Al la enhavo

Silaboj

de nornen, 2021-januaro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-05 19:37:54

Kiel dissilabigi esperantajn vortojn?

En la ĉapitroj 2 kaj 3 de la Fundamenta Ekzercaro troviĝas kelke da ekzemploj pri silabigo, tamen tiuj ekzemploj ne kovras ĉiujn eblajn konsonantarojn.

Mi petas al vi, legi la sekvantajn vortojn laŭtvoĉe kaj klakante per la manoj, tiel elparolante po unu silabo ĉe ĉiu klako. Bonvole, afiŝu respondon pri tio, kiel vi disigis la vortojn.

1) kune
2) kunulo
3) kunigi
4) malebligi
5) konstrui
6) malebligi
7) ĉielarko
8) besto
9) ekster
10) eksoficiro
11) ekspresi

Mi antaŭdankas kore.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-06 10:26:18

1) ku-ne
2) ku-nu-lo
3) ku-ni-gi
4) ma-le-bli-gi
5) kon-stru-i
6) ma-le-bli-gi
7) ĉi-e-lar-ko
8) bes-to
9) eks-ter
10) eks-o-fi-ci-ro
11) eks-pre-si

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-06 11:10:20

Dissilabigadoj de Stefko estas laŭ reguloj krom eksoficiro, tamen mi farus ilin iom alie:
mal-eb-li-gi [малъ-эб-ли-ги]
ĉi-el-ar-ko [чи-элъ-ар-ко] (ĉi-e-lar-ko - se estus vorto larko signifus ion alian)
eks-o-fi-ci-ro [эксъ-офи-ци-ро] (ek-so-fi-ci-ro - se estus vorto soficiri)
Ne en la listo de Nornen:
eks-por-ti kaj ek-spor-ti

Tamen, laŭ reguloj, ni devas dissilabigi kiel indikis Stefko, krom ek-so-fi-ci-ro (ks ne estas unu litero x, sed du)
Reguloj ebligas ambaŭ ek-ster kaj eks-ter, ek-spre-si kaj eks-pre-si.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-06 12:31:47

Preskaŭ same kiel Stefko. Kaj jes, mi scias, ke ne estas laŭ la reguloj.

1) ku-ne
2) ku-nu-lo
3) ku-ni-gi
4) mal-eb-li-gi
5) kons-tru-i
6) mal-eb-li-gi
7) ĉiel-ar-ko
8) bes-to
9) eks-ter
10) eks-o-fi-ci-ro
11) eks-pre-si

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-06 15:09:55

Mi trovas malfacile diri kiel mi silabigas kunmetitajn vortojn en Espereranto. Nur mi konscias ke la signifo influas mian prononcon.

Ekzemple, mi ĉiam pronuncus la 7-an ĉiel-arko kaj neniam dirus ĉie -larko.

Kaj por la 11-a neniam dirus eks-presi, preferante diri ekspresi.

oczykota (Montri la profilon) 2021-januaro-09 21:41:25

laŭ mi povas esti:
1) ku-ne
7) ĉi-el-ar-ko

Reen al la supro