Al la enhavo

Preter tempo kaj spaco

de Miland, 2008-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-01 07:19:37

Rogir:relativece, ne estas tempo kaj spaco individue, sed nur spactempo.
La diferenco inter tempo kaj spaco temas pri nia vivsperto. Ilia kuniĝo en la teorioj de Einstein estas nur matematika oportunaĵo.

Zorevij (Montri la profilon) 2008-septembro-01 18:28:33

La demando estas tre malĝusta.
Por mi estas evidente, ke ekzistas ideaj (en fiozofa senco) aĵoj. Ekzemple, amo kaj malamo, kredo aŭ scivolemo.
Eĉ se tiuj sentoj estas naskitaj per fizikaj procezoj, ili ekzistas preter tempo kaj spaco.
Mi parolas ne pri mia amo al io, sed pri abstrakta amo kiel nocio.
Estas aĵoj, kiuj ekzistas nur en mia fantazio, kaj ankaŭ ili ekzistas preter tempo taj spaco.
Kvankam... Tio, eble, estas evidente nur por mi. ridulo.gif) Iu povas diri, ke miaj fantazioj ne ekzistis antaŭ mia naskiĝo kaj malaperos post mia morto, do ili ekzistas ne preter tempo.

Demando pri Dio estas tute alia, ĝi subkomprenas, ke temas pri objektiva ekstera forto, kiu ekzistas (aŭ ne ekzistas) sendepende de nia konscio.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-01 19:01:23

Zorevij:La demando estas tre malĝusta..
Estas aĵoj, kiuj ekzistas nur en mia fantazio..
Malfacileco ne estas malĝusteco. Se vi ne povas facile diri, aŭ ne estas certa, ĉu vi kredas je reala mondo (ne simple subjektiva fantazio) preter nia tempo kaj spaco, la demando estas malfacila por vi. Sed tio ne igas ĝin malĝusta.

josell (Montri la profilon) 2008-septembro-01 22:29:00

Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Sed ni bezonas horloĝisto ĉar ni vivas en tempa universo.

La horloĝisto ne bezonus kreinto, se la horloĝisto ne vivas en tempo.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-01 22:37:01

Kion estis antaŭ la antaŭo? demando.giflango.gif

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-septembro-03 06:10:56

josell:

Sed ni bezonas horloĝisto ĉar ni vivas en tempa universo.

La horloĝisto ne bezonus kreinto, se la horloĝisto ne vivas en tempo.
Ĉu la horloĝisto ne vivas en tempo ĉar ĝi ne vivas?

Mi ne scias kiel pensi pri viva aĵo kiu ne vivas en tempo. Mi povas pensi pri aĵoj kiuj ne estas en tempo, ekzemple, numeroj. Sed mi ne povas imagi vivon aŭ agadon kiuj ne estas en tempo.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-10 00:10:30

Mi havas demandon:

Dank' al la cerbo ni povas aŭdi, vidi, flari, ktp. Unuvorte, senti.

Unu homo, kiu havas akcidenton aŭ gravan malsanon, estas je klinika morto, kaj pro tio sia cerbo ne funkcias.

Se sia cerbo ne funkcias, ĝi ne povas aŭdi, nek vidi, nek flari, ktp.

Jen mia demando: Kiel unu persono, kies cerbo ne funkcias, povas rilati al la homoj la tutajn aferojn, kiu okazis en sia ĉirkaŭaĵo (kiam la doktoro reanimas ĝin)?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-septembro-10 04:24:15

Hispanio:[...]Kiel unu persono, kies cerbo ne funkcias, povas rilati al la homoj la tutajn aferojn, kiu okazis en sia ĉirkaŭaĵo (kiam la doktoro reanimas ĝin)?
Fakte, mi ne sciis tion... Ĉu oni ja povas senti kiam oni mortis?

—Ilhuıtemoc δ

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-15 06:41:18

Kion signifas "religia sperto", pri kiu vi menciis en la unua mesaĝo? Ĉu temas pri empirio pri iu nevidebla forto, aŭ partopreno en religia ceremonio?

Mi ne kredas je dioj kaj aliaj aferoj, kiuj kontraŭstarus la regulojn de tiu ĉi mondo. La teorio pri tiaj estaĵoj ne povas sin defendi. Oni devas certigi pruvojn de tia ekzisto, ne pruvojn de neekzisto.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-15 09:17:59

sinjoro:Kion signifas "religia sperto", pri kiu vi menciis en la unua mesaĝo? Ĉu temas pri empirio pri iu nevidebla forto, aŭ partopreno en religia ceremonio?
Jen la origina demando de la centro por esplorado pri religiaj spertoj en Oksfordo, unue en la angla, kaj sekve en mia Esperanta traduko:

"Have you ever been aware of or influenced by a presence or power, whether you call it God or not, which is different from your everyday self?"

Mia traduko:
"Ĉu vi iam ajn konsciis aŭ influiĝis de ĉe-esto aŭ povo, ĉu vi nomas ĝin Dio aŭ ne, kiu estas alia ol vi mem?"

Reen al la supro