Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-15 20:43:09

externalImage.png

Elcerpis ci nivel' de fido

Elĉerpis ci nivel' de fido.
Pri kio plu parolos ni?
Spektaklo magia senlima
Da vortoj ne impresos min.

Mi ve pri ci tro forte dubas,
Kiel al mi ne fidis ci.
Komprenu, mi kun ci ne ludas.
Mensogis ofte ci al mi.

Ĵonglante per mia konfido,
Ci multfoj' ĵetis malsukces'.
Al mi nun vere mankas firmoj
Ekkredi cian sincerec'.

Al tiu ĉi dialog' sensenca tro
Al mi konsumi tempon van'.
Ekestu foj' almenaŭ sincera.
Vivi sen ver', havi forbar'.

Серёга (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 21:15:38

externalImage.png

Ni armisticu d' nefiniaj vetoj

Nu ni armisticu d' nefiniaj vetoj —
Tro misakuzinde al ni fari klam'.
Ekmalfermetinte la Pandoran keston,
Returni komplike sekvaĵojn ja jam.

Ni nur rememoru do kia ni estis.
Ĉio kiel komencis balade pri ni.
Sincere ni kune ja tempon aprezis
Kaj kredis per koroj — ne kiel hodiaŭ.

Devolvu malgrande ni tempon retroen.
Kaj sobre ni taksu niajn antecedent'.
De l' kest' da riproĉoj nur naŭzas kaj vomas —
Malsupren ruliĝas viv' al ubliet'.

Ni iras kiel etaj infanoj laŭ rondo.
Fiere ni provas pravigi nin mem.
Ni haltu ĉi ĉion ĉe unu aŭroro.
Kompreni, pardoni nur estu nia em'.

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-09 15:22:31

externalImage.png

Io renversis en mi

Io renversis
En mia intern',
Subite vekis,
Eliris ekster'.
Ŝanĝis mondo,
L' okulojn tranĉas
Frazoj ŝablonaj.
Mi volas trans
Limoj ĉi tiuj —
Strikte al mi.
Spacetojn mi vidas
En sentoj d' aliaj.
Mi vidas difektojn
En ĉiu animo —
La kaptil-sentoj...
"Pseŭdo-" iĝis —
La pseŭdosolecaj
Kaj pseŭdopravaj
Riproĉojn semas,
Anstataŭ laŭdo,
Starigas stampojn
Por ĉiu kiel unu,
Io ne estas jeno,
Nur lampa lumo.
Mi anhelas
En tiu polvo.
Mi likveskas
Por oni ne trovos.
Mi trans limoj
De stultaj restriktoj.
Afero timindas
Iĝi kantado d' birdoj,
Iĝi reflekto
En ies okuloj.
Estas por lezo
Vera teruro,
Vundas senkompate
Por ĉiu kiel unu.
Dolore, domaĝe
Fali sur fundon.
Por ni n'estas savo?
Sunlumaj ondoj
Donas momentojn —
Bonas respondo.

Серёга (Montri la profilon) 2019-novembro-23 17:45:55

externalImage.png

Mia spirado estas en versoj
Mia spirado estas en versoj

Mia spirad' estas en versoj,
Korbato en linioj trotaj,
Marĝenoj kun neklaraj notoj.
En folioj je kvadratetoj.

Mia spirad' estas en vortoj
Ke ne singarde disĵetiĝis.
Teni ja estis malfacile
Flugadon d' fantazi' fojfoje.

Mia spirad' estas en komoj
Kaj en aliaj interpunkcioj.
Ci ŝparu do spiradon mian,
Kiel ĉi tiun verson volvan.

Ci gardu en memoro ĝin,
Car donis ĝojon kaj suferon,
Ĉenilis bunte tagajn berojn.
Ci sciu, etendu mian spir'.

Mia spirad' estas en versoj
Naskitaj per inspira vento.
Ni kune ne timas turmentojn.
Vivo sen tio estas perverso.
Ni estas por ETERN' en vers'!...

Серёга (Montri la profilon) 2019-decembro-08 22:03:44

externalImage.png

Inka nokto

Al mi inka nokt' estas ĉefa kompan',
Fidel-amikino, precip-kunaŭtor'.
Mil mil' da linioj de ŝi senkompar'
Membrigis min en elektitan ja rond'.

Ŝi donis al mi ke por mi teni eblas,
Kaj mondo mistera nun malkovretitas.
Timigas neniom min nigra tenebro,
Ke super la ter' ĉiunokte reĝinas.

Admiras mi, laŭdas ŝin pro sincerec',
Pro ŝia lerteco, kaj pro silentem',
Pro tio ke ŝi estis apud mi eĉ
Sur mian anim' vundis plaga sigel',

Pro steloj plenigaj per tenera vent',
Pro el blanka lun' kontinuas helec',
Subite linioj irintaj al vers',
Pro tio ke nomas min homoj — poet'.

Por mi inka nokt' kiel not-asonanc'
Verŝiĝis laŭ mond' ĥore en ĝusta hor'.
Ŝi spektas desupre nin de granda alt'
Kaj vidas nin trae, kia kiu ĝis ost'.

Серёга (Montri la profilon) 2020-januaro-02 23:32:12

externalImage.png

Ĉu vi volas surprizon


Geprauloj, gefraŭloj,
Ĉu volas surpriz'?
Mi dancas bravure
Animan streptiz'.

Mi falos malsupren,
Ekdancos post "bis!",
Por vi - ho, la noblaj,
Ellasos laŭ biz'

Ĉiujn pensojn eksteren,
L' animon aversen,
Por vi, ke vi volas,
Vi diru bizonon.

Nek vorton malfermos,
Spektaĵon liveros,
Mi dum noktomezo
Meditojn liberos.

Kaj vi, asizanoj,
Ne sulku l' vizaĝojn.
Laŭ via padeto
Vi pluen promenu.

Ne gravas verdikto.
Mi paper-danc' diktas,
Vestante per rimo
Da vortoj irizaj.

Серёга (Montri la profilon) 2020-januaro-19 20:28:29

externalImage.png

Majo

Li portas ja sur si smeraldan palt'.
Parfumon ja preferas li printempan.
Transiris trans cent iam lia aĝ'.
Kiel ĉiam tamen vigle li malĝemas.

Li ŝatas tre odoron de kofe'
Kaj nigran teon kiam se tro pluvas.
Li povas krei kantojn do do-kle'.
Li iras, kantas tute en plezuro.

Aspektas la okuloj per ĉiel-lazur'.
Kaj ĉiam Suno kiel fidela satelito
Varmigas lin de glacia glazur',
Laŭ voj' kuniras laŭ alvoko laŭ inklino.

Vizitas li dum nokt' centojn da urb',
Lasinte spuron sian en ĉiu kverstrato,
Donacas siajn amon kaj indulg'
Al ĉiu, kiun renkontos promenade.

Farante sankte merititan ja ritar',
Li portas donojn pentrajn pleje helajn.
Se eble iu eĉ ne ĝojas ve al Maj',
Sed li alvenas. Estas tempo por fabeloj.

Серёга (Montri la profilon) 2020-januaro-22 21:23:17

externalImage.png

La nekonjektebla renkonto

Dum infaneco mi tre ŝatis legi, do al mi ofte aĉetadis diversajn librojn kaj magazinojn. Unu tia magazino en mia granda libra kolekto fariĝis unu populara dum mia infaneco magazino "Miŝa" (Mikaelĉjo).

Ĉiu nova aperigo estis por mi je malgranda festo! Mi atendis ĝin kun netoleremeco, kaj kun granda ĝuo sinkis en kolorajn paĝojn, eĉ ne suspektante ke tiu ĉi magazino influos tutan mian vivon, okazante ian saltovegon de mia disvolviĝo.

Unu el interesaj partoj de ĉi tiu magazino estis la rubriko "Saluton, nekonata amiko". Tien skribis knaboj kaj knabinoj de diversaj aĝoj, dezirante vastigi rondon de sia komunikiĝo. Unu el tiu komunikema knabinoj okazis mi. Mi estis 9 jaroj aĝa, kiam mi skribis mian unuan kurtan leteron, invitante geknabojn el malegalaj urboj al konatiĝo kaj komencis antendi…

Tiam mi, sendube, eĉ ne povis bildigi al mi, kia kvanto da geknaboj el tuta lando rimarkos kaj eĥos mian, distingiĝan per nenio el la aliaj, anoncon.

Blankaneĝoj kovertoj ekflugis per rismoj, portante kun si absolute diversajn historietojn, foj-foje tre simila kaj tute nesimila unu al la alia. Malegalaj urboj, diversaj nomoj, amaso da humoro, da koloraj kaj blanknigraj fotografiaĵoj, da helaj poŝtkartoj kaj ilustritaĵoj

Plu da novaj kia novaj knaboj kaj knabinoj skribis al mi dum daŭraj jaroj, evidente ie subite puŝiĝi kun la malnova eldono de tiu ĉi magazino.

Mi — malgranda knabino, ne havis simple fortojn por respondi la tutan korespondadon, kaj parto da leterojn mi disdonis al geamikoj, gesamklasanoj, gekonatoj...

Unu el tiaj leteroj trafis al mia pli aĝa fratino. La letero apartenis al mano de knabo. Lin oni nomis Denizo. Tiam li bedaŭrinde konvenis al mi nek per aĝo, nek per interesoj. Kaj anstataŭ mi al li ekskribis la fratino. Tiel inter ili ekligiĝis korespondado.

Tempo iris, ni kreskadis kaj ŝanĝadis… Ŝanĝadis interesoj kaj diversaj vivaj eventoj portadis siajn korektojn. Poiome interrilato per leteroj fordegelis ĝis nulo. Tiuj homoj, kun kiuj mi de tempo al tempo interskirbadis iom longe, perdiĝis kaj parte forgesiĝis. En nia mondo venis Interreto, kapablas sen longaj, kaj iufoje tiom agrablaj tagoj da atendo, ĝisportadi ideon al konversacianto. Ĉi-kune la tutmonda reto donacis retrovivecon (re-trov-iv-ec-o-n) de iam perditaj adresatoj… Jen tiel, en tiu ĉi senlima cifereca abismo niaj padetoj kvazaŭ hazarde denove intersekcis kun Denizo.

Kaj poste mi konatiĝis kun Anna — samklasanino de Denizo. Nun la aĝa diferenco, ŝajninta grandega dum infaneco, plene ne sentiĝas. La komunikiĝo fariĝadis tre facila kaj senceremonia. Estis malŝparita centoj, eĉ eble milojn da literoj, kreantaj plezuran amikan atmosferon.

Ĝeneraldire, ĉiu nova homo, aperanta en nia vivo, enportadas en ĝin ion neordinaran. Ion unikan. Nemalofte ni tion ne remarkas. Kaj ofte subtaksas sian propran deponaĵon en ies ajn vivon, sed ĝi estas ĉiam, eĉ tiam tio ĉi estas nur efemeran konatiĝo.

Kun Anna, multinfana panjo — rara fenomeno estas en niaj tagoj, ni iom mirinde okazis simila por multo. Nia parolkontakto ŝpiniĝis per si mem. Mesaĝojn iĝadis plu pli longa, transformiĝante en grandaj, densaj, emociaj, plenaj da malkaŝeco kaj lumo leteroj. Ni simple skribis unu al la alia, dividante ĝojojn kaj plagetojn, eĉ ne projektante je tiu momento ke al ni okazos renkonto…

9 julio. Frua mateno. Jekaterinburg (la urbo). Sur platformo de stacidomo nin renkontas Denizo kaj Anna kun ŝia edzo Sergej. Ili ne dormas dum tuta nokto. Ili dum pli ol du horoj atingis per aŭtomobiloj el najbara urbo, ekskluzive por tio, ke renkonti nin, por intervidiĝi, por ne mankigi subitan eblecon paroladi unu al la alia en realo!

Al mi oni ofte diras, ke amikeco ne ekzistas, ke homoj mallernis fari agojn, ke la mondon manuzis profito, ke kredi homojn estas malsaĝe. Verŝajne. Sed mia realeco en kiu fojo pruvas inverson. Ĝi faras malgrandajn miraklojn! Ĝi sendas al mi jen tian animan kaj spirite riĉan homojn, kiuj kapablas fari grandan vojon por homo, kiu laŭ granda kalkulo estas por ili neniu.

Сerte, amiko laŭ intermesaĝado – tio estas ja ne
tiom malgranda, nur nemalofte ne ciu amiko, loĝante en najbara kordo, trovas en sia "densa" horaro horon-la-alian, kaŭze de viziti sian malnovan, bonan konaton. Ĝuste tial tiaj momentoj, tiaj agoj, tiaj homoj estas tre valoraj kaj karaj.

Honeste mi konfesas, ke anonci al Anna pri nia trajnhalto en Jekaterinburg, mi ne tro esperis la renkonton, mi dubas… ne ilin, sed sukcesan koincidon de tutaj cirkonstancoj. Sed ĉio interligis! Per tio estis pli mira kaj pli gaja ĉi tiu renkonto!

Ni fotografiĝis por bona memoro, dissidiĝis en aŭtomobilojn kaj ekveturis al ekskurso laŭ la malrapide vekiĝa urbo. Laŭ la urbo, kiu donacis grandan nombron da admiraj emocioj kaj miraj neatenditaĵoj, sed la plej ĉefa — donacis eblecon por vica renkonto kun bonaj homoj.

Neniam oni ne povas ekzakte prognozi, kien cin enkondukus cia sekva paŝo, kaj per kio mirigus vica kruciĝejo de viva vojo. Mi ne povis al mi eĉ imagi, ke tiu mia infana anonco en la magazino, kvazaŭ eksvingo de flugiloj de papilio, kreos saman aŭtentikan uraganon da afablaj emocioj poste de tia granda periodo de tempo! En ĉi tiu tuto vidiĝis ia aparta ideo de Mondaranĝo, deziranta demonstri al mi, ke en mondo estas nenio aleatora kaj preterfluga. Kaj farante sian vican agon, ni konstante devas pensi pri konsekvenco, kompreni kaj preni sagacecon de Ekzistado. Kaj plu ni nepre devas tute tempe movi antaŭen, ĉar nur tio malkovras novajn limojn kaj donacis eblecon por tiaj neatenditaj-nedivenitaj, sed tre signifaj renkontoj.

Julianna Ko, el la libro "Revo +"

Серёга (Montri la profilon) 2020-februaro-04 22:20:31

externalImage.png

Mi al neniu diros

Al neniu diros kiom dum nokt'
Mi ploras, ofte en kontempl',
Sed mi neniam el anim'
Forlasos forgesitan templ'.

Kaj ne demonstros iam mi
Ofendojn miajn kaj dolor'.
Flarante, nur tremos iom mi,
Floronte sen senbezonaj vort'.

Kiam nove tuŝos min malĝoj',
Mi kaŝos tion de popol'.
Malsimple estos, ho, do bone!
Ĉar bone vi havas vian etos'.

Vi havas multe da ofend',
Dolor', afliktoj kaj vantec'…
Animon kaŝas mi d' rigardoj,
Ĝi havas ja maltro malplen'.

Plenplena ĝi per ĉio longe.
Vi kredu ke mi ŝparas ĝin.
Mi ploras rare. Sentoj plene
Ke ofte dampas mi por vi.

Серёга (Montri la profilon) 2020-februaro-25 21:48:21

externalImage.png

Mi volas antaŭ ci ekskuzi

Mi volas antaŭ ci ekskuzi tion,
Ke mi kondutis kiel stultulino.
Riproĉos ci: "En serĉi ĉiam princon,
Naturo de virino riveliĝas".

Situas faro certe en ne tio,
Ke amo estis ĉiam sub malpermeso.
Kvankam ci nomis min kiel princino,
Sed venis, malvualis ci kurtenon.

Kaj montris ci al mi aliajn forojn,
Por ĉiam erodante animajn limojn.
Nur simple mi de infaneco konis:
"Princino estu, tiam trovos princon."

Sed tamen mi ve tute estis simpla,
De infaneco belajn robojn ne surportis.
Ja krono estas tute ne praktika.
Mi ien ĵetis ĝin, forgesis poste...

Pri etiketo legis mi nur librojn.
Mi volis esti knabo infanece.
Kio en menso, tion mi menciis,
Intencis per memfido kaj intenso.

Falbaloj malsaĝegaj, stultaj ruŝoj
Iritis min, sincere mi depuŝis.
Laŭ mia animo, ke de polmo per pankrusto
Mi nutras hundojn, kiam ili preterkuras.

Ili, mi scias, certe min ne trompos,
Sed homoj... ili simple homoj estas.
Ili fojfoje vundas mian koron,
Sed diras: amas, taksas kaj protektas.

Jen tial mi kondutis stultuline.
Mi timis je la vortoj ciaj kredi.
Ili pli dolĉe provis sin konfiti,
Sed timis amarecon mi per perdoj.

Sed mi al ci neniam diris
Pri tiu ĉi tre gravaj blankaj paĝoj
Ornamiĝantaj per tre rare rara stilo
Per mia animo, princon elektanta.

Mi volas antaŭ ci ekskuzi tion,
Ke vualadis de ci tro skrupule
Mi amon mian, donis ci ĝin naski,
Sed la fabelo ne faldiĝis ve finale.

Reen al la supro