Al la enhavo

Al kio la rilativa pronomo rilatas?

de Metsis, 2019-majo-28

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-31 16:03:09

Komparu rusajn tradukojn:
Я посетил дворец королевы Англии, который называется Виндзорский Замок.
Я посетил дворец королевы Англии, которую зовут Елизавета II
Я посетил дворец королевы Англии, которая является частью Объединенного Королевства.
Por distigi helpas nur tio, ke дворец havas viran genron, sed ambaŭ королева kaj Англия havas inan genron.

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-31 16:45:09

Hazarde en la germana, Palast estas vira, Königin estas virina kaj England estas neŭtra, kaj tial oni povas distingi la tri propoziciojn. Tamen tio tute ne helpas en Esperanto.

Ich besuchte den Palast der Königin von England, der Windsor Castle heißt.
Ich besuchte den Palast der Königin von England, die Elisabeth II heißt.
Ich besuchte den Palast der Königin von England, das (ein) Teil des Vereinigten Königreichs ist.

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-09 20:14:59

En ĉefa (unua) propozicio “la hundon” estas objekto, “de Eva” estas ĝia (de “la hundo”) komplemento, do “kies” devas koncerni “la hundo”-n, alie logiko de la propozicio estus stranga.
Se en la propozicio Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa la vorto “aĉa” estus koncernata la vorton “Eva”, tiu propozicio devus esti formulita alie, ekz. Mi vidis la hundon de aĉe vivinta Eva (aŭ … de Eva kiu havis aĉan vivon).

Krom tio se iu volas esprimi sin neprecize, malklare (aŭ ne kapablas fari tiel) ne helpas eĉ plej bonaj reguloj de lingvo, sed se iu volas esprimi sin precize, Esperanto (kaj viaj lingvoj, mi supozas) estas sufiĉe utila. Oni povas fari tion pere de RIPETO.

Ni rigardu:

Libro estas objekto farita el papero, kiun homoj legas.
Libro estas objekto farita el papero kiun, la libron, homoj legas.
Libro estas objekto farita el papero kiun, la paperon, homoj legas.


Tiun modon uzas oficistoj, juristoj, ktp. por eviti dusencaĵon. Mi supozas ke en viaj lingvoj ankaŭ ekzistas tiu modo.
Se iu lingvo havas genro, tiam la ripeto estas pli rare uzata.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-10 08:47:26

Stefko

Lasu min kontroli, ĉu mi korekte komprenis. Ĉu vi insistas, ke la frazoj

      Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa.
      Mi vidis la hundon de Eva, kiu havis aĉan vivon.

havas diferencon, ke "kies" montras hundon kaj "kiu" Evaon? Supozu estus tiel. Kiom da Esperantistoj komprenas tiun diferencon?

En mia denaska ligvo oni uzas atributojn:
  • Libro estas papera objekto (adjektiva atributo)
  • Fratoj Kauppinen [familia nomo] fondis… (substantiva atributo)
  • Eva-es hundo… (genetiva atributo)
La regulo estas, ke la rilativaj pronomoj ĉiam rilatas al la absolute plej antaŭa vorto aŭ vortoparo (atributo + ĉefvorto). Sed vi pravas, ke ĉi tio ne solvas ĉiujn problemojn de rilatoj, ekz.

Mi vidis Eva-es hundo, kies vivo estas aĉa. (la hundo havas aĉan vivon)
Libro estas papera objekto, kiun homoj legas. (homoj legas objekton)

Tiam oni devas ripeti, kiel vi diris

Libro estas papera objekto, kaj homoj legas ilin.

Notu, ke "ilin" ne povas montri objekton, ĉar "objekto" estas en singularo kaj "ilin" en pluralo (la regulo de la nombra harmonio).

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-10 10:45:34

Metsis:Stefko

Lasu min kontroli, ĉu mi korekte komprenis. Ĉu vi insistas, ke la frazoj

      Mi vidis la hundon de Eva, kies vivo estis aĉa.
      Mi vidis la hundon de Eva, kiu havis aĉan vivon.

havas diferencon, ke "kies" montras hundon kaj "kiu" Evaon? Supozu estus tiel. Kiom da Esperantistoj komprenas tiun diferencon?
En mia fragmento de frazo en krampoj (post "...") estas eraro - lasu ĝin!
Ne, tiuj frazoj ne diferencas.
En la pola "kiu", "kies", "hundo" kaj "Eva" havas genrojn, do oni povas facile adapti ilin. Sed se oni ne povus diferencigi (pro la sama genro kaj nombro) oni povas uzi la ripeto kiel supre mi skribis.

Reen al la supro