Al la enhavo

2 kaj 3

de mnlg, 2008-marto-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-06 05:44:56

StephaSport:
dobri:e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.
e) 2^3 (8 estas la plej granda rezulto kiun mi trovis)
Pli granda rezulto estos se meti nenian matematikan simbolon:
23 (dudek tri)
mnlg:
Rao:
f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
2 % 3 ridulo.gif
Ĉu Esperanta inter inkludas la limojn?

log2(3)= 1,5849625... (logaritmo kun bazo 2 de 3; en tiu notacio ĝi ne estas inter 2 kaj 3, sed eble en iu lando oni skribas log inter 2 kaj 3?)

leporo (Montri la profilon) 2008-marto-06 09:52:29

Laŭ mi por ke rezulto estu valoro inter 2 kaj 3 oni devas meti radik-signo inter 2 kaj 3. Tiam la rezulto estos pli-malpli 1,7. Se mi ne eraras.

dobri (Montri la profilon) 2008-marto-08 21:22:54

Jes, 2/3.
La duan mi ankaŭ opiniis 2^3, sed sergejm cerbumis pli bone, ĉar sen iu ajn simbolo vi ricevos pli grandan numeron. Dankon!
Rilate logaritmo en mia lando oni skribas same:
log2(3). Nur la cifero 2 estas malgranda kaj ŝovita iomete suben. (Mi ne kapablas skribi tion per simpla teksto.) Kaj kutime oni ne uzas krampojn.

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-18 22:24:34

sergejm:
StephaSport:
dobri:e) metu matematikan simbolon inter nombroj 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro kiel eble la plej granda.
e) 2^3 (8 estas la plej granda rezulto kiun mi trovis)
Pli granda rezulto estos se meti nenian matematikan simbolon: 23 (dudek tri)
Eble 2E3 (laŭ mia franca eduko, oni tion komprenas kiel 2 X 10^3, t.e. 2000)

Sed eble ankoraŭ estas kielo pligrandigi tiun valoron.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-19 12:05:12

Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
3/2 = 1.5. Vi ne diris kiu devas esti la unua!

Rao (Montri la profilon) 2008-marto-19 12:15:37

Miland:
Rao:f) Metu matematikan simbolon inter 2 kaj 3, por ke la fina rezulto estu valoro inter 1 kaj 2.
3/2 = 1.5. Vi ne diris kiu devas esti la unua!
Jes! Ĝuste tion mi celis ridego.gif

Reen al la supro