Al la enhavo

traduki francan esprimon

de crescence, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2009-marto-23 13:26:17

crescence:
Ĉe ambaŭ estas ĉiam eblaj ?
Ĉu ambaŭ estas ĉiam eblaj?

Ekzistas diferenco inter ambaŭ, sed en tiu ĉi kazo ĝi ne estas signifa. En aliaj, la diferenco povas gravi. Dependas de la kunteksto.

La diferenco, laŭ mi (gramatikuloj espereble korektos se mi eraras okulumo.gif) estas ke adverbo rekte dependas de verbo, kaj do de ĉiuj subjektoj de la frazo. Dum adjektivo povas dependi ĉu de subjekto, ĉu de objekto de la frazo.

Sed simple diru "kiel", sufiĉas simpleco okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-23 19:52:47

"Li venis estante urbestro."
aŭ samsignife
"Estante urbestro li venis".
signifas:
Dum li estas ubestro li venis.
Bedaŭrinde mi ne parolas la francan lingvon, do mi ne ekzakte scias kiun vi volas diri, ĉu eble:
Li venis por fariĝi urbestro.
kio signifas: Li venis ĉar li volas iĝi (fariĝi) urbestro.
aŭ:
Li venis kiel urbestro.
kio signifas: Li venis por agi kiel urbestro.

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 19:58:30

le_chaz:... , sed en tiu ĉi kazo ĝi ne estas ...
Ĉu la vorto "ĉi" povas lokiĝi apud la vorto "tiu" ? Ĉu ankaŭ oni povas ĝin loki antaŭ "tiu" (= ĉi tiu)?

Ĉu la vorto "lokiĝi" estas bone uza en mia fraso ?

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:12:53

horsto:Bedaŭrinde mi ne parolas la francan lingvon, do mi ne ekzakte scias kiun vi volas diri, ...
Mi volas diri ke la urbestro venas ĉar li estas urbestro. Li povus simple veni ekzemple kiel vizitanto, aŭ promenanto, ... Ĉu vi pli bone komprenas tiun nuancon, kiun mi volas esprimi ?

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:27:46

crescence:
Mi volas diri ke la urbestro venas ĉar li estas urbestro. Li povus simple veni ekzemple kiel vizitanto, aŭ promenanto, ... Ĉu vi pli bone komprenas tiun nuancon, kiun mi volas esprimi ?
Jes, do "kiel" estas la ĝusta vorto.
crescence:
Ĉu la vorto "ĉi" povas lokiĝi apud la vorto "tiu" ? Ĉu ankaŭ oni povas ĝin loki antaŭ "tiu" (= ĉi tiu)?
"ĉi tiu" kaj "tiu ĉi", ambaŭ formoj eblas.
crescence:
Ĉu la vorto "lokiĝi" estas bone uza en mia fraso ?
Jes, "lokiĝi" estas ĝusta, sed anstataŭ "apud" mi skribus "post" aŭ "malantaŭ".

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:47:47

crescence:
le_chaz:... , sed en tiu ĉi kazo ĝi ne estas ...
Ĉu la vorto "ĉi" povas lokiĝi apud la vorto "tiu" ? Ĉu ankaŭ oni povas ĝin loki antaŭ "tiu" (= ĉi tiu)?

Ĉu la vorto "lokiĝi" estas bone uza en mia fraso ?
La vorteto "ĉi", kiu esprimas precipe malproksimecon, povas esti metata kaj antaŭ kaj post la korelativa vorto, al kiu ĝi donas tian nuancon.

Reen al la supro