Al la enhavo

Numera ludo

de Miland, 2008-majo-16

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-16 07:07:00

Sur Brita TV estas tre populara serio Countdown, enhavante numeran ludon. La konkursantoj ricevas unu grandan numeron kaj aron de relative etaj numeroj kaj ili devas kombini la etajn numerojn, uzante nur la bazajn aritmetikan operaciojn, nome adicio, subtraho, multoblo kaj divizio, celante al la plej granda numero. Jen simpla ekzemplo: la granda numero estas 213 kaj la pli etaj numeroj estas 1,2,3,4,5 kaj 100. Do vi povas kombini la etajn numerojn jene: (100*2)+1+3+4+5.

Jen pli malfacila ekzemplo por vi:
Granda numero: 566
La etaj: 2, 4, 5, 9, 10 kaj 100

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-majo-16 12:34:20

Ĉu oni ankaŭ povas uzi krampojn? Ŝajnas ke jes.
La "malfacila" ekzemplo estas ankaŭ facila.
5*100+(10-4)*(9+2)

Se oni ne povus uzi krampojn... Mi ne scius kiel kombini. Fakte, mi ofte faras similan ludon kun miaj samklasanoj per ludkartoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-16 13:22:23

Gratulon! Vi pravas.

Reen al la supro