Al la enhavo

Enigmo(j) de "Gerda malaperis"

de sergejm, 2008-marto-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-08 11:25:44

En eldonejo "AST" aperiĝis "lernolibro de lingvo ESPERANTO. Komenca Kurso" de Claude Piron kaj Irina Gonĉarova.
Ĝia enhavo:
Antaŭparolo
Bazaj informoj pri lingvo Esperanto.
25 Ĉapitroj de "Gerda malaperis" kun komentoj kaj taskoj.
Poĉapitra Esperanto-rusa Vortaro.
Pri aŭtoroj.
Listo de librovendejoj de AST.

Oni povas aĉeti la lernolibron en ordinara librovendejo! Eldonkvanto 2000 ekzempleroj.

Jen la demando: kiam vi ekscios, ke en Esperanto estas akuzativo, se vi lernos ĝin per tiu lernolibro?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-08 11:51:53

En la libro GM mem, ni klare vidas la unuan frazon enhavante la akuzativon ('Mi petas vin') en ĉapitro 2. Kaj en libreto por kurso bazita sur GM en Britio, la gramatikaj notoj pri la akuzativo unue aperas rilate de ĉapitro 2.

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-08 12:12:48

Ankaŭ en la rusa lernolibro gramaktikaj notoj pri akuzativo aperas nur en la dua ĉapitro (do fakte en la tria leciono, se bazaj informoj estas la unua). Mi pensas tio estas sufiĉe malfrue. Sed -N unue aperas en gramatikaj notoj pri TUTA: Ni laboras la tutan tagon. Sed la lernantoj ankoraŭ ne scias kion signifas tiu N.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-08 15:39:26

sergejm: Sed -N unue aperas en gramatikaj notoj pri TUTA: Ni laboras la tutan tagon.
Eĉ se la celo de la -n finaĵo ĉi tie estas anstataŭi prepozicion, signifante Mi laboras dum la tuta tago, ja ŝajnas netaŭga temo por la unua leciono!

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-13 06:24:10

Fakte, oni mencias -N en Bazaj informoj, sed sen ekzemploj.
Do atentema leganto scios pri akuzativo de komenco.

Reen al la supro