Al la enhavo

Kiel Faŝismo Alvenas

de rapn21, 2017-februaro-09

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-18 10:55:23

morico:iel estas pli bona ol iele.
Ĉu "iele" estas ia ajn tajperaro?

morico:Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologioj pli-malpli similaj, ekzemple la germana naziismo, la hispana falangismo aŭ la movado alt-right de Usono, kvankam pli neŭtrala termino estas aŭtoritatismo.
Kio estas aŭtoritatismo? Mi havas la artikolon el Vikipedio, sed ĉu vi samopinias kun la artikolo?

Grown (Montri la profilon) 2017-februaro-19 10:48:34

Per kiu matematika sociologio kaj per kiu psikologio amasan gvatadon faras?

Kolindefermento (Montri la profilon) 2017-februaro-25 03:01:24

Inter la unua kaj dua mondmilitoj, estis multe da konflikto: inter la laborista klaso kaj la meza klaso, inter naciismo kaj internaciismo, inter ateismo kaj religio.

La faŝistoj estis kapablaj strat-batalantoj kaj lertaj propagandistoj. Multaj inteligentaj konservativaj homoj kredis, ke nur la faŝistoj povis savi kontraŭ komunismo.

Roch (Montri la profilon) 2017-februaro-25 20:55:33

» Kolindefermento: Multaj inteligentaj konservativaj homoj kredis, ke nur la faŝistoj povis savi kontraŭ komunismo.

Komunismo estas politika ideologio kaj movado, kiu de 1849 baziĝas sur marksismo. Unu el la celoj de komunismo estas forigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la kapitalismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj kolektive. Sistemo fondita sur la frazo "de ĉiu laŭ sia kapablo, al ĉiu laŭ sia bezono".

Faŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Benito Mussolini kaj reganta en Italio dum la jaroj 1922-1943. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iele hegemoniis en la komenco de la 20a jarcento en Eŭropo.

Vikipedio

Mi preferas komunismon.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-februaro-25 21:15:22

"Spacon por ĉiuj havas la Tero!" diras Schiller en unu el siaj poemoj; kaj lia aserto estis prava por lia tempo, kaj ĝi estas ĝusta ankoraŭ por la nia. Sed kiaj estas la ŝancoj por la estonteco?

Kolindefermento (Montri la profilon) 2017-februaro-26 00:49:09

Roch:Mi preferas komunismon.
Jes...

Mi diris nur, ke multaj inteligentaj homoj subtenis faŝismon inter la unua kaj dua mondmilitoj. Mi ne diris, ke ili estis pravaj!

En la sama epoko, multaj aliaj inteligentaj homoj subtenis komunismon, socialismon, anarĥiismon, aŭ liberalismon...

Reen al la supro