Al la enhavo

Ĉu Esperanto Estas MortANTA lingov?

de 02_sciuro, 2020-januaro-04

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

02_sciuro (Montri la profilon) 2020-januaro-04 22:00:04

Ĉu Esperanto mortas. Ĝi plu vivas sed ŝajnas al mi ke ĝi ne estas sana.

https://ligilaro.info/

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-04 22:04:52

Nu, laŭ mi la homaro estas vivonto - vivanta jam, fakte - la plej grandan defion de sia ekzisto.
Se ni ne ekagas tiujare aŭ ne agas tiujardeke, iĝos nesolvebla problemo al homaro, kaj okazos la fina fino fine.

Esperanto eble ne havus kialon por postvivi, se iam espero mortas multaeje.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-04 23:09:53

Tio dependas, de kio estas, laŭ vi, sana lingvo.

vincas (Montri la profilon) 2020-januaro-05 09:08:22

02_sciuro:Ĉu Esperanto mortas. Ĝi plu vivas sed ŝajnas al mi ke ĝi ne estas sana.
Kial vi pensas ke Esperanto mortas aŭ ke ĝi ne estas sana?

Esperanto ne estas la plej populara lingvo en la mondo, sed tamen ĝi vivas sufiĉe bone, laŭ mi.

02_sciuro (Montri la profilon) 2020-januaro-05 17:32:42

Ne ĝenas min ke mi uzas nepopularan lingvon.
Sed mi sentas min nek finvenkisto nek raŭmisto.

Mortanta aŭ ne la lingvo estas?

Se perdas iun magazinon aŭ alian dum unu jaro kaj la sekva jaro ne naskigas alian magazinon, do iom malkreskanta afero, ĉu ne?

https://ligilaro.info/

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-05 17:53:22

02_sciuro:Ne ĝenas min ke mi uzas nepopularan lingvon.
Sed mi sentas min nek finvenkisto nek raŭmisto.

Mortanta aŭ ne la lingvo estas?

Se perdas iun magazinon aŭ alian dum unu jaro kaj la sekva jaro ne naskiĝas alian magazinon, do iom malkreskanta afero, ĉu ne?
https://esperanto-france.org/calendrier
Ne estas nur malbonaj novaĵoj :
- Hodiaŭ finiĝas la unua landa kongreso de la Brazila Esperanta Junulara Asocio
- Aprile okazos la unua landa junulara kongreso en Filipinoj
- Maje okazos la unua kunveno de la Esperanto-movadoj de centrala Azio en Taĝikujo
- kaj ni ne forgesu TION

vincas (Montri la profilon) 2020-januaro-06 09:28:21

02_sciuro:Ne ĝenas min ke mi uzas nepopularan lingvon.
Sed mi sentas min nek finvenkisto nek raŭmisto.

Mortanta aŭ ne la lingvo estas?

Se perdas iun magazinon aŭ alian dum unu jaro kaj la sekva jaro ne naskigas alian magazinon, do iom malkreskanta afero, ĉu ne?

https://ligilaro.info/
Naskiĝas lango.gif
https://kiu-havas-abelojn-havas-mielon.blogspot.co...

landhomo (Montri la profilon) 2020-januaro-06 16:06:49

Ekzistas lingvoj, kiuj havas eĉ malpli da uzantoj ol Esperanto, sed oni ilin ne konsideras mortantaj. Nia lingvo ne mortos, eĉ se restos nur mil esperantistoj. Ni havas literaturon, arton (kantoj kaj propraj muzikaĵoj ktp), historion kaj tradiciojn, kaj noblajn celojn (la interna ideo). Nun nia Esperanto ripozas por veni al pli nova evoluo (ne eblas konstante evolui sen ripozo). Plej gravas ke ne estu militego la monda (cetere, malgraŭ du okazintaj mondmilitoj, Esperanto plu vivas)! Bedaŭrinde, la tro rapida kaj streĉita vivo en niaj malesperantaj socioj devigas nin (esperantistojn baraktantajn en la vivaĉo) forgesi pri nia ĉarma lingvo internacia, sed, mi kredas, ke tio estas nia provizora malsano. Do estu bonsanaj ĉiuj ni, kaj nia lingvo neniam malsanos!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 15:23:03

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 15:39:17

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro