Al la enhavo

E-o klavaro. Supersignitaj literoj.

de Adelson Sobrinho, 2009-majo-03

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Adelson Sobrinho (Montri la profilon) 2009-majo-03 07:45:00

Saluton al ĉiuj!
Ĉu ne estus pli ekonomia se ĉiuj Esperanto-uzantoj utiligus unusolan skriban kodon?
Ĉu vi jam aûdis paroli pri E-o klavaro 1.1?
shoko.gif

Hedilla (Montri la profilon) 2009-majo-03 09:48:46

ne, ĉu vi povus skribi pri la afero

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-03 11:02:51

Vi povas elŝuti Microsoft Keyboard Layout Creator, krei propran klavaron kaj ĝui.
Diskuto pri tio en rusa forumo

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-03 14:56:48

Tion mi uzis, kaj estas utilege!

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-03 15:27:40

Plej gravas ke ĉiuj uzu unikodon (UTF-8). Depende de viaj postuloj estas multaj solvoj kiel krei klavaron.

Mi preferas ke ĉiuj signoj bezonataj en esperanto restu en samaj lokoj kiel en mia nacia lingvo por ke mi rapide trovu ilin. Kelkajn signojn, kiujn mi ne bezonas en esperanto mi redefinas al "ĉĝĵŝŭĥ" pere de "Keyman" por Vindozo aŭ KMFL por Linukso. Mi jam rakontis pri tiuj programoj en aliaj fadenoj.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-04 21:31:24

Se vi uzas vindozon, mi sugestas Tajpi.

[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]

Ĝia pezo estas nur 206kb, ne bezonas instali, nur ekzekucii. Kaj ĝi havas plurajn interesajn ilojn kromajn. La aŭtoro ankaŭ partoprenas ĉi tie, eble li aperos. Mi jam tradukis al la portugala, sed ankoraŭ ne pretas.

Aldone, ne eblas al ĉiuj skribi ĉiam esperante. Kelkuloj bezonas uzi ĉiutage plurajn komputilojn, kaj ne ĉiam eblas instali kaŭ uzi ion ajn laŭvole.

Feliĉe, ĉe mia linukso mi nur bezonas aktivigi la esperantan klavaron.

Sammondane,
Ĥod

Adelson Sobrinho (Montri la profilon) 2009-majo-08 02:51:35

Hedilla:ne, ĉu vi povus skribi pri la afero
Estas simple. Konsultu en google "e-o klavaro 1.1
Kore.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-majo-08 11:35:30

Rodrigoo:Se vi uzas vindozon, mi sugestas Tajpi.
La elŝutpaĝo diras, ke malkorektas la ligilo; ĉu vi povus ĝin kontroli kaj eventuale korekti? Mi interesiĝas pri la programeto.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-majo-08 17:39:50

Ha, vi pravas, Sinjoro, tio okazis ĉar la adreso enhavas la literojn "c x" kaj lernu kunmetigis ilin. Do, gluu ĝin en la adresejo de la retfoliumilo, kaj viŝu la spacon.

http://zz9pza.ath.c x/fs/tajpi/

okulumo.gif

La kreinto de la programo, Tom James, kreis fadenon pri ĝi, kontrolu ĉi tie. (:

Sammondane,
Ĥod

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-09 03:43:40

Se vi uzas Vindozon, mi rekomendas iun el miaj klavaroj.

Reen al la supro