Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-17 12:59:56

kaha:Ne endas plu skui sian kacon! Masturbado pri perfekta lingvo estas tute vana.
...
La unua ebleco gvidas ĝis eterna masturbado, ...
Vi ŝajnas tre triviala. Bonvolu uzi pli konvenajn vortojn.

kaha:Esperanto estas tia, kiel ĝi estas, kaj ni ĉesu filozofii kaj ni parolu ĝin!
Fakte ni ja estas ĝin parolantaj. Kaj ni ankaŭ diskutas pri ĝi. Kial ni ne povus paroli PRI nia lingvo, aldone al EN nia lingvo? Mi pensas, ke filozofii pri la Internacia Lingvo estas bona farindaĵo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-17 13:15:54

Senegaùlo:Si le problème n'est que de faciliter la communication, ... comprenaient parfaitement, puis les Anglais sont entrés en scène...
(rapide farita kaj malbona) Traduko: "Se la problemo estus nur faciligi la tradukon, la franca plenigas tiun celon jam dum jarcentoj (hmm... fakte, estas la latina pli ol la franca), pli malpeze, nature kaj efike (la franca? efika?)... Do, kial komplikigi kun la angla, la esperanto, la ido, kaj la interlingua, por paroli nur pri la plej konataj? Ĝis la XXXIIIe jarcento, ĉiuj saĝaj homoj sciis ke la francan estis perfekte komprenebla, kaj la angla eniris surscene."

La homoj de la dekoka jarcento mortis jam delonge.

Mi volas diri ke la internacia lingvo daŭras nur malmulte da tempo kompare al civilizacioj. Tute eblas ke je la fino de tiu jarcento, alia lingvo ol la angla iĝus internacia.

Plue, mi estas francparolanto, sed estas tute ne justa uzi nacian lingvon por internacia celo. Mi aldonas ke la franca ne estas facila lingvo.... Mi forte malkonsentas.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-17 14:44:02

Dankon Jan Aleksan pro la traduko, mi volis ghin fari sed ne havis tempo pro urgha voko...

La latina ne plu estis efike uzebla en la epoko kiun mi aludis (jarcentoj deksepa kaj dekoka)

Tiu argumento pri justo estas nur ideologiajho kiu nenion signifas konkrete...
Se venkos iu lingvo sur la kampo de internacia komunikado (kaj mi opinias ke malgraù la richeco havi multajn lingvojn, kia ekzemple la bretona en francio inter pluraj aliaj... estas neevitebla tendenco al tutmonda lingvo), tiu venkos pro ties kvalitoj kaj efikoj. Nur tiusence mi aludis la rolon de la franca lingvo, chefe en la deksepa kaj dekoka jarcentoj kaj daùre ghis nun kvankam malantaù la angla (kvante pli ol kvalite!)... Kaj mi plue diras ke ech por nefranclingvanoj, la franca estas pli facile parolebla ol Esperanto (vidu la enmigrintoj kaj fremduloj kiuj loghas en Francio, ili tre rapide flue parolas!). Propagandi pri facileco de konstruitaj lingvoj kiaj Esperanto / Ido / Interlingua estas mensoga propagandacha charlatanajho...

Jen do mia traduko :

Se temu nur pri faciligi komunikadon, nu tion faras jam de pluraj jarcentoj kaj multe pli malpeze, nature kaj efike la franca lingvo... Nu do, kial kompliki onian vivon per la angla, Esperanto, Ido, Interlingvo, nur parolinte pri la plej konataj ?...
Ghis la dekoka jarcento chiuj instruitaj homoj scipovas kaj perfekte komprenas unu l'alian, ghis kiam ekscenas la angloj...

kaha (Montri la profilon) 2009-marto-17 16:59:44

Ergazomai:Mi pensas, ke filozofii pri la Internacia Lingvo estas bona farindaĵo.
filozofiado ĉiam malhelpas al realigo de konkretaj aĵoj. Dum la unua jardekoj, se esperantistoj iom ĉesintus froti siajn nudelojn pri neŭtralecaĉo kaj fiereco, eble esperanto estis iom pli disvastigita nun...

sed, esperanto ĉefe estas lingvo de maldekstremaj burĝoj kies ĉefa celo estas ĉiama masturbado pri la lingvo kaj nenia konkreta agado krom libroj pri esperanto kiu nenion interesas krom tiun malferman rondon de eternaj sentaŭguloj.

En naturaj lingvoj, ne okazas tiom da cerbumadoj pri "kiel estus mia lingvo pli bona" aŭ "kio ne estas perfekta en mia lingvo", ĉar neniu aĵo en la mondo estas perfekta.

Fundamento lanĉis bazojn, PMEG respondas la ĉiuj kromaj demandoj. Kion fari pli? Skui la kacon aŭ ekagadi por la lingvo? Elektu flankon, kamarado!

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-17 20:30:34

Ergazomai:
Fakte ni ja estas ĝin parolantaj. Kaj ni ankaŭ diskutas pri ĝi. Kial ni ne povus paroli PRI nia lingvo, aldone al EN nia lingvo? Mi pensas, ke filozofii pri la Internacia Lingvo estas bona farindaĵo.
Fakte vi ja ne volas paroli pri "nia" lingvo.
"Ĉu Esperanto estas perfekta?"
Memkompreneble Esperanto ne estas perfekta, neniu homa faraĵo estas perfekta, vi tutcerte scias tion. Do, per tiu ruza titolo vi ne permesas, ke ni diskutas pri la avantaĝoj de lingvo, vi ŝajne nur volas, ke ni listigu eblajn malavantaĝojn.
Kial vi ne demandas malkaŝe? Esperanto ne plaĉas al mi, ĉu ĝi ankaŭ ne plaĉas al vi?

Parenteze: Ĉu la itala lingvo estas perfekta?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-17 20:32:31

Religiojn mi abomenas kaj neniun bezonas ech priesperantan...
Je praktika vidpunkto, esperanto (al mi) neniel utilas kaj estas ech pli malfacile praktikebla ol iuj gentaj lingvoj...
Min interesas nur la lingva milito... Kiaj venkos kaj kiaj frakasos, kiuj pluvivos kaj kiuj pereos... kaj lingvaj problemoj "grosomode"...

La mondskale adopto de konstruita lingvo shajnas al mi tre malprobabla kaj sekve min interesas kiu el la gentaj lingvoj kapablos bremsi la katastrofon kiu konsistus la adopto de la angla por unika mondlingvo... Chu Eo ne estas tion rilate kontraùprodukta ?
(same kiel interlingua, ido, ktp...) Chu ni ne plej bone defendu la francan (aù la hispanan) ?

Chu Esperanto ne estas al la lingvoj gentaj tio, kio Pinokjo estas al la knaboj karnaj, kaj Zamenhof same naiva kiel Gepetto ?

Esperanto : la pinokja lingvo ?!...

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-18 13:05:39

horsto:
Ergazomai:
Fakte ni ja estas ĝin parolantaj. Kaj ni ankaŭ diskutas pri ĝi. Kial ni ne povus paroli PRI nia lingvo, aldone al EN nia lingvo? Mi pensas, ke filozofii pri la Internacia Lingvo estas bona farindaĵo.
Fakte vi ja ne volas paroli pri "nia" lingvo.
"Ĉu Esperanto estas perfekta?"
Memkompreneble Esperanto ne estas perfekta, neniu homa faraĵo estas perfekta, vi tutcerte scias tion. Do, per tiu ruza titolo vi ne permesas, ke ni diskutas pri la avantaĝoj de lingvo, vi ŝajne nur volas, ke ni listigu eblajn malavantaĝojn.
Kial vi ne demandas malkaŝe? Esperanto ne plaĉas al mi, ĉu ĝi ankaŭ ne plaĉas al vi?

Parenteze: Ĉu la itala lingvo estas perfekta?
Kial vi, eĉ pli ruze ol mi, agresias min? Se vi volas paroli pri Esperantaj avantaĝoj, nu, parolu. Mi atendas vin.
Mi ŝategas Esperanton. Sed mi ne pensas, ke ĝi estas perfekta. Ĉu tio estas kulpo?

Parenteze: mi ne pensas, ke la Itala estas perfekta. Kiel tio koncernas al la ĉefa diskuto? Klarigu al mi.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-18 16:40:04

Ergazomai:
Kial vi, eĉ pli ruze ol mi, agresias min? Se vi volas paroli pri Esperantaj avantaĝoj, nu, parolu. Mi atendas vin.
Mi ŝategas Esperanton. Sed mi ne pensas, ke ĝi estas perfekta. Ĉu tio estas kulpo?
Mi tutcerte ne volas agresi vin, mi ja tute ne konas vin. Al mi nur ne plaĉas via fadeno. La temo estas "Ĉu Esperanto estas perfekta?". Vi scias ke ĝi ne estas perfekta, mi scias tion, ĉiu scias tion, do kial vi demandas tion?
Ergazomai:
Parenteze: mi ne pensas, ke la Itala estas perfekta. Kiel tio koncernas al la ĉefa diskuto? Klarigu al mi.
Ĉu vi do ankaŭ en itala forumo kreis la fadenon "Ĉu la itala lingvo estas perfekta"?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-18 17:03:37

Iu (franco), mi ne plu scias kiu nek se li estas lingvisto, skribis jenon: "Esperanto, tiu lingvo pli preciza ol la penso..."

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-18 18:19:57

Sed kio pri loĵbano?

Reen al la supro