Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 18:28:05

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 18:28:07

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 18:28:11

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 18:28:11

nornen:
StefKo:
sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
Poloj plejofte ordonas al ĉevaloj per vorto "vjo! (pole wio)" aŭ per sono kiun oni ne povas ekksribi en iu ajn lingvo.
En la hispana: ¡arre!

Malfeliĉaj ĉevaloj. Se ili eklaboras en alia lando, ili bezonas lerni la novan lingvon.
Eble rasaj ĉevaloj konas lingvon internacian (anglan? ĉevalesperanton?) do ili ne devas lerni alian lingvojn? okulumo.gif Mi nur supozas tion ĉar mi ne havis aferon kun tiajn ĉevalojn, mi nur scias kio fariĝas kun plimulto de polaj ĉevaloj forportitaj eksterlanden. Ili estas destinitaj por buĉado. malgajo.gif
PS. Antaŭe ial estiĝis ia obstrukco.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-30 06:03:52

Paroli la germana apud franca ĉevalo estas iom danĝera, se la ĉevalo aŭdas "ja ! ja !" okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-03 16:09:38

He, tiuj fremdaj lingvoj! (ree)

Pasintaj tempoj, aerodromo en Novjorko…
Unu viro eniras lifton kaj lin sekvas juna, eleganta virino vestita per uniformo.
La viro alparolas ŝin angle:
Hello, do you fly USA Airways?
La virino ne respondas, nur mire rigardas lin.
La viro penas germane:
Flugen Sie Lufthansa, ja?
La virino pli mira rigardas lin kaj ne respondas.
La viro ne rezignas kaj penas itale:
Vola signorina con Alitalia?
La virino, kolera, diras:
A vmorde ĥceŝ, ĥamje? (Vi volas ricevi en buŝaĉon, ci krudulo)
– Ha, LOT! (Pola Aera Kompanio) – krias kontente la viro.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-06 10:23:43

He, tiu angla lingvo! (ree)

Aerodromo en Londono. Kontrolo de la pasportoj.
Name?
– Abdul Jabar Dahar.
Sex?
4 times a week.
No, no. Male? Female?
Male, female, sometimes camel...

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-08 18:35:12

„Juzek, spjerdalaj!”

Nederlanda firmao dunganta polajn laboristojn. Labormerkato ankoraŭ estas fermita por polaj laboristoj. Ili devas havi laborpermesojn.
Unu oficisto kontrolas leĝeco de la dungado.
– Ĉu vi scipovas la nederlandan?
– Jes, mi scipovas iomete.
– Ĉu vi havas la labormeson?
– Certe, mi havas.
– Kaj via kamarado, tiu ĉe la tomatoj?
– Certe, li havas.
– Alvoku lin, mi petas.
Juzek, spjerdalaj!
-------------------------------
Juzek – pola diminutivo de la antaŭnomo "Jozefo"
spjerdalaj – vulgara, esprimplena vorto „forkuru” (prononcu tiun vorton laŭlitere, esperante)

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-12 09:27:11

"Piĉoj ĝibaj" - tiel unu polo ofendis maljunajn onklinojn

Unu ĉeĥa knabino devenanta el Pollando rakontis kiel ŝiaj boonklinoj veturis al Pollando por viziti ŝiajn parencojn. La dommastro gastigis sinjorinojn, regalis ilin per kuko kaj teo kaj diris: “vi drinku teon”, pole tio estas pijcie herbate. Tiuj vortoj elprononcitaj senzorge eksonis: piĉe hrbate, kio ĉeĥe signas “piĉoj ĝibaj”. La onklinoj ofenditaj eliris.

StefKo (Montri la profilon) 2020-majo-16 14:44:38

Mortpuno pro lingvaj eraroj

Unu pola pastro veturis al ĉeĥa paroĥio. Tie li komencis instrui religion al ĉeĥaj infanoj. Ĉar ili ne scipovas la ĉeĥan do li pardonpetas la infanojn tiel: “Se mi eraros moužete mne popravit”.

Li pensis ke moužete mne popravit signifas “vi povas korekti min”, kiel en la pola poprawić (korekti) dum la ĉeĥa substantivo poprava, de kiu devenas la vorto popravit (aŭ inverse) signifas „mortpuno”, do la infanoj ekkomprenis ke pro lingvaj eraroj ili povas mortpuni lin.

Reen al la supro