Al la enhavo

2 kaj 3

de mnlg, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:35:43

Mi certas ke vi ĉiuj scipovas tuj solvi la jenajn demandojn:

a) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu 5.

b) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu 6.

Sed mi certas, ke multaj trovos malfacile solvi la jenan:

c) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 2 kaj 3.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:44:25

mnlg: metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 2 kaj 3.
Ĉu 2.3 (aŭ 2,3 en Germanio)?

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:45:44

Ne nur en Germanio oni tiel uzas komon, sed ankaŭ en Italio, kaj cetere, ankaŭ en esperanto. Tamen, jes, via solvo estas ĝusta.

dobri (Montri la profilon) 2008-marto-05 15:20:53

Ĉu mi aldonu similan demandon?
d) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 0 kaj 1.
e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-05 17:36:20

dobri:Ĉu mi aldonu similan demandon?
d) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 0 kaj 1.
e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.
d) 2 / 3
e) 2^3 (8 estas la plej granda rezulto kiun mi trovis)

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-05 19:31:56

f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 20:23:59

Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
2 % 3 ridulo.gif

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-05 21:22:59

mnlg:
Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
2 % 3 ridulo.gif
em... kion signifas tio? demando.gif Kaj kiu estas la rezulto?

mnlg (Montri la profilon) 2008-marto-05 21:57:47

Estas operacio modulo, kaj rezulto estas 2.

2 mod 3 = 2.

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-05 23:42:08

Haha, bona provo. ridulo.gif

Reen al la supro