Al la enhavo

persona kontakto ...

de thyrolf, 2017-oktobro-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2017-oktobro-18 14:47:57

Ĉar videble "lernu.net" ne plu ebligos la privatan interkomunikadon inter siaj partoprenantoj, oni povus ekzemple aliĝi al la mesaĝilo "telegram", por kiu gravas la sekureco de la datumoj de siaj klientoj. Tiu havas la ilon por komuniki inter nur du personoj.

Eble oni povas ankaŭ aliĝi al la grupo "Esperantujo". https://telegramo.org/

Urho (Montri la profilon) 2018-januaro-05 15:07:49

Miaopinie, Tujtero (Twitter) estas tre bona loko por diskuti pri/in Esperanto; nun vi ja povas skribi 280 signojn, aldoni bildojn, sendi privatajn mesaĝojn ktp.

Vi povas sekvi diskutojn pere de kradvortoj (hastags), ekzemple
• #Esperanto (aŭ #esperanto)
• #UK2018
• #UK2019
   ktp.

Jen la ĉefa serĉopaĝo de Tujtero: https://twitter.com/search-home
kaj helpopaĝoj: https://help.twitter.com/en

P.S. — Tujtero (← tuj+Tero)

Siriam (Montri la profilon) 2018-februaro-04 16:02:28

thyrolf:Ĉar videble "lernu.net" ne plu ebligos la privatan interkomunikadon inter siaj partoprenantoj
Ĉu estas certe?

thyrolf (Montri la profilon) 2018-februaro-06 10:35:33

Nek estas certe, ke la mesaĝilo ne plu revenas, nek la malo.

Sed ĝi malaperis antaŭ unu aŭ du jaroj, do oni povas fali en pensadon, ĉu ne? Mi estas pesimisma.

Reen al la supro