Al la enhavo

Briteliro - nova espero por Esperanto. ⁦🇪🇺⁩

de Jxusteno, 2020-februaro-01

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-01 18:42:54

Vi kredeble pli-malpli scias kio nun okazas al Britujo. Estos iom absurde se la lingvo, vaste flue parolata preskaŭ en neniu Eŭropa regno, restos "internacia".
Eŭropo estis kaj daŭre estas ekzemplo de tio ke popoloj, iam multe batalintaj unu kontaraŭ la alia, povas poste amikiĝi kaj unuiĝi. Eŭropo iam savis Amerikon kaj Aŭstralion disde sovaĝaj moroj. Kaj nun, idoj de Eŭropanoj loĝas Amerikon, Aŭstralion kaj multon da aliaj landoj en la mondo. Tiuj idoj estas heredantoj de la civilizacio, alportita de iliaj Eŭropaj prauloj. Kaj nun Eŭropo, alportinta civilazicion al la plej sovaĝaj popoloj de la mondo, iĝu ekzemplo de tio ke flua internacia interkomunikiĝado estas ebla! Kaj la ilo por tia reciproka komprenado estu Esperanto! Por ke Esperanto disvastiĝu, la Eŭropanoj nepre parolu ĝin kun siaj parencoj, proksimuloj, amikoj, konatoj kaj kolegoj!
Vivu Eŭropo🇪🇺!
Vivu la lingvo internacia!
Vivu la Fina Venko!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-01 19:16:29

Eŭropo iam savis Amerikon kaj Aŭstralion disde sovaĝaj moroj
Tiu frazo ja ne estas vera: rigardu bonvole tion, kio okazis ekzemple en centra Ameriko : amasmurdoj, volitaj aŭ nevolitaj (t.e. pro eŭro-devenaj malsanigaĵoj).
Kaj nun Eŭropo, alportinta civilazicion al la plej sovaĝaj popoloj de la mondo
Mi vidas en tiu frazo nur etnocentrismon. La araba civilazicio iam estis brila, kiel la ĉina; sed ili tamen ankaŭ trapasis koloniismon (Egiptujo, Honkongo...).
Estas tre bedaŭrinda, ĉar mi samopinias kun la aliaj partoj de la mesaĝo.
Vivu kaj pliboniĝu moderna Eŭropo 🇪🇺🇪🇺🇪🇺!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-02 06:45:58

Zam_franca:
Eŭropo iam savis Amerikon kaj Aŭstralion disde sovaĝaj moroj
Tiu frazo ja ne estas vera: rigardu bonvole tion, kio okazis ekzemple en centra Ameriko : amasmurdoj, volitaj aŭ nevolitaj (t.e. pro eŭro-devenaj malsanigaĵoj).
Kaj nun Eŭropo, alportinta civilazicion al la plej sovaĝaj popoloj de la mondo
Mi vidas en tiu frazo nur etnocentrismon. La araba civilazicio iam estis brila, kiel la ĉina; sed ili tamen ankaŭ trapasis kolonizadon (Egiptujo, Honkongo...).
La arabaj kaj ĉina(j) landoj ne troviĝas en Ameriko kaj Aŭstralio ridulo.gif
Sub "sovaĝeco" mi subkomprenis ĉefe oferadon de homoj kaj hommaĝadon. Mi tamen devas konfesi ke mi neglektis aliajn tre gravajn faktojn: ekz. ke Eŭropanoj bedaŭrinde mortigis senkulpajn pacajn loĝantojn.
Menciindas ankaŭ ke la Majaa civilizacio ankaŭ estis brila, ĉu ne? Mi tute ne neas ke en Ameriko estis disvolviĝintaj civilizacioj: mi ja parolis pri sovaĝaj popoloj, sed ne pri la disvolviĝintaj Amerikaj civilizacioj, brute detruitaj de Eŭropanoj. La sovaĝulojn oni certe ankaŭ malbone traktis... Mi petas pardonon kaj sincere pentas ke mi elektis tiajn dubindajn kaj nebonajn esprimojn.
Zam_franca: Vivu kaj pliboniĝu moderna Eŭropo 🇪🇺🇪🇺🇪🇺!
Jes.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 09:30:34

La arabaj kaj ĉina(j) landoj ne troviĝas en Ameriko kaj Aŭstralio
Malgraŭ tiu fakto, ili tamen suferis la koloniismon.
Sub "sovaĝeco" mi subkomprenis ĉefe oferadon de homoj kaj hommaĝadon. Mi tamen devas konfesi ke mi neglektis aliajn tre gravajn faktojn: ekz. ke Eŭropanoj bedaŭrinde mortigis senkulpajn pacajn loĝantojn.
Fakte, se vi studus ekzemple la koloniigon de Peruo farite de Picaro (Pizarro), vi komprenus ke la "sovaĝuloj" ja ne nur estis la inkaoj.
mi ja parolis pri sovaĝaj popoloj, sed ne pri la disvolviĝintaj Amerikaj civilizacioj, brute detruitaj de Eŭropanoj.
La koloniigintoj prifajfis pri tiuj malsamecoj.
La koloniismo ne estis humanisma. Estis erarisma.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-02 09:38:57

Ni reenfadeniĝu.
Dankon al tiu "movado" (kiu estas nur retejo) - https://www.esperantoeurope.org/ - pluraj francaj amaskomunikiloj parolis pri Esperanto : France Inter, L'Express, L'Humanité, Slate...

Ekzemple artikoloj nomataj "Esperanto serioze povus konkuri kontraŭ la angla" aŭ... "Briteliro, nova espero por Esperanto" (koincide) estis publikigitaj.

Reen al la supro