Al la enhavo

Cimoj, eraroj kaj plibonigindaĵoj de la nova lernu!

de Jev, 2006-julio-30

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 21:07:26

wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.

wulfgang:Plie, la logeto ne elmontriĝas.
Kiu logeto?

wulfgang (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 21:13:42

Jev:
wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.
Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.

Jev:Kiu logeto?
La logeto de vikio.
Rigardu:
http://www.lernu.net/grafikajhoj/logeto.jpg
Bonvenon al la vikio de lernu!

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 22:50:32

wulfgang:Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.
Kial malbonas iksoj? Ĉie en la paĝaro ni uzas iksojn.

wulfgang:La logeto de vikio.
Mi ĵus riparis tion. Dankon!

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 22:52:10

wulfgang:La Studplano: Ĝi ne ĉiam montras finita lecionoj, ekzemple "Ana Pana" kaj lecionoj de vorttrajnado estas ne verda, kvankam mi finis ilin.
Eble estis forviŝitaj la kuketoj de via foliumilo aŭ eble okazis iu alia problemo. Mi esploros tion iam. Ni planas baldaŭ plibonigi la studplanon, por ke ĝi funkciu pli bone.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 22:53:51

el_edu:Mi kredas ke mi rimarkis cimon ĉe la kurso "Ana Renkontas": Kiam mi sendas la dialogekzerco, la lingvohelpanto ricevas nur la komenton tekston, la dialogo teksto alvenas malplene.
Grandan dankon, vi rimarkis sufiĉe gravan cimon. Mi riparis ĝin.

Elzbieta (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 05:14:08

Kiel ŝanĝi foton?
Mi volus ŝanĝi foton sed mi ne povas.

toni692 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 10:00:37

wulfgang:
Jev:
wulfgang:http://vikio.lernu.net/ĈefaPaĝo
ne kompensas ĉ ktp kun la konformaj signoj (ne nur en la adreso, sed ankaŭ ne en la teksto!)
La vikio ne subtenas unikodon.
Tiam, mi petas, estus pli bone uzi "h" anstataŭ x.

ankau mi preferas la "h" formon, kiun mem Dr.Z. proponis. La "x" ne apartenas al la esperanta aboco.

Jev:Kiu logeto?
La logeto de vikio.
Rigardu:
http://www.lernu.net/grafikajhoj/logeto.jpg
Bonvenon al la vikio de lernu!

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 11:54:24

toni692:ankau mi preferas la "h" formon, kiun mem Dr.Z. proponis. La "x" ne apartenas al la esperanta aboco.
La sistemo komprenas nur iksojn kaj ŝanĝi tion al "h"-metodo ni ne planas.

Jev (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 11:56:46

Elzbieta:Kiel ŝanĝi foton?
Mi volus ŝanĝi foton sed mi ne povas.
Ne necesas en du lokoj skribi la saman demandon. rideto.gif Mi respondis al vi en alia temo. Mi esperas, ke miaj konsiloj helpos al vi.

el_edu (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 15:35:44

Jev:Grandan dankon, vi rimarkis sufiĉe gravan cimon. Mi riparis ĝin.
Bonege! Dankon al vi, Jev.

Reen al la supro