Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-18 09:44:57

Komplimento de maljuna edzo

Epidemio de kronaviruso. 70-jaraj geedzoj, ambaŭ sub maskoj. La edzo direktiĝas al la edzino:
– Vi scias, Sofia, en tiu masko, eĉ plezure mi povas rigardi sur vian vizaĝon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 13:50:58

Izolateco pole?

Mi ekfrapis pordon de mia najbaro kaj demandis ĉe la sojlo:
- Kio nova, najbaro?
Li montris al kelkajn maskojn pendantajn sur vesthoko en la antaŭĉambro kaj diris:
- Mi havas gastojn...

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 11:15:19

Malica rabeno (malnova juda ŝerco)

En kupeo unu rabeno kaj katolika pastro disputas pri teologio... Post kelka tempo la pastro elprenas du sandviĉojn kaj proponas unu al la rabeno:
– Sinjor’ rebe, regalu vin per la sandviĉo, mi petas! La ŝinko estas bongusta!
– Pastro, vi ne scias ke ni, judoj, ne povas manĝi porkidon!?
– Ĥo, mi tute forgesis! Sed kia domaĝo! Vi ne scias kion vi perdas!
Post kelka tempo la trajno alveturas al stacio sur kiu la rabeno elvagoniĝos. Li leviĝas, adiaŭas la pastron kaj, estante sur la sojlo, li turniĝas al la pastro kaj diras:
– Bonvolu saluti de mi vian edzinon, pastro!
Rebe, kion vi diras!? Vi ne scias ke al ni, ekleziuloj, estas malpermesite kaj edziĝi kaj eĉ ekkoni virinon!
– Kia domaĝo! Vi ne scias kion vi perdas, sinjor' pastro!

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-27 17:24:27

Rusa popo en tempo de fasto, kiam ne estas permesite manĝi porkidaĵon, diras:
"Порося, превратися в рыбу карася!" ('Porkido, iĝu fiŝo karaso!') - kaj manĝas ĝin.
Li ankaŭ havas edzinon.
Do elektu kia religio estas preferata.

Tamen, se vi volas havi kelkajn edzinojn ... - sed tiam vi devos rifuzi ne nur de porkidaĵo, sed ankaŭ de vino.
Sed islamanoj ankaŭ havas artifikon pri vino: forĵetu la unuan guton, la reston oni povas drinki.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-01 20:26:16

Kiel “vera kristano” (malnova judo ŝerco)

Abram decidis iĝi baptita. Ĉar ili timis iri sola al la ceremonio li petis Moŝe por ke li akompanu lin. Moŝe konsentis nur se li ne devos eniri kirkon kaj atendos ekstere.
Abram konsentis, do ili ambaŭ ekiris. Abram eniris la kirkon, Moŝe atendas antaŭ la pordo. Post du horoj Abram eliras. Moŝe ĵetiĝas al Abram kaj demandas:
– Nu, Abram, kiel estis?
Kaj Abram responde al tio:
– Unue ne Abram sed Stanislav, due – dekroĉu vin, judo!

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-06 10:20:24

Gajaj gevidvoj

Maljunaj vidvo kaj vidvino renkontiĝis longatempe. Unu vesperon la viro decidiĝis – li eltrinkis glason da likvoro kaj
faris la amdeklaron al la virino. Sekvantan tagon matene li vekiĝas, rememoras la okazintaĵon sed ne memoras kia estis la respondo de la fianĉino. Post horo de la rememorado li decidas: “Mi telefonos al ŝi”. Li telefonas kaj ŝi krias tre kontente:
"Ho, kiel bone ke vi telefonas! Mi memoras ke mi hieraŭ diris 'Jes' sed mi ne povas remememori al kiu mi tion diris…”

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-10 11:05:25

Infana konsolo

Infanoj revenis el ferioj. La fileto diras:
– Patrinjo, ni vidis porkon, tieeel dikan! Pli dikan ol vi!
La patrino ektristiĝis kaj komencis ploreti.
Pli juna filino, vidante tion, komencis konsoli ŝin:
– Ne ploru, panjo. Ne ekzistas porko pli dika ol vi…

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-14 19:30:55

Venĝemaj Sara kaj Ŝmul (malnova juda ŝerco)

Sara Goldberg eksciis, ke ŝia edzo perfidis ŝin kun la edzino de Ŝmul Vajsbuĥ. Do ŝi iras al la viktimo kaj de la pordo diras:
– Kara Ŝmul, ĉu vi scias, kiaj porkoj estas tiu via edzino kaj mia edzo!? Ili sekse perfidas nin! Tio igas min venĝi min. Kion vi pensas, eble ni tuj venĝus?
– Kial ne – respondas Ŝmul.
Ili enlitiĝas kaj… venĝas sin… venĝas… venĝas… kaj fine ekvenĝis sin.
Post kelkaj minutoj Sara, brakumante Szmul-on, diras:
– Mia kara Ŝmulek, ni bone venĝis nin al niaj perfiduloj sed kiam mi pensas kiel ili estas malbelaj, perversaj, hipokritaj, mi tuj sentas al mi venĝi min ankoraŭfoje.
– Kial ne – respondas Ŝmul.
Kaj ili denove venĝas sin… venĝas… venĝas… kaj fine ekvenĝas sin.
Post kelkaj minutoj, kiam ili anhelis, revenis al la temo denove. Sara diras:
– Homo sentas sin pli bone, kiam li bone venĝas sin. Sed mi diras al vi, Ŝmulek, kiam mi rememoras tiujn krimulojn kaj friponojn mi volas la decan venĝon! Eble ni venĝus al ili denove?
– Vi scias, Sara, mi ne estas ĝis tiom venĝema…

_____________________________________
Ŝmulek – diminutivo de Ŝmul

sergejm (Montri la profilon) 2020-majo-14 23:12:46

Patro-drakono venas hejmen kun du kavaliroj.
Patrino-drakonino vokas filon:
–Venu, patro alportis verpermanĝon!
Filo-drakonido venis, ekvidis kaj diris:
– Denove konservoj!

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-16 14:25:34

Morna ŝerco

Ĉu en via familio por aĉetaĵoj ankaŭ iradas tiu kiun oni ne domaĝas?

Reen al la supro