Al la enhavo

direktoŝanĝo (enigmo)

de alexandre.carret, 2008-majo-07

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 14:20:20

Miland:(Tamen, mi ne certas ĉu popularaj ĵurnaloj, filmoj aŭ revuoj en kontinenta Eŭropo foje uzas biliono por 10 al la 9).
En la franca parto de Kanado mi kredas, ke tio ankoraŭ kelkfoje okazis en la fruaj okdekumoj, sed mi tute certas, ke "milliard" nun estas ĉie (tute ĉie) uzata por indiki 10^9, dank' al instruistoj, pagitaj de l' registaro por tion enigi en la virgajn kapojn de infanoj.

Filu (Montri la profilon) 2008-majo-17 16:11:10

Filu:
Miland:(Tamen, mi ne certas ĉu popularaj ĵurnaloj, filmoj aŭ revuoj en kontinenta Eŭropo foje uzas biliono por 10 al la 9).
En la franca parto de Kanado mi kredas, ke tio ankoraŭ kelkfoje okazis en la fruaj okdekumoj, sed mi tute certas, ke "milliard" nun estas ĉie (tute ĉie) uzata por indiki 10^9, dank' al instruistoj, pagitaj de l' registaro por tion enigi en la virgajn kapojn de infanoj.
Fakte, eĉ elangle francigitaj libroj aŭ filmoj uzas "milliard" kie la originala menciis "billion", pruvo, se nepre necesa, ke "billion" nuntempe pli malpli forlasis la francan.

Ho nu! Por ĉion diri, kelkfoje eĉ forlasis mezurunuoj el la angla originala, antataŭigitaj ili estas per ties metraj ekvivalentoj: mejloj fariĝas kilometroj, futoj fariĝas metroj, ktp. Min ege iritas tiu tradukmaniero, sed kion malgrava mi povas kontraŭ milionoj da legantoj franclingvaj, kiuj sian kapon ne deziras trolaborigi per konvertado de malofte renkontitaj mezurunuoj fremdaj. murdisto.gif

Malgraŭ ĉio, multaj tradukistoj (kaj eldonistoj) ankoraŭ ne konvinkiĝis pri tiu maniero traduki. Tio estas pli bona. rideto.gif

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-majo-19 11:25:31

dobri:Mi nur volas aldoni, ke la plej avara estis usonano, ĉar usonanoj kalkulas pli rapide ol eŭropanoj. Eŭropa biliono estas usona triliono. Usona biliono estas eŭropa miliardo.
Jes. Estis efektive la enfalilo de tiu enigmo.
La Usono ŝajnas esti la plej malavara se la vorto "biliono" tradukiĝas kiel la sama nombro en la tri landoj.
Sed, fakte, lia dono valoras kvazaŭ unu milona de aliaj donoj.

Alexandre.

Reen al la supro