Al la enhavo

Infanaĵoj ĉesu

de Zam_franca, 2019-novembro-30

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 13:13:51

Mi kalkulis almenaŭ 5 fadenojn pri la 'genro-egala reformo'. Ĉiuj proponoj tie estis neoficialaj kaj rifuzitaj per la grandega plejparto de la Akademio, kontraŭfundamentaj aŭ nekorektaj gramatike.
Krei tiom da fadenoj estas neutila kaj miakonsidere stulta. Unu fadeno, aŭ du, povus sufiĉi.
Oni akceptu Esperanton kiel ĝi estas aŭ, rajte, ne lernu ĝin. Se iu ne ŝatas Esperanton, tiu ne lernu ĝin.
La koncernulo(j) bonvolu legi :
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/res...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 13:34:26

Oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 13:35:13

"Infanaĵoj ĉesu"? Ĉu vi estas aĝisto?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 14:15:16

Jxusteno:"Infanaĵoj ĉesu"? Ĉu vi estas aĝisto?
Senkulpigu min, mi ne klarigis : en mia denaska lingvo, infanaĵoj (enfantillages) volas diri "stultaĵoj".
Vi ja ne povas uzi "-um" kiel seksneŭtrigilo. La senco de "-um" estas neklara signifo, kaj ĝi iom estas "ĵokera" afikso. Se ĉiu uzus ĝin kiel seksneŭtrigilo, tiam ĝi malhavigos sian unuan sencon. Kaj ĝi ankaŭ ne taŭgas, pro sia difino : neklaraĵo!

Via sinteno iĝis malnobla kaj ridinda. Vi ne plu akceptas aliulajn opiniojn, kaj fermigas viajn fadenojn post skribi ilin!! Vi kvazaŭ troliĝis, kaj grave miskomprenis Esperanton. Mi insistas, legu la artikolon!

(ĝisdatiĝo : Mi trovis 5 aliajn identajn fadenojn pri la tutsama afero, eĉ en "aliaj lingvoj".)

novatago (Montri la profilon) 2019-novembro-30 14:16:42

Jxusteno:Oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon.
Actually, with such a root the right meaning of -um is "spend time with/by". So I really don't want to know what is exactly what you would mean by infanumaĵo. In the other hand, infano is already neutral, so once more, your answer is a nonsense.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-30 16:18:52

Al mi ĉiam estas interese ekscii pri novaj lingvoj, novaj Esperantidoj kaj la limoj de Esperanto. Mi legadis eĉ la afiŝojn de amigueo kun intereso.

Bedaŭrinde tiu Ĵusteno malkvalifikis sin tute, vidigante opiniojn kiel faktojn, renversante skribaĵojn de aliaj personoj, kaj ĝenerale uzante tro da falsaj ĝeneraligoj kaj tro da "argumenta ad multitudinem".

Lia lasta agado, nome krei en multaj subforumoj la saman temon kaj tuj fermi ilin, montras nun klare unu aferon: ne temas pri interparolado, nek interŝanĝo de ideoj, nek diskutado, sed nur pri altrudado de personaj kapriĉoj. Mi ne komprenas, kial iu partoprenas en forumo, se lia ununura celo estas altrudi siajn opiniojn kaj tute malebligi komunikadon.

Mi timas, ke per tia agmaniero, li fakte ne faris favoron al la riismanoj aŭ seksoneŭtralema movado, sed fakte faris al ili gravan malfavoron. Se aliaj kunforumanoj kaj legantoj de tiu ĉi forumo estus tiel inklinataj al rapidaj ĝeneraligoj kiel Ĵusteno mem, ili nun pensus, ke ĉiuj personoj, kiuj celas lingvon pli konscian pri sekso kaj socialaj genroj, estas tiel altrudemaj kiel li. Kaj tiel li ĵetas tre malbonan lumon sur la tutan movadon. Bedaŭrinda estas la parto de tiu movado, kiuj sence kaj modere antaŭenirigas siajn ideojn sen altrudado, ĉar unu fanatikulo agadas tiel.

Esperu ni, ke tiu persono estas escepto, kaj mi persone deziras al la moderaj reformantoj -respetantaj aliajn Esperantistojn kaj ne kaptitaj en sia filtrobobelo- ĉiun sukceson.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 17:33:34

Zam_franca:
Jxusteno:"Infanaĵoj ĉesu"? Ĉu vi estas aĝisto?
Senkulpigu min, mi ne klarigis : en mia denaska lingvo, infanaĵoj (enfantillages) volas diri "stultaĵoj".
Vi ja ne povas uzi "-um" kiel seksneŭtrigilo. La senco de "-um" estas neklara signifo, kaj ĝi iom estas "ĵokera" afikso. Se ĉiu uzus ĝin kiel seksneŭtrigilo, tiam ĝi malhavigos sian unuan sencon. Kaj ĝi ankaŭ ne taŭgas, pro sia difino : neklaraĵo!

Via sinteno iĝis malnobla kaj ridinda. Vi ne plu akceptas aliulajn opiniojn, kaj fermigas viajn fadenojn post skribi ilin!! Vi kvazaŭ troliĝis, kaj grave miskomprenis Esperanton. Mi insistas, legu la artikolon!

(ĝisdatiĝo : Mi trovis 5 aliajn identajn fadenojn pri la tutsama afero, eĉ en "aliaj lingvoj".)
La sufikso -um- tute ne perdas sian veran signifon, ĉar ĝi ĉe ĉiu okazo povas akiri diversajn signifojn (cetere, ĝi povas plenumi seksneŭtrigan funkcion). Laŭ mi, tia uzo de -um- estas multe pli bona ol enkonduko de novradikarsuperfluaĵaro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 17:38:56

nornen:Al mi ĉiam estas interese ekscii pri novaj lingvoj, novaj Esperantidoj kaj la limoj de Esperanto. Mi legadis eĉ la afiŝojn de amigueo kun intereso.

Bedaŭrinde tiu Ĵusteno malkvalifikis sin tute, vidigante opiniojn kiel faktojn, renversante skribaĵojn de aliaj personoj, kaj ĝenerale uzante tro da falsaj ĝeneraligoj kaj tro da "argumenta ad multitudinem".

Lia lasta agado, nome krei en multaj subforumoj la saman temon kaj tuj fermi ilin, montras nun klare unu aferon: ne temas pri interparolado, nek interŝanĝo de ideoj, nek diskutado, sed nur pri altrudado de personaj kapriĉoj. Mi ne komprenas, kial iu partoprenas en forumo, se lia ununura celo estas altrudi siajn opiniojn kaj tute malebligi komunikadon.

Mi timas, ke per tia agmaniero, li fakte ne faris favoron al la riismanoj aŭ seksoneŭtralema movado, sed fakte faris al ili gravan malfavoron. Se aliaj kunforumanoj kaj legantoj de tiu ĉi forumo estus tiel inklinataj al rapidaj ĝeneraligoj kiel Ĵusteno mem, ili nun pensus, ke ĉiuj personoj, kiuj celas lingvon pli konscian pri sekso kaj socialaj genroj, estas tiel altrudemaj kiel li. Kaj tiel li ĵetas tre malbonan lumon sur la tutan movadon. Bedaŭrinda estas la parto de tiu movado, kiuj sence kaj modere antaŭenirigas siajn ideojn sen altrudado, ĉar unu fanatikulo agadas tiel.

Esperu ni, ke tiu persono estas escepto, kaj mi persone deziras al la moderaj reformantoj -respetantaj aliajn Esperantistojn kaj ne kaptitaj en sia filtrobobelo- ĉiun sukceson.
Unue, uzado de la Fundamenta sufikso -um- ne estas reformo. La sendifinsignifeco de la -um- ebligas uzi ĝin kiel seksneŭtrigilon. Certe tio ĉi estas fakto, se aliaj afiksoj ne taŭgas. Ĉiuokaze, tiela uzado de la -um- ja estas multe pli bona ol enkonduko de disdialektigpova novradikarsuperfluaĵaro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-30 17:46:46

novatago:
Jxusteno:Oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon.
Actually, with such a root the right meaning of -um is "spend time with/by". So I really don't want to know what is exactly what you would mean by infanumaĵo. In the other hand, infano is already neutral, so once more, your answer is a nonsense.
Eble vin ne indignos tio, ke mi skribas Esperante... La vorto infano ja estas seksneŭtra. La vortoj infanumi, infanumo, infanuma, infanume, infanaĵo k. t. p. danke la sendifinitsignifecon de la sufikso -um- povas havi diversajn signifojn, sed en ĉi tiu okazo tiu ĉi sufikso ne estu seksneŭtrigilo, ĉar tia uzo rompas la principon de sufiĉo kaj neceso, t. e. tiel same neakcepteble kiel diri "brosilo".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-30 18:20:49

Jxusteno:

Nu, mi donas al vi bonan ŝancon por esti komprenata se vi uzas "-um" kiel seksneŭtrigilo. Kion do signifus "Patrumo"?? Ekzemple en la dialogo (do kun kunteksto) jena : «
- Jen mia kara bebeto.
- Ho, kia amindeco!
- Ĉu ne?
- Mi deziras, kiam mi patrumiĝos, ke bebo mia estu same...
»
Ĉu la signifo de "patrumiĝi" estas klara ĉi-kaze ???? Miakomprene, signifus ion kiel "Kiam mi iĝos ion speco da patro". Iel ja ne klaras.

Reen al la supro