj partioj, kiuj regis en socialismaj landoj. Mi ne volas ekspliki la kialojn de mia opinio, sed mi vin certigas, ke mi pravas.

Reen al la supro