Al la enhavo

Lingvokreantoj

de Ergazomai, 2008-junio-18

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-18 08:31:54

Saluton,

krom Esperanto, mi tre ŝatas krei novajn lingvojn por elprovi la manieroj en kiuj la homoj komunikas, kaj por havi la orgojlon esti kreinta ilin.
Mi pensis esti frenezulo, sed sur Wikipedia mi malkovris, ke ekzistas PROJEKTO: ARTEFARITAJ LINGVOJ en kiu mi eksciis, ke multaj homoj pasigis, kaj pasigas, la vivon kreante siajn lingvojn. Sur la sito LangMaker mi eksciis ankaŭ ke la lingvokreantoj estas multenombraj.
Ĉu, inter la Lernuanoj, estas iu, kiu, kiel mi, kreas siajn lingvojn? Kaj, inter la aliaj, kion vi pensas pri la kreado de artefaritaj lingvoj?

Mi atendas respondojn senpacience!!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-19 08:54:14

Saluton,

Iu parolante Eon ne povus diri ke kreinta lingvo estas stultaĵo. Do mi pensas ke vi bone faras, simple ĉar permesas vin lerni multe multe pri la lingvojn ĝenerale.

Sed vi ne enmetis sufiĉe da detalojn pri via lingvo en via mesaĝo. Ĉu internacia flanka lingvo(IAL: international aŭiliary language) tia Eo, Ido, Lojban... aŭ fikcia tia Quenya, Klingon, Newspeak, Goa'uld, Syldava,...?

ĉu natura (tre simila ol naturaj lingvoj: Interlingva, Novial, ...), semantika (Eo, Ido,...), logika (Lojban, Ceqli,...)?

ĉu basita sur unu lingvo (latino sen felksiono, Basic english,...), aŭ pli?

kun malferma vortaro (Eo) aŭ ferma vortaro (Toki pona, Earth minimal, Microlang,...)?

Ĉu facile prononcebla? ĉu facila gramatiko? ktp? Bonvolu diri plu, mi volas scii okulumo.gif

Vidu tiu retpaĝo: kiu nombris pli ol 3000 artfaritajn lingvojn! Do ne zorgu, vi ne estas frenezulo (aŭ sama freneza ol tiun lingvkreintulojn).
http://janko.gorenc.googlepages.com/home

ĝis,

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-19 13:43:16

Dankon, sed mi ne volis paroli pri mia propra lingvo, sed nur ekkoni aliajn lingvokreantojn.

Ĉiel, nuntempe mi estas kreanta logika lingvo. Mi prenis l'ideon el Lojban kaj el Kotava, sed ankaŭ el Tokipono (por la malgranda vortaro, ekz. en mia lingvo: pluvo = akvo + ĉielo).

Dankon pro la retadreso!

(Al la lingvokreantoj): se vi enmetis "mi kreas lingvojn" en la enketo supere, bonvolu informigi min pri viaj kreaĵoj! sal.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-19 16:03:22

Ergazomai:

(Al la lingvokreantoj): se vi enmetis "mi kreas lingvojn" en la enketo supere, bonvolu informigi min pri viaj kreaĵoj! sal.gif
Eble, oni povas diri ke mi kreas artfaritan lingvon. Mi almanaŭ provas... (mi laboras maldiligente).

Fakte mi kreas tiu lingvo ĉefe por meti sur papero miajn ideojn, ĉar mi pensas ĉiam pri ĝi. Skribi ideoj estas maniero elpreni ĝin el la cerbo okulumo.gif

Mi provas konstrui facile prononceblajn vortojn (pli malpli tiel la toki pona). Por tiu celo, mi uzas datumbazon pri sono el ĉiuj lingvo el la mondo, por provi ke ĉiuj popoloj povas prononcii ĝin senprobleme.

Tiujn vortojn mi konstruas uzante datumbazon de vortaroj. Mi provas trovi la plej oftaj trovitaj leteroj por ĉiu ideojn, kaj miksi ĝin en fina vortojn. La vortaro estos ferma kaj havos fine pli malpli 100 radikojn. Dank'al sistemo ke mi imagis kun vokaloj, tiu vortaroj havos fakte pli da ideojn ol la TPa vortaro, kiu havas 112 vortojn.

Mi havas aliajn ideojn, sed mi devas labori plu.

Trilernisto (Montri la profilon) 2008-junio-19 18:56:53

Mi kreis lingvon por studi kiel funkcias lingvoj ke uzas unu silabo por ideo (fakte neniu lingvo natura) sen uzi tonojn. Ĝi havas pli ol 30 konsonantojn kaj 12 vokalojn. Ĝi estas eksperimento kaj bezonas simpliĝi se iu volas paroli ĝin.

Andybolg (Montri la profilon) 2008-junio-29 21:47:34

Kiam mi estis infano, mi kaj du amikoj provis krei propran lingvon. Ni kreis alfabeton por tiu lingvo, sed ĉar ni mankis sufiĉan scion pri gramatiko, ni cedis la projekton.
Iam mi eble denove provos krei lingvon, sed intertempe tio estas tro granda, komplika kaj temporaba tasko por mi.

diogotux (Montri la profilon) 2008-junio-30 19:17:46

Simile al kreado de lingvoj, la kreado de alfabetoj estas tre interesa. Mi kaj miaj du gefratoj provis krei alfabeton novan por la portugala lingvo. Mia fratino sukcesis pli, sed neniu el ni nun memoras la alfabetojn. Mi notis ie ke estas ebla skribi en Esperanto per japanaj literoj. Ĉu tio pravas? Ŝajnas interese.

Andybolg (Montri la profilon) 2008-junio-30 21:25:53

Tio ne eblas, ĉar la japana skribsistemo estas bazita sur silaboj.
Bv. vidu: http://www.learn-japanese.info/hiragana.html
kaj: http://www.learn-japanese.info/katakana.html
Hiragana estas por japanaj vortoj, kaj katakana estas por fremdvortoj.

La japana lingvo havas ankaŭ trian skribsistemon nomitan kanji. Tio sistemo estas kiel la ĉina: unu litero reprezentas unu (aŭ pli?) vorto(j)n.

mtlk01 (Montri la profilon) 2008-junio-30 21:34:15

Saluton al ĉiuj!! sal.gif

Krei lingvojn estas tre interese, sed se ĉiuj homoj kreas propro lingvo, ne plu estas rimedo per facili komuniko inter homoj! Imagu ses miliardojn lingvojn, kaj ĉiu nur parlus sian lingvon! Jes, nature, Esperanto estis tre bona iniciativo, sed se ĉiu farus simile al Zamenhof... Estus vera Babelo! senkulpa.gif

Ĝis revido!

PS : Per respondi al jan aleksan, mi persone pensas ke Newspeak de Orvelo estis enspirita de Eo ^^ (multaj sencoj en malmultaj sub-vortoj)

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-julio-01 13:41:24

diogotŭ:Simile al kreado de lingvoj, la kreado de alfabetoj estas tre interesa. Mi kaj miaj du gefratoj provis krei alfabeton novan por la portugala lingvo. Mia fratino sukcesis pli, sed neniu el ni nun memoras la alfabetojn. Mi notis ie ke estas ebla skribi en Esperanto per japanaj literoj. Ĉu tio pravas? Ŝajnas interese.
tiu retpaĝo interesus vin: http://www.omniglot.com/

mtlk01:
PS : Per respondi al jan aleksan, mi persone pensas ke Newspeak de Orvelo estis enspirita de Eo ^^ (multaj sencoj en malmultaj sub-vortoj)
Tio eblas. Sed malsama celo okulumo.gif

Reen al la supro