Al la enhavo

??? Mi ŝanĝigis al li la planon ???

de cheak, 2008-oktobro-28

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

cheak (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 14:56:58

saluton...

1) Mi ŝanĝigis al li la planon

2) Mi ŝanĝigis lin la planon

3) Mi ŝanĝigis lin la plano.

Se, se ... se mi volas uzi "ŝanĝigi"-n.
Kiu estas ĝusta?
Mi antaŭdankas vian helpon.
rideto.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 14:58:57

Saluton!

Mi pensas, ke la unua frazo estas ĝusta.

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 16:31:09

La dua frazo estas malĝusta ĉar ĝi havas du objektojn, la tria havas du subjektojn kaj ankaŭ la unua ne plaĉis al mi. Mi pensas ke ĝi ankaŭ malĝustas. Kial ne jene:
Mi igis lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi faris lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi instigis lin ŝanĝi la planon.
aŭ:
Mi konvinkis lin ŝanĝi la planon.
...

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:29:01

Prave, @Horsto!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-oktobro-28 21:55:40

Bonvolu klarigi, kiu ŝanĝis la planon, ĉu "mi" aŭ "li"?

Se tion faris "mi", ĝuste estas "Mi ŝanĝis planon por li", se tion faris "li", horsto pravas.

Sed se vi nepre volas uzi la vorton "ŝanĝigi" (tre malklaran kaj nekompreneblan), la frazo estas "Mi ŝanĝigis lin pri la plano". shoko.gif

Reen al la supro