Al la enhavo

Angla humoro

de Frankouche, 2008-marto-14

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-14 15:44:06

- Kial estas arboj laŭ la francaj vojoj?
- Por ke la germana militistaro marŝas ombre.

Ja tiuj anglanoj ! rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-14 20:15:56

Mi skribus la anekdoton jene:
- Kial estas arboj ambaŭflanke de franciaj vojoj?
- Por ke la germana militistaro marŝu en ombro.

Kaj anstataŭ humoron mi uzus humuron.

Franko, mi estas tre malica hodiaŭ.
Tamen la anekdoto estas ridiga.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-14 20:52:19

Terurĉjo:mi estas tre malica hodiaŭ
Veras! Tiom la blanka gremlino ŝajnis malsovaĝigata, tiom cia lasta nigreca transformo ŝajnas infera ! rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-14 20:56:06

Ĉu ne plaĉas al vi tia longa lango de mia avataro? Mi pretas denove ŝanĝi la aspekton al mia ŝatata gremlino (gaja, blanka kaj lanuga) tiukaze.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-14 22:15:26

Ne ne, tiele oni estas bone avertata pri cia hodiaŭa malicaĵo okulumo.gif

Tiu memorigas al mi la rokaron "kiss" kun Gene Simmons rido.gifrido.gif

Mi vidis ke estas gremlinino por cia gremlino : Mirakeuning

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-14 23:21:00

Koŝmaro!
Ŝajne, ke mi estis juna, kiam la rokbando aperis.
Tamen mi ne inklinas vomi sangon, kiel Ĝim Simmons. Kaj ludas gitaron mi ne tiel lerte. lango.gif
Vi plialtigis mian humoron kaj neniigis la malicecon.

Reen al la supro