Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas perfekta?

de Ergazomai, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 93

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-26 05:29:33

Senegaùlo:Uvaĵaemyj Miĥail' Markejev, poĉemu u vas imja po-anglijski ? Kial vi skribas vian nomon per angla fonetiko ?
'Cause, when I was registering in, I couldn't speak any other foreign language, except English. Ĉar mi ne estis konata kun iu alia fremda lingvo.

Senegaùlo:Ja falis intereso pri la franca kaj ghia uzado de/far la rusa elito post invado de napoleona granda armeo... Sed ĉu "vi" bezonis bruligi Moskvon (kaj kune la fancan) ? Ĉu vi jam legis la tre bonan libron "Napoleon" de via SOOTEĈECTVENNIK Evgenij Tarle ? Fakte, mi ne certas ĉu li estis samlandano via char tiam estis Sovetunio (Taska po rodine?)
Do, mi ne scias, kia estas via demando ĝuste? Kial ni lasis Moskvon (incendioj komencis poste)? Ĝi estas simple - por ni Napoleon estis okupanto, kaj ĉiu okupanto portas nur morton kaj detruon, neniam liberecon. Li estis memama persono, kaj ĝuste "nia" ignorado liajn sukcesojn ekrompis lin.

Senegaùlo:Vi probable sonĝis pri la "kelkaj milionoj de adeptoj" supre menciitaj, kaj neglektis la fakto ke plejmulto (preskaúa tuto) da ili jam de longe malesperantiĝis...
Ĉirkaŭ 200 homoj parolas esperante kiel gepatra lingvo, kaj ankoraŭ kelkaj mil da homoj tute reĝas ĝin. Ceteraj milionoj almenaŭ povas scii kaj paroli iomn. Ankaŭ ne forgesu, ke E-o ekzistas pli ol cent jaroj, kaj granda parto de homoj, kiuj evoluigis E-on, estis "aldonoĝinta al plimulto" (morta nun).

Senegaùlo:En la Eo-organizaĵoj eble estas entute kelkmiloj da... (UEA malpli ol 6000 !)kaj multaj el ili fuŝe parolas...
Ĝi estas simile, ke oni kalkulus nombron da defendantoj de la naturo per kvanto da membroj de "Greenpeace"...

Senegaùlo:Sed ni ne "ĉipotu" pri la kvanto kaj prefere interesiĝu pri la kvalito...
Dialektika (divido de filosofio) parolas, ke la kvalito estas la transformiginta kvanto.

Senegaùlo:Kion ni deziras/bezonas por internacia lingvo ?
En rusa lingvo estas proverbo "Luĉŝeje - vrag horoŝego", kiu mi povas traduki kiel: "superflua aspiro al perfekto murdas ĉiun neperfektan". Unuflanke, mi komprenas, ke E-o, se Eŭropa Unio akceptus ĝin, povos malvastigi anglan lingvon kiel internacia. Aliaflanke, kvankam pozicio de E-o kiel planlingvo estas solida, sed kiel tutmonda lingvo ĝi havas tre fragilan pozicion, kaj viaj diligentoj povos kaŭzi malutilon por tuta internacia lingva movado. Pripensu pri tio, bonvolu.

henma (Montri la profilon) 2009-marto-26 15:06:40

MikhailMarkeyev:En rusa lingvo estas proverbo "Luĉŝeje - vrag horoŝego", kiu mi povas traduki kiel: "superflua aspiro al perfekto murdas ĉiun neperfektan".
Hispane ni diras "lo perfecto es enemigo de lo bueno", tio mi povas traduki proksimume kiel "perfekteco estas malamiko de boneco", ĉar kiam oni multe serĉas ion perfektan (aŭ la perfekteco de kion oni faras), oni fine ne havas ion perfektan, nek eĉ ion bona... oni havas nenion...

Amike,

Daniel.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 15:24:09

1)kaj 6) En la franca oni dirus : "Le mieŭ (mieu-x! maldankon Iksokoño!) est l'ennemi du bien" (plibono estas malamiko de bono / plu bon es nonami de bon)

3) Ĉu jam okazi al vi penso ke dum napelona regado kaj antaŭe ek de la franca revolucio, Francio estis atakata naŭfoje per tuteŭropa aliancoj kondukitaj de Anglio ?...

4) Mi multfoje renkontojn kaj babilrondojn partoprenis kaj sonbendojn/diskojn aŭdadis ... kaj ĉiam la sama kakofonio...

5) Per dialektiko mi vendus mian patrinon samkiel la Bolŝevikoj vendis Ukranion al la Germanoj...

6) Mi ne vere scias ĉu mi kaŭzas malbonon al esperanto aŭ ĉu Esperanto kaŭzadas malbonon al la adopto de internacia komuna helplingvo, tiel plifortigante la anglan en tiu rolo (l'effet repoussoir - netradukebla)...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-26 17:49:27

henma:Hispane ni diras "lo perfecto es enemigo de lo bueno", tio mi povas traduki proksimume kiel "perfekteco estas malamiko de boneco"
Dankon, Daniel!
Dankon, Senegaùlo!
Mi eĉ ne pensas, ke hispana kaj franca lingvoj entenas tiel similajn proverbojn pri tiu rusa.

Senegaùlo:Ĉu jam okazi al vi penso ke dum napelona regado kaj antaŭe ek de la franca revolucio, Francio estis atakata naŭfoje per tuteŭropa aliancoj kondukitaj de Anglio ?...
Vi ankoraŭ rememorus Centjaran militon. rido.gif

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-26 18:39:30

Tempo ne estas. Kion ni nomas tempo, tio estas nia nekapablo percepti la tuton de la universo pro niaj limigitaj sentoj kaj ekzistokondiĉoj... Antaŭe kaj poste, tie ĉi kaj tie for, chio tio iluzie estas... En la realo, chio/nenio estas samtempe kaj samloke, tio estas fore de la tempo/spaco... (Tial Napelono venkis "siajn" batalojn, pro lia kapablo vivi en la realo, bedaŭrinde li fine iĝis homo ordinara...)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-26 18:57:58

Permesu al mi rememorigi pri la temo de ĉi tiu fadeno: "Ĉu Esperanto estas perfekta?"

Jasminka (Montri la profilon) 2009-marto-26 21:10:09

AlfRoland:Permesu al mi rememorigi pri la temo de ĉi tiu fadeno: "Ĉu Esperanto estas perfekta?"
Vi havas tre bonan rimarkon. Se oni daŭrigos skribadon ne laŭ temo, la mesaĝoj estos forigitaj.

Lumturisto (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 18:00:01

Mi pensas vian veran demandon estas: ĉu vi tute, plene, ŝatas Esperanton?
Mia respondo estas la plej simpla kaj eble stulta: tute jes. Mi ŝatas ĉion: ĉapeletojn, fonologikan sistemon, leksikan elektojn, pluralajn finaĵojn en -j kiuj memoras min pri la greka, eĉ sc- ridulo.gif (ĉar ĝi memoras min latina), ĉion, do mi havas senton -kompreneble neracia- ĝi estas perfekta. Ĝi kaŭzas en mi strangajn sentojn.

Mia plej ŝatata citaĵo pri Esperanto:

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)

Leporino (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 19:08:36

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)
Estas tre tre belega citaĵo...!
rido.gif
Amike,
Åsa

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-aprilo-08 20:11:45

Lumturisto:Mi pensas vian veran demandon estas: ĉu vi tute, plene, ŝatas Esperanton?
Mia respondo estas la plej simpla kaj eble stulta: tute jes. Mi ŝatas ĉion: ĉapeletojn, fonologikan sistemon, leksikan elektojn, pluralajn finaĵojn en -j kiuj memoras min pri la greka, eĉ sc- ridulo.gif (ĉar ĝi memoras min latina), ĉion, do mi havas senton -kompreneble neracia- ĝi estas perfekta. Ĝi kaŭzas en mi strangajn sentojn.

Mia plej ŝatata citaĵo pri Esperanto:

"Esperanto, língua de estranha beleza"
(Joao Guimaraes Rosa)
Vi tute komprenis mian senton!

Tio, kion tre malmultaj kapablis kompreni, estas ke mi NE pensas ke E-o estas perfekta, sed mi MALGRAŬE ŝategas ĝin.

Mi feliĉas pro tio, ke vi sentas kiel mi ridulo.gif

Reen al la supro