Al la enhavo

La 21-jarcento venkas!

de Zam_franca, 2020-oktobro-10

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-10 16:21:59

Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-11 15:31:05

Zam_franca:Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".
Mi ne komprenas la titolon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-11 18:12:14

StefKo:
Zam_franca:Iga Swiatek, 19-jara polino, ĵus venkis la 21-jaran usonaninon Sofia Kenin kaj gajnis la famegan tenisan turniron Roland-Garros.

Estas la unua fojo, ke pola tenisisto, aŭ vira aŭ ina k.a., gajnas turniron de la "granda ŝlemo".
Mi ne komprenas la titolon. Ĉu vi povas klarigi ĝin?
Iga Swiatek naskiĝis en 2001. Sofia Kenin naskiĝis en 1999. Tial, oni povas diri ke estas venko de la 21-a jarcento.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-11 20:41:33

Sprite!
Dankon!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-16 10:07:32

Trafa rimarko: Ni konstatas, ke tiuj, kiuj ne konis la dudekan jarcenton, komencas esti famaj.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-18 03:36:09

Kiu el ni ankaŭ naskiĝis en dudek jarcento?

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-18 09:16:27

Juneco alvenas!
Junuloj timigas, koronaviruso timigas... Ve al maljunuloj!
Por ili mi tradukis la versaĵon Fato de la pola poeto C. K.Norwid.

Al hom' Fato aliris kiel sovaĝa besto,
Akrigas vidon,
Rigardon fiksas…
Insidas… atendas…
La hom' devios, ĉu vojrestos?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-19 18:00:35

Se oni rigardas la medianan aĝon en la mondo, ĉ 30 jaroj, la duono de la loĝantaro naskiĝis post la tn. malvarma milito...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-19 18:00:36

Se oni rigardas la medianan aĝon en la mondo, ĉ 30 jaroj, la duono de la loĝantaro naskiĝis post la tn. malvarma milito...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-20 16:08:48

Patosaj babiluloj...
Kaj kiam tiun junulinon venkos iu pli aĝa tenisisto, naskita dum la pasinta mileniumo, ču vi ekos eksklamacii, ke la 20-a jarcento reakiras la perditan pozicion?

Reen al la supro