Към съдържанието

babajĉjo

от victornino, 05 декември 2008

Съобщения: 16

Език: Esperanto

victornino (Покажи профила) 05 декември 2008, 22:12:40

Saluton, hodiaŭ mi spektis belan filmeton, ĉi tiu:
http://www.dailymotion.com/KirShvedov/video/x2acrh...

en tiu filmo, ekzistas la babajĉjon. ĉu iu konas ion pri ĝi? kion signifas "babajĉjo"?

Frankouche (Покажи профила) 05 декември 2008, 22:21:55

Babajĉjo, mi ne scias. Tiu kinaĵo tre belas. Rusaj animataj desegnoj ĉiam tre belas, tre poetas rideto.gifrideto.gif

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 05 декември 2008, 23:39:40

Jen rigardu!

http://eo.wikipedia.org/wiki/Infanvorulo

Babaj! - Estu obe-em-a infano ĉar babaj nokte venos kaj forprenos vin (kelkfoje mia patrino diris al mi tion kiam mi estis juna kaj tre mal-obe-em-a).

(babaj - babajĉjo, patro - paĉjo).

Kokcineleto (Покажи профила) 05 декември 2008, 23:46:18

Dankon, Andreo. Vi reagis pli rapide ol mi sukcesis elpensi respondon. rideto.gif

Interalie, Paŭlo Moĵajev eĉ kantis unu tradukitan kanton pri Babajo, sed mi dubas, ke ĝi estas en la reto... Nu, Andreo, vi eble scias...

Andreo Jankovskij (Покажи профила) 05 декември 2008, 23:47:06

Kokcineleto:Dankon, Andreo. Vi reagis pli rapide ol mi sukcesis elpensi respondon. rideto.gif
Ne dankinde! rideto.gif

Kokcineleto (Покажи профила) 05 декември 2008, 23:49:59

Mi havas tiun kanton sur KD, sed ĝi estas hejme.

rosto (Покажи профила) 06 декември 2008, 06:27:57

Vidu ankaŭ la temo "Infanaj timoj" ĉi-forume. (En "Pri ĉio cetera")

alfred14 (Покажи профила) 07 декември 2008, 08:41:09

Frankouche:Babajĉjo, mi ne scias. Tiu kinaĵo tre belas. Rusaj animataj desegnoj ĉiam tre belas, tre poetas rideto.gifrideto.gif
prave , tiu kinaĵo estas tre interesa
mi ŝategas
dankon victornino kaj fotinka kiu sendis min tiu ligon
rido.gif

victornino (Покажи профила) 15 декември 2008, 19:51:41

dankon. Ekde nun mi estos obeema rido.gif

alfred14 (Покажи профила) 16 декември 2008, 05:44:15

victornino:dankon. Ekde nun mi estos obeema rido.gif
kutime vi ne estas abeema??
lango.gif

Обратно нагоре