Al la enhavo

Update on the Spesmilo (rekorda prezo)

de sudanglo, 2020-julio-30

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2020-julio-30 12:00:52

Ŝajne nenio bremsas la avancon de la Spesmilo (nia Esperanta or-bazita mono). Jam ĝia ekvivalento en multaj valutoj preterpasis antaŭajn maksimumojn kaj lasta-tempe ĝi superis la rekordan prezon en usonaj dolaroj.

Mi tre esperas ke vi atentis miajn pasintajn rekomendojn kaj investis en la Spesmilon.

Hodiaŭ ĝi valoras ĉ €39, £35, $46.

Turfalko (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-02 17:22:24

Kvankam la prezo por unu unco da arĝento draste plialtiĝis, la prezo por la arĝentaj 100-stela kaj 50-stela moneroj restas la samaj.

https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Stelo

sudanglo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-03 13:23:48

Prezo en kiu valuto? Cetere kiomaj estas tiuj prezoj?

Se viaj moneroj estas vere moneroj la prezo por 50 Steloj devus estis la duono de tiu por 100 Steloj (aliel, kiel 2 x 50 Steloj egalu 100 Stelojn?).

Tio estas karakteriza eco de vera mono ke la rilato inter la surstampitaj sumoj estas ankaŭ la reala valor-diferenco.

Turfalko (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-04 13:37:52

Bonvolu klarigi, kara Sudanglo, kiamaniero Spesmilo estas "vera mono / monero".
Stelo-monerojn el arĝento, ne-noblaj metaloj kaj plasto oni povas aĉeti kaj vendi. 1 aŭ 2 - Spesmilo-monerojn oni nenie ricevas.
Unu arĝenta 50-Stela monero kostas 60 € pro la malgranda eldonkvanto 300. Vera raraĵo por kolektantoj.
Unu arĝenta 100-Stela monero kostas ne 120 €, sed nur 50 € pro la pli granda eldonkvanto 1000. Ankaŭ raraĵo.
Ora monero el la periodo de la romianoj kostas multe pli ol la nura oro. Ekzemploj:
https://www.ma-shops.de/cdma/item.php?id=510811
https://www.ma-shops.de/cdma/item.php?id=480317
100-Eŭra Philharmoniker (unu unco da oro 999) kostas ne 100 Eŭrojn, sed 1.729,58 €.
https://www.muenzeoesterreich.at/produkte/1-unze-f...

sudanglo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 12:09:47

Spesmilo-monerojn oni nenie ricevas.
Ĉiu or-enhavan moneron havas Spesmilan valoron.

Kaj estas infane simple kalkuli . Via Austria stampejo ekzemple, refrapas dukatajn monerojn de 1915. la unu-dukata havas la valoron de 4,7 Spesmilojn (3.451/0,7333).

En mia lando la Suvereno, kiu estas frapita ĉiujare kun la aktuala jaro, valoras 10 Spesmilojn

Unu fajnunco (31,1035 gramoj) da pura (999) oro estas 42,42 Spesmiloj.

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 21:17:07

ĉi tio estas la plej malaĉa blago ĉe lernu.net ĝis nun

sudanglo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 12:45:36

La Spesmila valoro de kiu ajn or-enhava monero neniam estos pli ol la metala enhavo, ĉar la Spesmila valoro estas strikte ligata al la or-enhavo. Do neniam estos profito-done fandi tian moneron por rikolti la metalan enhavon.

Tamen tio ne estas vera rilate arĝentan Stelo-moneron kies valoro en Steloj estas simple (kaj arbitre) la nominala valoro. Kaj tiel, kiam la prezo de la entenata arĝento superos la nominalan valoron, estas risko ke la moneroj malaperos.

Tio jam okazis en la historio. En la fruaj 80-jaroj kiam la prezo de arĝento raketis supren, multaj 1965-aj 25-Stelo-moneroj el arĝentoj estis venditaj por fando.

Turfalko, tio povus esti la sorto de viaj 100-Stelo-moneroj se la prezo de arĝento iam superos €50 por unco (kaj jam 1 unco da arĝento kostas €23).

Turfalko (Montri la profilon) 2020-oktobro-07 07:48:45

La spesmilo estas grava historia afero:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Spesmilo

La Stelo vivas en junularaj kongresoj:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Stelo_(monunuo)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Julia_C._Isbr%C3%BCc...
Aperis 2018 100-Stela kaj 2020 50-Stela monero, ambaŭ el arĝento. Ili estas numismatikaj raraĵoj!

sudanglo (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 15:06:22

Aperis 2018 100-Stela kaj 2020 50-Stela monero, ambaŭ el arĝento. Ili estas numismatikaj raraĵoj!
Kaj jen la problemo en la uzo de via moneroj kiel mono, Turfalko.

Oni ne volas pagi numismatikan kromkoston por mono. Kontraste multaj aktuale, aŭ lastatempe, frapitaj oraj moneroj ne portas numismatikan plus-valoron super la or-enhava valoro -aŭ alivorte super la Spesmila valoro.

Surbaze de mia propra sperto en Anglujo, mi rekomendas (se vi volas konverti parte vian ŝparaĵon en Spesmilojn) ke vi esploru ĉe la lombardistoj en via urbo.

Ekzemple, hieraŭ mi aĉetis moneron (dek-Spesmilan ekvivalenton) ĉe loka lombardisto je nur 4% super la or-enhava valoro

Tamen mi deziras al vi ĉian sukceson, Turfalko, en la elvendo de viaj arĝentaĵoj

Reen al la supro