Al la enhavo

Adverbo kiel subjekto de esti en “La teorio Nakamura” 7-5

de jgomo3, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

jgomo3 (Montri la profilon) 2019-septembro-29 01:29:36

Saluton!

Mi lernas la esperanta lingvo.

En “La teorio Nakamura” 7-5, estas la frazo:

“La ŝranko en la ĉambro estas tre brua. Ĝi laŭte bruas. Mi ne aŭdas vin, ĉar estas brue en la malgranda ĉambro.”

Kial ĝi estas “ĉar estas brue ...” ol “ĉar estas bruo ...”? sed ĉio aliaj ekzemplo kun la verbo “esti” estas kun adjektivo aŭ afero, nek kun adverbo.

https://lernu.net/kurso/nakamura/7/5

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-29 10:14:36

Bonvolu kompari kun jenaj frazoj:

Estis interese legi vian mesaĝon.
Estas interese, ke…
Estas bone scii.
Estas mirinde, ke vi gajnis.

Do, miakomprene "Mi ne aŭdas vin, ĉar estas brue en la malgranda ĉambro." estas OK.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 10:31:52

Saluton, jgomo. Vi certe ne ankoraŭ ĝin studis, ĉar estas sufiĉe malfacila (la sola afero malfacila en Esperanto laŭ mi) sed vi tamen bezonas studi tiun aferon nun : akuzativo. Iru en gramatikon, vi vidos tutan sekcion pri akuzativo.

Tial vi devas diri "Mi lernas la esperantan lingvon".

Senkulpigu min, se mia tekso ne estas tute korekta. Tamen mi nur uzis vortojn, kiuj estas en la vortaro, do ĝi devus esti legebla kaj komprenebla.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-29 14:34:04

jgomo3,

Laŭ via profilo vi posedas la anglan, do…

La ŝranko en la ĉambro estas tre brua.
What is noisy, is the closet, i.e. the adjective brua describes the noun subject in the sentence.

Ĝi laŭte bruas.
It refers to the closet, that's trivial. Laŭte describes the predicate, ĉefverbon. According to the grammatical rules of E-o words describing verbs must be adverbs (cf. It noises loudly*).

Mi ne aŭdas vin, ĉar estas brue en la malgranda ĉambro.
In this case brue doesn't describe the room, but the verb estas. What may throw an English-speaker off, is the absence of the formal subject**, i.e. in English the subordinate clause would be something like "…because it is noisy in the small room".

*: Yes, according to Merriam-Webster there is a verb, to noise.
**: There is no need for any formal subject in E-o, thanks to the accusative case, which enables much more free word order than the one used in English, which is carved in stone.

jgomo3 (Montri la profilon) 2019-septembro-29 14:46:34

Dankegon!

Mi ankoraŭ provas kompreni:
  • kiu estas la subjekto de la preĝo? kio/kiu estas bure/a? Ĉu bruo estas en la malgranda ĉambro?
  • kial uzi “brue” anstataŭ “brua” en: “ĉar estas brue en la malgranda ĉambro”?
Ekzemplo: “La ĉambro de Filipo estas malgranda” uzas “malgranda” nek “malgrande”.

Kial? kial la verbo “esti” ŝajnas malsama ol aliaj verboj? kial oni povis ŝanĝi esti kun adjektivo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 17:43:45

Respondo al via dua demando : kiel Urho klarigis, adverbo estas pli taŭga tie ol adjektivo. Laŭ mia kompreno.

jgomo3 (Montri la profilon) 2019-septembro-29 21:39:50

Dankegon al ĉiuj!

Metsis, mi skribi mia duan “post”on sen vidi vian respondo.

Mi pensu mi povas konkludi...

Ĉiuj ekzemploj estas bona:
  • La ĉambro de Filipo estas malgranda
  • estas brue en la malgranda ĉambro.
Efektive, mia unue lingvo estas la hispana. Ni dirus “fari bruon en la malgranda ĉambro" aŭ “la malgranda ĉambro estas brua” sed ni ne dirus “estas brue en la malgranda ĉambro”.

Mi pensas ke ankaŭ la konfuzo estas kial ĉio el aliaj ekzemploj en tiu ekzercado (nakamura 7-5) uzi nur adjektivoj kun la verbo “esti”.

Denove...
Dankegon al ĉiuj!

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-30 08:06:51

En la espa oni povas krei plurajn vortojn el la sama radiko. Ekz. el la radiko bru/  laŭ PIV:
  • brui : fari bruon,
  • bruo :
    1 miksaĵo de senharmoniaj sonoj
    2…
  • brua
Notu, ke la unua vorto en vortaroj montras karakteron de la radiko, t.e. bru/ unuavice asocias kun verbo.

Kutime oni uzas konstruaĵon "Io estas brua", kie "brua" priskribas la subjekton ("io"), kaj tiam la priskribo estas en adjektivo. Sed notu, ke ĉi-kaze ekzistas neniu subjekto en la frazo ("ĉar estas brue en la malgranda ĉambro"), do la priskribo temas pri la (ĉef)verbo "estas". Ĉi tiam laŭ la gramatiko de la espa la priskribo estas en adverba formo ("brue").

jgomo3 (Montri la profilon) 2019-septembro-30 15:53:14

Denove, Dankegon!

Num mi komprenas pli: kial la gramatiko de la espa.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:58:05

Notu:
Mia unua lingvo estas la hispana - "unua" rilatas al "lingvo".
Unue mi lernis la hispanan - "unue" rilatas al "lernis".

En E-o vi ĉiam devas marki vortojn per -o/-a/-i/-e - ĉi tiuj markoj mankas en aliaj lingvoj.

Hodiaŭ estas pluve - sensubjekta frazo.
Hodiaŭ estas pluvo - subjekto estas "pluvo"
Hodiaŭo estas pluva - subjekto estas "hodiaŭo"

Reen al la supro