Al la enhavo

La fama rusa poetino kaj pentristino Julianna Ko

de Серёга, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 127

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2020-marto-14 10:52:42

externalImage.png

Feliĉo envenos

Mi laŭ mirakliko kredinda
Renkonton subitan atendas.
Kiam paŝojn sekundoj lantigos -
Feliĉo stadie envenos.

Transsaltos ĝi hurdon sentime.
Kaj kiel gasto tiel atendata,
Li en blanka frako en vivo
Envagos ekstravagance.

Okupos li nur lokon centran,
Atenton do okulkroĉante.
Atendas fidele-sincere
Kaj kredas mi: ĉio nehazarda.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 18:26:26

Ĉu ŝi verkas en Esperanto aŭ estas traduko via? belega!

Серёга (Montri la profilon) 2020-marto-16 16:26:38

Ŝi verkas nur ruslingve. Mi proponis al ŝi kelkefoje lerni iomete Esperanton sed ŝi ankoraŭ ne volas.. Ŝi pli frue lernis la angla sed diras ke antaŭlonge. Mi provas traduki sed la rezulto estas tre pli malbona ol la originalo, tamen al mi tre plaĉas ke mi ne povas sukcesi "pli bona" komreneble okulumo.gifridulo.gif .

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-16 17:18:58

Ĉu vi provis esperantistigi "famulinon"? Nu, brave! 👏👏👏

Серёга (Montri la profilon) 2020-marto-17 18:38:23

Dankon, Zam-ideano, pro viaj bonaj vortoj!

Серёга (Montri la profilon) 2020-marto-23 15:46:44

externalImage.png

Ŝi rakontas mem en YouTube

Сi — tio estas por tuj kaj por ĉiam
+
Ci — tio estas por tuj kaj por ĉiam,
Kiel stranga viruso trafis en sang'.
Ci — en ĉiel estas Stel' brile gvida,
Kredo, Espero, Kognado kaj Am'.
+
Ci — infinit' estas da belaj vort',
Senkonsolec' da sennecesaj pens',
Ci — kiel bazo da miaj baz'…
Tiu ideo, kiu skuas la mens'.
+
Per antinomio da diversaj sent'
Mi superplenas en tiu ĉi hor'…
Sendube por inspir' da miaj art'
Cia okula bril' servas de kor'.
+
En rondodanc' da frenezaj tag',
Sur map' per linioj da renkont'
Ci, per reflektoj da miaj ide',
Faros bunta senkoloran mond'.
+
Ci, kvazaŭ kiel kaputaj vitral'
Kuŝiĝos ĉe l' kruroj per splitoj da vitr'!..
Nur al mi diru: Kiu estas por mi
— mia Tentanto, ĉefa mia Dio?

Серёга (Montri la profilon) 2020-marto-29 20:34:35

externalImage.png

Aldoni guton da kvieto

Aldoni guton da kviet'
En son-ĥaoson.
Farbi laŭ luna akvarel'
Ja monotonon.

Eltrovi fontojn da malbon',
Rojojn da dubo -
Sekigi sen bedaŭro for
Ilin ĝis fundo.

Reskribi dum nur unu hor'
Miajn esperojn,
Por hela lum' de mia kor'
Plue ne ĉesus…

Foliumi miajn revojn post
Strek' de principoj.
Forŝiri for ofendojn do…
Ni estos kvitaj.

Серёга (Montri la profilon) 2020-aprilo-12 21:07:05

externalImage.png

La amikino

Ne ploru kara amikin',
Per larmoj ne ŝprucigus plagon.
Mi scias ke superos ci
Fragmenton da kelkaj fiaskoj!

Al ci al helpo venos mi,
(belvestos per kermesa robo).
Ĉagrenon, triston, plag', aflikt'
En miaj brakoj mi strangolos!

Diros — Ci ne mallevu l' naz'!
Malingu l' rideton el arkivo —
Ĉi jenan, kiam lekis cin
Filiĉa cia ja hundido.

Surmetu ci pligajan vest',
Ci stopu cin nur por momento,
Spegulen spektu cian aspekt' —
Donacu ci rigardon belan…

Ci ne propagu salan lag'.
Ni havas nun alajn planojn:
Ni agos en fuĝ' kaj eskap'!
Ni povas ĉion! En ĉiajn landojn!

Malŝlosu ci malnovan ŝrank',
Mi havas tie miajn homojn…
Mia Dio! Jen kermesa skarp'!..
Komplezu — luas mi, redonos…

Mi distris min. Ekskuz'-ekskuz'…
Avanen! laŭ padeto luna…
Laŭ voj' kuniĝos do sukces'!..
Ĉu aŭdas ci gitaron ludan?

Al tiu son' ne iros ni,
Kvankam sen falso ĝi muzikas…
Promenas nun duope ni,
Ne serĉas en vortoj insidon!

Ĉar kio mankas por filiĉ'?
Jen spektu lumon de lanternoj,
Diradu, flirtas papili' —
Ci ne silentu inter ternoj …

Jen ĉokolado, jen banan',
Jen nuboj da sukera vato,
Jen staras mola pluŝa kanap',
Estas bombonoj mentaj are.

Meringoj, libroj, varma plejd' —
Mi prenis ĉion ĉi en fasko.
Estas pri fortoj mia pled' —
Jen eliksiro kontraŭ plagoj!

Ĉu volas: neĝus super ni?
Ĉu volas ĉielark', poneon?
Kaj vento-flugo-te-maŝin'?..
Neona miraĝ' el aleo.

Ci ne sopiru pro la plag'.
Memoras mi ke nemodeste
Ja fanfaroni, sed sur l' plac'
Mi mondon el manplat' elmetis!..

Sed mi ne fanfaronas nun,
Interparolas simple mi amuze —
En ali-mondon enirtru'.
Demando: diru, mi rezultas?

Demando plu: ĉi tiun skarp'
Ĉu volus ci al mi prezenti?
Ja estas kia vastega ŝrank'!..
Ĉu ci malrare ĝin frekventas?

Tie tia varmo kaj komfort',
Pleks' de diversaj universoj.
Kaj al ni prifortunis pri —
Ni havas fantazion, verkojn!

Kaj ĉiun novan angulet'
Novmaniere povas beligi —
Fontano, granda flor', kafej',
Oĥ! Diboĉetis mi… do ĝisas.

Nu kiel fartas? Plu ridet'!
Pri ĉio sukcesis — ni multiplikos.
Vizitos cin mi je maten'.
Cia apartamento havas lokojn.

Estas komod' kvazaŭ insul',
Jen sublitujo, plafontero,
Postspegullanda jen angul' —
Ĝi silos ja glamurajn monstrojn.

Do mallongdire, venos mi.
Ci nur ne ploru amikino!
Eble mi trovos stel' kun bril'!
Aŭ prenos mi kun mi amikon.

Ne kontraŭ ĉu? Adiaŭ! Ĝis-ĝis!..
Mateno nun ĵus tuŝis sprosojn.
Kantadu ventoj al ci pri:
Ne solas ci ĉe fenestraj ŝprosoj!

Серёга (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 21:42:52

externalImage.png

Al ci mi konfidencas verse

Al ci mi konfidencas verse,
Kutime vorte kunmetaĵe.
Al mi ĝis nun ja nekredeble
Tuŝi alie cin krom frazoj!

En cin eniĝas mi per sono.
Kaj ci respondos al mi same,
Per koro eĥos ci persone,
Motivojn por feliĉo pramos.

Konfuziĝeme iom kuros
Laŭ haŭto ili per formikoj.
Animo per steloj dislumos,
Ekkantos kiel bela birdo.

Ni flugos tien kie steloj
Gardas de ni siajn sekretojn.
Ja serioze konfidenci
Per versoj estas poeteco.

Серёга (Montri la profilon) 2020-majo-09 18:33:30

externalImage.png

Al la briliantaj

Ci estas el l' virinoj,
Kiuj etendos manon,
Kaj - "Kiel fartas tie?"
Anime pridemandos.
Vivas ci en faroj,
Ne kredas do enuon,
Ĉar volas semi lumon, -
Mensogon ekstermante.

Ci naĝas antaŭen -
Spite al flu-direkto.
Per koro fidelas
Laŭ cia fido rekte.
Ja fari kore solas
Pri senco plej karese -
Opinio d' popolo
Pri vero pli difektas.

Eĉ ĉiu cin kondamnus -
Ci ne konfidu damnon.
Kuraĝe agu daŭri
Ci bravan flugetadon.
Ne permesu al fremdoj
Koti ĝis rubejo.
Atingu altecon
Kun revaj vanesoj.

Ci estas el l' virinoj,
Kiuj inter fulgo
Por suĝeto mira
Elserĉos spuron.
Ci trovos vortojn
Nefalsajn, necesajn,
Por esenco sukon
De konsilo pura.

Gardu ci en ci
Unikecon ĉi.
Estu ci mem ci
Malgraŭ k' opini'.
Ekvarmigu tiun,
Kiu bezonas lumon,
ja dum horo puna
Donu manon kunan.

Estas el l' virinoj -
Estu plu ci tia,
Kaj ne ŝanĝu tiun
Ĉi talenton vante.
Kvankam de la vortoj
Ke rivere bolas
Gardu cian animan
Firman brilianton.

Reen al la supro