Съобщения: 109
Език: Esperanto
Vinisus
- Съобщения: 20058
Vinisus (Покажи профила) 09 април 2018, 12:58:16
La korpa juneco estas nedaŭra. Ni ĝin uzas por gardi eternajn valorojn. La verdaj jaroj pasas rapide, tamen nia lernado daŭras dum la tuta ekzistado.
Ŝipo, maristaro, juneco, maro, haveno,
waruhetima
- Съобщения: 32
waruhetima (Покажи профила) 12 април 2018, 06:51:28
Juneco
dolĉa, amara, acida, arda, spica
Vinisus
- Съобщения: 20058
Vinisus (Покажи профила) 12 април 2018, 12:24:49
Ni tenu niajn mensojn ligitaj al la pozitiva luma ideo, kaj al la nobliga programo de kies konduto venos la intima bonfarto kaj ĝojo por vivi. En epoko de malsaĝeco, kiel la nuna, la malbono regas libere. Esperanto estas paca batalilo por mildigi malamon inter la homa besto kaj la besta homo. Ekzistas suno brilanta ene de ni; ĝi estas la ĉeesto de mistera forto, kiu povos fari nin bonaj aŭ malbonaj, tio depentas de ni.
menso, Intelekto, kreaĵo. kreitaĵo, kreso.
waruhetima
- Съобщения: 32
waruhetima (Покажи профила) 18 април 2018, 05:41:59
Via skribaĵo estas belega, sed unu punkton mi ne komprenas. "la homa besto kaj la besta homo" Ĉu vi bonvolas klarigi ĝin al mi?
kreso
delfeno, ŝarko, baleno, drako, serpanto
Vinisus
- Съобщения: 20058
Vinisus (Покажи профила) 18 април 2018, 13:00:40
La homa besto estas bonkora persono, ĉar malgraŭ ene de li aŭ ŝi ankoraŭ vivas sovaĝa sento, sed oni ne lasas tian sintenon regi. . Ne forgesu, ke homo kaj formiko apartenas al la animala regno.
Dum la besta homo ĉiam agas kruele kaj ne havas kompateman senton, ĉar li aŭ ŝi preferas nutri sian bestan flankon; ekz-e militema homo.
Uliso, Zeŭso, Afrodito, Venuso, Malabo.
waruhetima
- Съобщения: 32
waruhetima (Покажи профила) 23 април 2018, 05:22:17
Koran dankon pro la klarigo pri homa besto kaj besta homo

Malabo?
kruciĝejo, piedartiko, trotuaro, deklivo, ŝoseo
Vinisus
- Съобщения: 20058
Vinisus (Покажи профила) 23 април 2018, 12:38:14
Ĉu piedartiko?
Ĉagreno de la bovo.
Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel homo. (Nekonata aŭtoro)
Bovo. azeno, ŝafo, homo, aksiomo.
waruhetima
- Съобщения: 32
waruhetima (Покажи профила) 07 май 2018, 06:01:36
Estas malfacile kompreni poemojn.
Ĉu ĉi tiu poemo mokas homojn, kiuj ĉiam estas influata de vortoj de aliuloj?
arbaro, planto, verdigro, botaniko, vegetalo
Vinisus
- Съобщения: 20058
Vinisus (Покажи профила) 07 май 2018, 13:08:42
La poemo mokas homojn, kiuj opinias sin esti supera al aliuloj.
Mi pensis, ke vi ne plu volus respondi al mi, pro mia stulta sendaĵa, sed feliĉe, ke mia penso trompis min!
Sendube, la surtera vivo estas benata lernejo; sed se ni ne profitos el ĝi, por sufiĉe ellerni la lecionojn destinitajn al nia spirita altiĝo, do restas al ni eniri en la kurson de la homa vivado.
Lernejo, ellerno, leciono, kurso, lekanto.
waruhetima
- Съобщения: 32
waruhetima (Покажи профила) 10 май 2018, 07:02:16
Mi ĉiam renpondas malfrue tute pro mia afero.
Mi ciam ĝuas vian sendajxon

akreo, colo, futo, jardo, metoro