Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

Neforgesumino (Montri la profilon) 2019-februaro-10 18:10:23

La stato, kiun mi pensas, estas ĉirkaŭita de la plej suda stato en Afriko.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-februaro-10 20:18:37

Sudafriko, ĉu?

Neforgesumino (Montri la profilon) 2019-februaro-11 09:38:50

Ne, preskaŭ. Sudafriko ĉirkaŭas la landon, do Sudafriko estas la sola najbara lando.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-februaro-11 11:08:46

Zambio ĉu?

Neforgesumino (Montri la profilon) 2019-februaro-11 18:38:16

Ne, bedaŭrinde. Ĝi estas tre malgranda stato, kiu estas en Sudafriko kaj estas enklavo.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-februaro-11 19:20:12

Bocvano ĉefurbo Gaberono ĉu?

Neforgesumino (Montri la profilon) 2019-februaro-12 07:34:12

Ne, ĉi tiu tre malgranda stato estas en la stato de Sudafriko.

Vinisus (Montri la profilon) 2019-februaro-12 10:38:29

Lesoto ĉefurbo Maseruo ĉu?

Neforgesumino (Montri la profilon) 2019-februaro-12 10:42:08

Jes!

Vinisus (Montri la profilon) 2019-februaro-12 10:50:42

Lando kies ĉefurbo estas homa nomo.

Reen al la supro