Al la enhavo

Kio estas diferenco inter vortaj "povi", "darfi" kaj "kapabli"?

de Gleb_, 2020-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-28 09:49:58

Dankegon al Metsis kaj tutaj aliaj, kiuj respondis. Mi komprenis pli multe ol antaŭ. En la rusa lingvo estas nur verbo ''мочь", sed ne multo de tiuj verboj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-28 17:48:17

permesi

Estas la verbo permesi kun la senco de povi (3).
Atentu! "permesi" ne signifas "havi permeson", sed "doni permeson"

La patro permesas al la filino iri al kinejo kun amikino.

NB: En la franca, oni ofte uzas "permettre" kun la signifo "ebligi":
La clé permet d'ouvrir la porte
La ŝlosilo ebligas malŝlosi la pordon (paradokse, ĉu ne?)

===
Ekzemploj pri povi, rajti, kapabli.

Infaneto ne kapablas bicikli, ĝi estas tro juna.
Oni ne rajtas bicikli sur la trotuaroj.
Mi ne plu povas bicikli, de post la ŝtelado de mia biciklo.

Reen al la supro