Al la enhavo

Dum aŭ en iu tempo?

de Metsis, 2018-septembro-21

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-21 06:49:25

Kiam uzi "dum" kaj kiam "en" kun tempoesprimoj? Kiam oni uzas "io okazis dum A" kaj kiam "io okazis en B"? Aŭ ĉu ambaŭ ĉiam taŭgas?

Ekzemploj
Multaj homoj en Filipinoj perdis sian hejmon dum la tajfuna sezono.
Multaj homoj en Filipinoj perdis sian hejmon en la dua mondmilito.

sudanglo (Montri la profilon) 2018-septembro-21 12:35:56

Sen tro pensi pri la afero, mi dirus dum estas pli ampleksa (daŭreca) ol en, kiu nur signifas (tempe) inter (ene de) la limoj de la tempo-esprimo.

Notu ke estas pli nature diri dum la tuta nokto ol en la tuta nokto.

Komparu ni vojaĝis en Julio kaj ni vojagis dum Julio. Ĉu ne la lasta kreas la impreson ke la vojaĝoj okupis pli de la monato - eble daŭris la tutan monaton?

Cetere, mi notas, ke kontraste kun la dua mondmilito, kiu havis sufiĉe difinitan komencon kaj finon, la tafuna sezono estas pli svaga periodo.

Reen al la supro