Al la enhavo

Moneroj kaj tasoj

de Miland, 2008-majo-21

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 08:12:37

Ĉi foje, imagu (aŭ kolektu!) tri ŝaumajn tasojn (kiel troviĝas en malmultekostaj kafejoj) kaj 11 malgrandajn
monerojn.

Unue, vi devas dividi la monerojn inter la tasoj por ke ĉiuj el la tasoj havas neparan numeron da moneroj.

Facile, ĉu ne? Estas multe da manieroj. Ezkemple, 1 monero en la unua taso, 3 en la dua kaj 7 en la tria.

Bone. Do nun, provu fari la saman taskon kun dek (10) monerojn!

Verda stelo por la unua ĝusta solvo..

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-21 11:46:27


la unua ebleco
Vi skribis inter la tasoj.

Mi starigas la tasoj en densa serio.

1 monero en la unua taso
2 en la dua,
6 en la tria.
la lastan monerojn kuŝigas mi sur la randoj de la dua kaj la tria.

Frankp (Montri la profilon) 2008-majo-21 11:53:03


Alia ebleco

mi donas

1 monero en la unua taso
3 en la dua,
6 en la tria.

kaj starigas la unua tason en la tria tason.
Tiam vi havas ankaŭ 7 monero en la tria tason.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-21 13:56:53

Frankp:starigas la unua tason en la tria tason.
Gratulon! Jes, tio estas la koro de la metodo.

Vi do gajnas la verdan stelon:

*

Reen al la supro