Al la enhavo

Malsukceso de la projekto Esperanto por la spaco :(

de Zam_franca, 2020-julio-29

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-29 14:37:41

Malsukcesis la projekto Esperanto por la spaco. Kvankam mi persone ĉiukaze ne havis multege da espero pri tiu projekto, estas bedaŭrinda novaĵo.
La elektita nomo estas la - miaopinie - ne tre originala "Alpha". Ĝi estas elektita laŭ la stela sistemo Alpha Centauri (Alfa Centaŭro). Uzi nomojn de steloj/stelaj sistemoj estas krome tradicieto por misioj de ' francaj astronaŭtoj. Ankaŭ "Alpha" estas la "unua litero de la greka alfabeto, la simbolo de la bonegeco, kiun ni celas" (-Thomas Pesquet).
Fonto (franclingve): https://mobile.francetvinfo.fr/sciences/espace/tho...

Nomad0 (Montri la profilon) 2020-julio-29 20:15:37

Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-29 20:17:20

Nomad0:Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.
Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.

Nomad0 (Montri la profilon) 2020-julio-30 19:16:22

Zam_franca:
Nomad0:Tamen sukcesis la projekto "Monero" kaj tio tre bonas.
Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.
Temas pri vaste konata kaj sufiĉe populara ĉifromono Monero

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-31 10:14:07

Nomad0:
Zam_franca:Kio estas la projekto "monero"? Mi ne kredas, ke mi jam aŭdis pri ĝi.
Temas pri vaste konata kaj sufiĉe populara ĉifromono Monero
Ho, bone.

opajpoaj (Montri la profilon) 2020-julio-31 13:40:51

Mi ĉiam preferos 'ESperantA'-n. Ĉu 'Alpha' (ĉu [alp-ha] aŭ [alfa] ?) estas unua misio ?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-31 19:46:59

opajpoaj:Mi ĉiam preferos 'ESperantA'-n. Ĉu 'Alpha' (ĉu [alp-ha] aŭ [alfa] ?) estas unua misio ?
Alpha (alfa, Esperantaelparole) estas la dua misio de Thomas-pesquet Pesquet en la spaco.

Legindas la (franclingva, senkulpigu min) komunikilo de ESA: http://www.esa.int/Space_in_Member_States/France/T...

Turfalko (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-04 13:44:51

Mi estas por la Stelo-moneroj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

Reen al la supro