Al la enhavo

arkaismo?

de Dis-pater, 2008-decembro-12

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

russ (Montri la profilon) 2009-februaro-12 21:16:28

Legu la malnovan fruperiodan literaturon (mi tre rekomendas Fundamentan Krestomation, ekzemple) kaj vi rimarkos multajn vortojn kaj esprimojn kiuj eksmodiĝis.

Ekz nuntempe homoj emas diri "aŭto" anstataŭ "aŭtomobilo", "foto" anstataŭ "fotografaĵo", "rezulto" anstataŭ "rezultato", ktp. Krome multaj vortoj ekzistas por ne plu oftaj objektoj, ekzemple kaleŝoj, fiakroj, surtutoj, ktp pro evoluoj en teĥnologio, vesta modo, ktp.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-12 22:17:51

Mi vidis en malnova vortaro la vorton Ĥino anstataŭ Ĉino.

Reen al la supro