Al la enhavo

Tria Tutmonda Milito

de Fuzzy, 2009-februaro-03

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-februaro-03 06:52:30

En la rusa interreto vagadas onidiroj, ke Tria Tutmonda Milito estas neevitebla.
Ĉar nur Dua Tutmonda Milito savis Usonon de antaŭa Granda Depresio. La nuna tutmonda krizo estas eĉ pli malbona ol tiu. Usono havas tiom da ŝuldoj, ke neniam povos redoni ilin. Do...
Ĉu vi aŭdis ion similan?
Kion vi pensas?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-februaro-03 07:54:14

La onidiroj certe estas malnovaj. Niaj Bush'oj estis forrazitaj kaj Obama nun "reĝas". Mi pensas ke Obama estas/estos bona prezidento.

Mi ne timas trian mondmiliton.

Ĝis Frank

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-03 08:39:05

Tria tutmonda milito daŭras jam longe, de 50-60 dekjaro aŭ ĉirkaŭ. Koreio, Vietnamo, Afganistano, k.t.p. Kalkulu, kiom da homoj estis mortitaj entute. Ni nur esperu, por ke tiu milito finiĝu.

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-februaro-03 08:56:49

Unu homo, eĉ prezidanto, povas fari nenion. La situacio estas jam tro malsana.
Miaj pensoj estas jenaj:
1) Usono ne povos redoni siajn ŝuldojn.
2) Se Usono deklaros bankroton, ĝi perdos ĉion sian tutmondan potencon.
3) Usono ne volas perdi sian potencon kaj ĝi havas la plej fortan armeon, kiun ĝi ne hezitas uzi.
Do...
La situacio iom timigas min

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-03 13:54:58

La situacio estas iom timiga, sed la usona armeo jam batalas du militojn, kaj tio trostreĉas ĝin. Kaj nun la grandaj mondpovoj havas nukleajn armilojn, do kiu riskos militon nuklean? Mi ne certas ĉu la situacio pliboniĝos, sed tutmonda milito ne okazos laŭ mi.

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-04 06:10:36

Fuzzy:
Miaj pensoj estas jenaj:
1) Usono ne povos redoni siajn ŝuldojn.
2) Se Usono deklaros bankroton, ĝi perdos ĉion sian tutmondan potencon.
3) Usono ne volas perdi sian potencon kaj ĝi havas la plej fortan armeon, kiun ĝi ne hezitas uzi.
Do...
La situacio iom timigas min
Mi ne timas pri mondmilito. La nuna situacio ne estas komparebla al la Granda Depresio. En 1933, unu el kvar Usonanoj ne havas laboron. Hodiaŭ, eble unu el dekkvar ne havas laboron kaj ekonomiistoj pensas ke tiu nombro pligrandiĝos al unu el dek. En 1983, la senlabora kvanto estis unu el dek. Estas tre malagrabla sed ne terura.
La usonaj ŝuldoj estas malgranda parto de nacia riĉeco: mi aŭdis neniun ĉi tie kiu parolas pri usona bankroto!
Fine, kiujn atakus Usono por plibonigi nian ekonomion? Mi ne vere akceptas vian proponon ke milito plibonigus la ekonomion: ekzemple Irako kaj Afganio. Dum la dua mondmilito, preskaŭ la plena usona ekonomio dediĉis fari armilojn, ŝipojn, ktp. Do, hodiaŭ, kiu usona malamiko estas sufiĉe forta kaj granda? Neniun.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-04 09:06:35

La dua tutmonda milito ne kaŭziĝis de la depresio de la 30aj jaroj, do komparoj inter tiam kaj nun misas. Usono ne kaŭzis la duan por savi sin de la depresio ... kaj mi ne timas ke Obama tiel farus.

Eblaj kaŭzoj povus esti iu el la nuntempaj nukleaĵhavaj freneztiranoj, ekzemple Aĥmedineĝad aŭ Kim Ĝong-Il, aŭ se Ĉinio aŭ alia lando kaptus la ŝancon por faligi Usonon por kapti la titolon de "Plej Granda Superforton" por si mem.

Se tria tutmonda milito okazus, dank' al nuklearmliloj, ĝi povus esti la fino de la homaro kiel ni ĝin konas ...

draklight (Montri la profilon) 2009-februaro-04 14:59:57

Mi ne pensas ke tutmonda milito arivos.
Obama ne volus malkontentigi la amerikan popolon pri anonco de sanga konflikto.

Mi pensas tamen ke nia (Franca) prezidanto enkonfliktiĝos se tutmonda milito aperus, sed li neniam sole iros al la milito.

Mi ankaŭ ne pensas ke milito deklariĝos inter Usono kaj Ĉinio, ĉar Ĉinio estas nun preskaŭ kapitalista lando...
Kaj du kapitalistaj landoj ne interatakas sin per soldatoj kaj armiloj, sed per mono....

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-04 15:28:52

Kiam tutmonda milito ekos, mi volos esti en tropika arbaro, malproksimege de ĉiu civilizo!

Fuzzy (Montri la profilon) 2009-februaro-05 06:09:41

Mi ĵus legis ke Obama estas propononta al Rusio ege malmultigi nukleajn armilojn. Ĉu Rusio akceptu tiun proponon?
Ĉu tio ne pligrandigos eblecon de la milito?

Reen al la supro